Leibstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leibstadt
Blazono deleibstadt
Leibstadt
komunumo en Svislando • limurbo
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 35′ 25″ N 8° 10′ 35″ O / 47.59028 °N, 8.17639 °O / 47.59028; 8.17639 (mapo)Koordinatoj: 47° 35′ 25″ N 8° 10′ 35″ O / 47.59028 °N, 8.17639 °O / 47.59028; 8.17639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 347
Areo 6,39 km²
Alteco 1325 m super marnivelo
Poŝtkodo 5325
Komunumkodo 4311
Mapo de Leibstadt
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Leibstadt estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1325 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nuklea centralo de Leibstadt

Leibstadt situas inter ĉeno de la Tavola Ĵuraso en sudoriento kaj la Rejno, kiu formas la ŝtatlimon al Germanio, en nordokcidento. La komunumo ĉefe estas konata, ĉar sur ĝia teritorio situas la plej granda nuklea centralo de Svislando kun produktokapacito de 1220 MW, kiu kovras prosimume 15 % de la tuta svisa elektrokonsumo. La komunumo Leibstadt konsistas el la du vilaĝoj Oberleibstadt kaj Unterleibstadt, kiuj estas disigitaj per la vilaĝa rojo, kaj la vilaĝeto Bernau.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,39 km², de kiuj 2,18 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,18 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 530 m s.m. sur la monto Wandfluh, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 302 m s.m. ĉe la bordo de Rejno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Leibstadt limas en nordo aliflanke de la Rejno al Dogern (Germanio), en nordoriento al Full-Reuenthal, en oriento al Leuggern, en sudo al Mettauertal, kaj en okcidento al Schwaderloch.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Leibstadt disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Zurzach al Bazelo, kiu tamen ek de la jaro 1994 estas fermita por la persona trafiko. Por la persona transporto pasas du poŝtaŭtolinioj tra Leibstadt, unu al la stacidomo de Koblenz kaj la alia al Laufenburg kaj Döttingen.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 7 de Bazelo al Vinterturo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 situas en Eiken okcidente en distanco de proksimume 20 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Leibstadt datiĝas el la jaro 1240 kiel Leibesteit. La vilaĝo Bernau jam menciiĝis pli frue, nome en la jaro 1157 kiel Bernowa.

En mezepoko en Leibstadt regis la Habsburgoj. Leibstadt troviĝis sub la administrado de la johanita komandejo Leuggern. Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 Leibstadt estis dividita. La limo kondukis meze tra la tiama vilaĝo kaj tra la Kastelo Bernau. Oberleibstadt en oriento estis atribuita al la Grafejo Baden dum Unterleibstadt restis parto de Antaŭa Aŭstrio.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden, estiĝis la komunumoj Böttstein kaj Leuggern. Dum la militoj inter Napoleono kaj Aŭstrio, la fronto pasis meze tra Leibstadt, kaj la loĝantaro de la komunumo multe suferis.

Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Oberleibstadt, Böttstein kaj Leuggern formis nun unu komunumon de la distrikto Zurzach, dum Unterleibstadt restis komunumo de la distrikto Laufenburg. En la jaro 1816 la kantona parlamento decidis la disigon de Oberleibstadt, Böttstein kaj Leuggern en tri komunumojn. La 3-an de majo la kantona parlamento decidis disigi la komunumon Unterleibstadt de la distrikto Laufenburg kaj kunigi ĝin kun Oberleibstadt kaj Bernau al la hodiaŭa komunumo de la distrikto Zurzach.

En la jaro 1965 estis anononcitaj la unuaj planoj pri la konstruado de nuklea centralo. En la jaro 1973 oni komencis kun la konstrulaboroj. Pro la akcidento de Three Mile Island en la jaro 1979 oni modifis la sekureckoncepton, kio malfruigis la malfermon ĝis la jaro 1984. La konstruado de la centralo fine kostis anstataŭ 2 miliardoj kvin miliardojn da svisa frankoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Zurzach
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen