Learĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Learĥo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Mortigita de Atamanto
Patro Atamanto
Patrino Inoa
Gefratoj Melikerto
Infanoj Hyrieus
vdr

Learĥo - (helene Λέαρχος, latinsky Learchus) estis en la helena mitologio filo de la orĥomena reĝo Atamanto.

Patrino de Learĥo kaj de lia frato Melikerto estis Ino, la dua edzino de la reĝo Atamanto. La diino Hera, pro ĵaluzo kontraŭ sia edzo Zeŭso, sendis al la reĝo Atamanto frenezecon. En kolerŝtormo li mortigis Learĥon kaj priminacis ankaŭ lian fraton. Ino ĉirkaŭbrakis Melikerton kaj saltis kun li el klifo en maron. Dioj savis ilin kaj eĉ transprenis ilin inter si. Ino akceptis nomon Leŭkotoo kaj el Melikerto fariĝis Palaimono.

Malgraŭ Ino en sia vivo ne ĉiam estis afabla kaj homama virino, fine ŝi transformiĝis en protektantinon de naĝantoj, ĉiam voleman helpi al dronantoj. Pro tio grekaj kaj romaj maristoj adoris ŝin kaj Melikerton ĝis la kristanaj tempoj.


Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Learchos