Leofric (Mercia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leofric
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 968 (0968-01-01)
Morto 30-an de novembro 1056 (1056-11-30) (88-jaraĝa)
en King's Bromley
Tombo Coventry
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Familio
Patro Leofwine, Ealdorman of the Hwicce
Patrino Alwara
Frat(in)o Northman, son of Leofwine
Edz(in)o Godiva
Infano Aelfgar (Mercia)
Okupo
Okupo feudatory
vdr

Leofric (n.968, m. la 31-an de aŭgusto aŭ la 1-an de septembro 1057) estis grafo de Mercia, Anglio, kaj edzo de Godiva.

Lia patro estis Leofwine (ĉ.950-c.1023), grafo de Mercia, kaj eble parenco de Aelfgifu de Northampton, la unua edzino de Kanuto. Lia pli aĝa frato Northman mortis dum batalo kontraŭ Kanuto la 1-a.

Kanuto dividis Anglion en kvar graflandojn: Wessex, East Anglia, Mercia kaj Northumberland. Unue li konfidis Mercia al Eadric Streona sed, suspektante perfidon, li mortigis lin dum kristnasko 1017. Leofric iĝis grafo de Mercia ne post la 1030-a jardeko, kaj eble tuj post la morto de Eadric Streona. Kiel reganto de Mercia, li estis inter la plej potencaj nobeloj de la regno.

Post la morto de Kanuto en 1035, Leofric helpis Harold Harefoot, filon de Aelfgifu kaj Kanuto, iĝi reĝo de Anglio kontraŭ la pretendo de Hardakanuto, filo de Kanuto kaj lia dua edzino Emma de Normandio. Post la morto de Harold en 1040, Hardakanuto iĝis reĝo sed ege malpopularis pro pezaj impostoj. Ĉe Worcester la loĝantaro mortigis du impostkolektistojn: en 1041 la kolera Hardakanuto ordonis al siaj grafoj disrabi kaj forbruligi la urbon kaj la ĉirkaŭan regionon.

En 1042 Hardakanuto subite mortis, kaj lin sekvis lia duonfrato Eduardo la Konfesanto. En 1051 Leofric kaj Siward, grafo de Northumbria, lojale subtenis Eduardon kontraŭ la minacojn de Godvino, grafo de Wessex. Rezulte Godvino estis portempe ekzilata. Leofric nun eĉ pli potencis.

Tamen en 1055 lia filo Aelfgar estis ekzilata - laŭ la Anglosaksa Kroniko, senkiale. Aelfgar iris al Irlando, kie li kunigis armeon. Kune kun kimraj alianculoj li invadis Anglion, kie post batalado Eduardo revokis lian ekzilon.

Leofric mortis en 1057 ĉe sia bieno Kings Bromley, Staffordshire. Li entombiĝis en Coventry. Aelfgar sekvis lin kiel grafo de Mercia.

Leofric kaj Godiva faris malavarajn donacojn al la eklezio. En 1043 li fondis benediktanan monaĥejon en Coventry, kaj li kaj sia edzino faris donacojn al aliaj monaĥejoj en Worcester, Much Wenlock, Chester kaj Evesham.