Leszek Czarnobaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leszek Czarnobaj
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1956 (1956-03-12) (68-jaraĝa)
en Kwidzyn
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Agrikultura Akademio en Poznano
Partio Civitana Platformo
Profesio
Okupo politikisto vd
senatano de Pola Senato
Dum la 8-a de novembro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Senatano Leszek Czarnobaj, 2015

Leszek Czarnobaj (naskiĝis la 12-an de marto 1956 en Kwidzyn) estas pola politikisto, municipano, senatano de la 8-a, 9-a kaj 10-a oficperiodo de Pola Senato, li estas favora por Esperanto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li finis la Natursciencan Universitaton (tiam nomata Agrikultura Akademio) en Poznano, kun spacialeco teknologio de ligno kaj postdiplomajn studojn pri komunikado kaj merkatiko. Dum la jaroj 1980–1990 li laboris en la Celuloz-Papera Entrepreno en Kwidzyn.

Li estis vic-urbestro de Kwidzyn (1990–1997), poste de la jaro 1998 li estis urbestro de tiu urbo. De la jaro 1999 ĝis 2006 li plenumis la postenon de distrikt-estro (starosto) de distrikto Kwidzynski, kaj ankaŭ li estis la ano de la distrikta konsilantaro. Li estis ano de la jenaj partioj Liberal-Demokratia Kongreso kaj Unio de Libereco. De la jaro 2001 li estas ligita kun Civitana Platformo.

En la jaro 2001 dum la parlamentaj balotoj en Pollando li sensukcese estis kandidato Civitana Platformo al Pola Sejmo. En la jaro 2004 li fariĝis parlamentano post la liberiĝo de tiu posteno. En 2006 li estis elektita al Pomeria Sejmeto (t.e. regiona parlamento). En la Estraro sub gvido de la Prezidanto (Marŝalo) de la Sejmeto Jan Kozłowski li estis elektita kiel vic-prezidanto. Li plkenumis tiun funkcion ankaŭ sub gvido de nova Prezidanto Mieczysław Struk ĝis la jaro 2010, ankaŭ estis ĝis tiam la ano de Pomeria Parlamento. En la jaro 2011 li estis la prezidanto de kompanio "Zdrowie" ("Sano") kaj samtempe li estis direktoro de la distrikta hospitalo en Kwidzyn.

Dum la Parlamentaj Balotoj 2011 li estis elektita kiel Senatano de la balot-komitato de Civitana Platformo, en la balot-regiono n-ro 67, akirante 34 230 da balot-voĉoj[1]. En la jaro 2015 li estis denove kandidato de Civitana Platformo por Pola Senato en la balot-regiono n-ro 67 en Pomerio (t.e. en la jenaj distriktoj: Kwidzyn, Malborko, Sztum kaj Nowy Dwór Gdański) - kaj li estis elektita kiel senatano en la unumandata balot-regiono akirante 27 721 da balot-voĉoj [2].

En la jaro 2019 li estis denove kandidato de Civitana Platformo por Pola Senato en la balot-regiono n-ro 67 en Pomerio (t.e. en la jenaj distriktoj: Kwidzyn, Malborko, Sztum kaj Nowy Dwór Gdański) - kaj li estis elektita kiel senatano.

En la jaro 2010 li estis distingita per la medalo "Merita por la Tero de Sztum"[3]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li estas favora por Esperanto. Li estinte Vic-prezidanto (Marŝalo) de Pomeria Sejmeto financis tuttagan ekskurson por 228 partoprenantoj (5 busoj) de la Ago-Semajno (2007/2008) en Malborko. La ekskurso estis al Gdansko, Sopot, Gdynia kaj finiĝis en Tczew ĉe bivakfajro, la lasta kunlabore kun la loka esperantisto Ludwik Kiedrowski.

En oktobro 2015 antaŭ la Parlamentaj Balotoj en Pollando EDE-Pollando faris la dulingvan alvokon al polaj esperantistoj: "Balotu al la subaj kandidatoj kiuj estis la anoj de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) aŭ estas ege favoraj por Esperanto au eĉ kelkaj el ili parolas Esperanton - vidu kaj legu tiun alvokon kaj la liston sur kiu i.a. estis Leszek Czarnobaj ([4]).

La 30an de marto 2016 Leszek Czarnobaj renkontiĝis en Sztum kun la prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Eduardo Kozyra, Helena Biskup (E-amatora aktorino kiu prezentis jam en kelkdeko da urboj la monologon "Doktoro Esperanto" de Mario Migliucci) kaj Krystian Zdziennicki loka ano de EDE-Pollando en Sztum (li organizis tie la Senatan E-ekspozicion). Dum la renkontiĝo Senatano dankis al EDE-Pollando pro la gratul-letero kiun li ricevis okaze de la venko en la parlamentaj balotoj en oktobro 2015 en la regiono Kwidzyn, Sztum, Malbork kaj Nowy Dwór Gdański, parte ankaŭ danke al la voĉoj de la lokaj esperantistoj. Dum la renkontiĝo la Senatano promesis kunfondi la Parlamentan Grupon Apogantan Esperanton (PGAE) en la nuna ofic-periodo de Pola Parlamento, li ankaŭ faris proponon, ke dum la inaŭgura kunsido de la PGAE en Pola Parlamentejo Helena Biskup prezentu al Senatanoj kaj Sejmanoj la monologon "Doktoro Esperanto" ([5]).

La 13an de septembro 2016 estis fondita la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) kiun gvidas parlamentanino el Olŝtino Anna Wasilewska. La saman tagon krom Anna Wasilewska aliĝis al la PGAE ankaŭ: Anna Białkowska, Piotr Cieśliński, Tomasz Cimoszewicz, Grzegorz Furgo, Tomasz Kucharski, Andrzej Maciejewski, Katarzyna Osos, Michał Stasiński, Elżbieta Stępień kaj Krzysztof Truskolaski, kaj iom poste ankaŭ aliĝis Paweł Bejda, Kazimierz Kleina, Piotr Polak kaj Leszek Czarnobaj([6], [7]).

La 13an de decembro 2016 okazis la unua kunsido de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) en kiu partoprenis Anna Wasilewska kaj kvin aliaj parlamentanoj el la 13 aliĝinta al la Grupo. Jen unu el la decidoj de la kunsido: La Zamenhofa Tago en Pola Parlamento - venontjare la 15an de decembro 2017, do en la jaro en kiu UNESKO honorigas Ludovikon Zamenhof pro la 100-jara datreveno de la morto de nia Majstro. Tian proponon al Pola Parlamento faris la novkreita Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) dum sia unua kunsido, fakte proponis ĝin Andrzej Maciejewski - parlamentano de klubo de Paweł Kukiz. Prezidantino de la Grupo estis elektita Anna Wasilewska el partio Civitana Platformo kaj Vic-Prezidanto estis elektita Krzysztof Truskolaski kaj 3 aliaj vic-prezidantoj, do po unu el ĉiuj aliaj partioj. Aktuale estas en la Grupo 13 parlamentanoj (sejmanoj kaj senatanoj) kaj la kunsidon partoprenis du esperantistoj kiuj konvinkis la parlamentanojn por krei la Grupon t.e. Eduardo Kozyra el Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kaj Mariano Zdankowski el Varmia-Mazuria Esperanto-Societo([8], [9], [10]).

La 9an de februaro 2017 li partoprenis en la 4-a kunsido de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) kiun gvidis la Prezidantino de PGLE Anna Wasilewska. Tio jam estis la kvara laborsesio. Hungara gasto Laszlo Szilvasi prelegis historie pri la situacio de Esperanto en Hungario de la 1966, pri la juro, leĝoj, datumoj, spertoj kaj pri la nuna stato de E-o. La dua gasto la Honora Konsulo de Respubliko Peruo Kajetan Pyrzyński prelegis pri la enkonduko de Esperanto en ok klasoj de la Elementa Lernejo n-ro 7 en Poznano (Pollando), la projekto daŭras jam du jaroj. Ĉeestis ankaŭ Prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Eduardo Kozyra kaj Eks-Prezidanto de Varmia-Mazuria Esperanto-Societo Marian Zdankowski. Eduardo Kozyra nome de d-ro Robert Biedroń Urbestro de Słupsk (Pollando) invitis parlamentanojn al la inaŭguro de la Zamenhofa Jaro en Slupsko kiu okazos la 24-an de aprilo 2017 en Urbodomo de Slupsko - tiam okazos i.a. la oficiala malfermo de E-ekspozicio "130 JAROJ de ESPERANTO". Partoprenis la kunsidon i.a. parlamentanoj Paweł Bejda (el Pola Popola Partio), Andrzej Maciejewski (el la parlamenta klubo Kukiz'15 de Paweł Kukiz) kaj senatano Leszek Czarnobaj (el Civitana Platformo). Por la sekvonta kunsido de PGLE estis invititaj prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt, la antaŭa Prezidanto de PGLE (dum la jaroj 2012-2015) kaj i.a. prof. Xie Nong - rektoro de la Privata Ekonomia Universitato en Pekino.([11], [12]).

Anna Wasilewska - Prezidantino de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) estas la aŭtorino de la projekto de la rezolucio de Pola Parlamento (Sejmo) - kaj danke al ŝi la 7an de aprilo 2017 Pola Parlamento unuanime per aklamo akceptis la rezolucion pri la memorigo de la 100a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof ([13], [14]).

Vidu[redakti | redakti fonton]

la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]