Leopold Einstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopold Einstein
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1833 (1833-01-01)
Morto 8-an de septembro 1890 (1890-09-08) (57-jaraĝa)
en Nurenbergo
Lingvoj EsperantogermanaVolapuko
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Memorigilo Leopold Einstein
Okupo
Okupo esperantistorabenoinstruisto
Esperanto
Esperantisto numero 205
vdr

Leopold EINSTEIN [LEOpolt AJNŝtajn] (origine nomita Löb Einstein, naskiĝis la 28-an de novembro 1833 en Roth; mortis la 8-an de septembro 1890 en Nürnberg[1]) estis juda religia instruisto, komercisto kaj verkisto. Li estis unu el la unuaj pioniroj de Esperanto.

Li estis la unua prezidanto de la "Nürnberger Weltspracheverein" fondita la 18-an de februaro 1885 kiel centro de la volapukisma movado kaj restis prezidanto ĝis sia rezigno pro malbona sano la 22-an de februaro 1888. Li mem fariĝis fervora volapukisto, kaj propagandis tiun lingvon per ĉirkaŭ 200 germanlingvaj artikoloj. Li publikigis en 1885 traktaĵon germanlingvan: Al la historio de la mondlingvaj provoj de Leibniz ĝis la nuntempo.

Ricevinte okaze en 1888 la Unuan Libron de Zamenhof, li tuj konvertiĝis al Esperanto kaj koresponde enketis al Zamenhof pri ties identeco kaj profesio. Li komencis energian laboron por Esperanto malgraŭ la atakoj de siaj iamaj volapukistaj amikoj. Liaj broŝuroj germanlingvaj kreis la fundamenton por la movado en Germana Regno ĝuste en la momento, kiam en la Rusia Imperio pro politikaj kaŭzoj ĝi estis preskaŭ sufokiĝanta. Sub lia influo la "Nürnberger Weltspracheverein" transiris en decembro de 1888 al Esperanto. Einstein verkis la unuan veran lernolibron pri Esperanto. En ĝi li prezentis la interrilatajn pronomojn kaj adverbojn en tabelo, supozeble la unua tia prezento (vidu: tabelvortoj), sed li ankaŭ enkondukis ŝanĝojn al plurdek radikoj.

Post lia morto L. L. Zamenhof skribis pri li, ke lia nomo devas esti enskribata per oraj literoj en la historio de Esperanto. Tamen poste, dum la reformperiodo de 1894, Zamenhof plendis, ke la movado por reformoj komenciĝis kiam la membroj de la klubo en Nürnberg kun sia prezidanto Einstein "forlasinte Volapükon fariĝis esperantistoj, kondiĉe ke en Esperanto estos faritaj necesaj (laŭ ilia opinio) reformoj".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltspracheproblems: Vorwort, Grammatik und Styl nebst Stammwörter-Verzeichniß nach dem Entwurf des Pseudonymen Dr. Esperanto / zum ersten Male methodisch geordnet und ausgearbeitet von Leopold Einstein. - Nürnberg: Verl. von J. A. Stein's Buch- & Kunsthandlung, 1888. - 78 p.

Publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ludwig Zamenhof: Leopoldo Einstein. En: La Esperantisto Nr. 10, 1890.
  • Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier: Enciklopedio de Esperanto. Represo de la 1a eldono. Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto 1979, p. 116–117.
  • Reinhard Haupenthal: Volapük-Bibliographie. Hildesheim, Zürich, New York, 1982, p. 18–19.
  • Halina Gorecka kaj Alexander Korĵenkov: Leopold Einstein (1833-1890). En: Nia diligenta kolegaro – Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. Sezonoj, Kaliningrad; Litova Esperanto-Asocio, Kaunas 2018, p. 81–82.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Leopold Einstein » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  • AL LA HISTORIO DE LA PROVOJ DE LINGVOJ TUTMONDAJ DE LEIBNITZ ĜIS LA NUNA TEMPO: Publika parolado, havita en la Nurnberga klubo de instruistoj, la 11 de Novembro 1884 do L. EINSTEIN. (El la « Bayerische LehrerZeitung » No. 11 kaj 12 1885.)

Rete legeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Gorecka kaj Korĵenkov: NIA DILIGENTA KOLEGARO li mortis la 9-an de septembro.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.