Leopold Maximilian von Firmian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Leopold Anton von Firmian.
Leopold Maximilian von Firmian
Ĉefepiskopo de Salcburgo
Litografio de Joseph Lanzedelly la malpli juna, ĉ. 1830
Litografio de Joseph Lanzedelly la malpli juna,
ĉ. 1830
Regado 1816/1818–
Sekvanto Augustin Josef Gruber
Ceteraj titoloj helpepiskopo en Passau, titulara episkopo de Tiberiado
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1766 (1766-10-10)
en Trento
Morto 12-an de novembro 1831 (1831-11-12) (65-jaraĝa)
en Vieno
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Familio Firmian
Patro Leopold Anton Virgil Maria zu Firmian vd
Patrino Maria Aloysia, Gräfin von Wolkenstein vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd
Episkopo de Lavant
Dum 18001816
Ĉefepiskopo de Vieno
Dum 18221831
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memortabulo en la Katedralo de Salcburgo

Leopold Maximilian Graf von FIRMIAN (ankaŭ Leopold Max Graf von Firmian; naskiĝinta la 10-an de oktobro 1766 en Trento, mortinta la 12-an de novembro 1831 en Vieno) estis aŭstra teologo kaj ekde 1797 helpepiskopo en Passau kaj titulara episkopo de Tiberiado. Estinte inter 1800 kaj 1816 episkopo de la (pereinta) Diocezo de Lavant li nomumitis ĉefepiskopo de Salcburgo en 1816. Tamen li ne antaŭ 1818 konfirmitis kiel administranto dioceza. Inter 1822 kaj 1831 Firmian estis finfine viena ĉefepiskopo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el la tirola dinastio de Firmian li iĝis en 1780 katedralkapitulano de Salcburgo kaj Passau. En la 23.9.1792 li ordinitis pastro en Salcburgo. Jam kvin jarojn poste, en la 24.7.1797 li nomumitis helpepiskopo por Passau kaj titularepiskopo de Tiberado. Ordinadon episkopan donis en la 5.11.1797 lia moŝto episkopa Leopold Leonhard von Thun. En 1800 Firmian fariĝis episkopo de Lavant. Pro malklaraj cirkonstancoj politikaj lia nomumo je salcburga episkopo de 1816 konfirmitis nur en 1818. Viena episkopeco lia komenciĝis en la 18.1.1822. Firmian taksitis fortimpresemulo kiu ja plenumis la volojn de la imperiestro en sia diocezo kaj akceptis ankaŭ la ŝanĝojn kialigitajn per la malfrua jozefismo en la eklezia vivo. Li ege interesiĝis pri la dummesa kantado kaj farigis en 1824 liston kun ĉiuj ekleziaj kantoj kutimaj. Dum lia regado fonditis ankaŭ la t.n. Fondaĵo leopolda (Leopoldinenstiftung) por la Aŭstria imperiestro pri subtenado misia en Ameriko (majo 1829).

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1894 nomitis por li strateto en la 13-a viena urbodistrikto Hietzing (Firmiangasse).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Biografio ĉe BLKÖ
  • Franz Loidl: Geschichte des Erzbistums Wien. Herold, Wien 1983, ISBN 3-7008-0223-4.
  • Ernst Tomek: Kirchengeschichte Österreichs. Band 3: Das Zeitalter der Aufklärung und des Absolutismus. Tyrolia, Innsbruck u1959.
  • Josef Wodka: Kirche in Österreich. Wegweiser durch ihre Geschichte. Herder, Wien 1959.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]