Lee Strasberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lee Strasberg
Persona informo
Lee Strasberg
Naskiĝo 17-an de novembro 1901 (1901-11-17)
en Budaniv,  Aŭstrio-Hungario
Morto 17-an de februaro 1982 (1982-02-17) (80-jaraĝa)
en Nov-Jorko,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Westchester Hills Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Paula Strasberg • Anna Strasberg vd
Infanoj Susan Strasberg • John Strasberg vd
Profesio
Okupo aktoro • reĝisoro • instruisto vd
Aktiva dum 1937– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lee STRASBERG (denaske Israel STRASBERG; 17a de novembro 1901 - 17a de februaro 1982) estis usona aktoro, reĝisoro kaj aktorinstruisto[1] naskiĝinta en la vilaĝo Budzanów en Galicio, Aŭstrio-Hungario, en kio estas nune Ukrainio. Li kunfondis, kun la reĝisoroj Harold Clurman kaj Cheryl Crawford, la Group Theatre en 1931, kiu estis nomita "America's first true theatrical collective" (la unua vera teatra kolektivo de Usono).[2] En 1951, li iĝis reĝisoro de la neprofitcela Actors Studio, en Novjorko, konsiderita "the nation's most prestigious acting school" (la plej prestiĝa aktorlernejo de la lando),[3] kaj en 1966, li eniris en la kreado de la Actors Studio West en Los Angeles.

Kvankam ankaŭ aliaj tre alte konsiderataj instruistoj instruis la "Metodon", estis Strasberg kiu estis konsiderita la "patro de la metodaktorado en Usono", laŭ la aŭtoro Mel Gussow, kaj el la 1920-aj jaroj ĝis sia morto en 1982 "he revolutionized the art of acting by having a profound influence on performance in American theater and movies" (li revoluciis la arton aktoradi havante profundan influon sur aktorado en usonaj teatro kaj filmoj).[4] El sia bazo en Novjorko, li trejnis kelkajn generaciojn de la plej elstaraj talentoj de teatro, kiaj Barbra Streisand, Anne Bancroft, Dustin Hoffman, Montgomery Clift, James Dean, Marilyn Monroe, Jane Fonda, Julie Harris, Paul Newman, Ellen Burstyn, Al Pacino, Robert De Niro kaj la reĝisoro Elia Kazan.

Lia dua edzino estis la aktorino Paula Strasberg.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The World of the Theatre (1979)
  2. New York Times Book Review
  3. Lipton, James. Inside Inside, Dutton, (2007) p. 14, aliaj nomoj listitaj. [1] Alirita la 22a de Septembro 2015.
  4. Gussow, Mel. "Lee Strasberg of Actors Studio Is Dead" New York Times, 18a de Februaro, 1982

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]