Levirato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Levirato (Leviratus), aŭ boedziĝo, estas praa kutimo, kelkfoje devo, ĝenerala ĉe la antikvaj popoloj, inkluzive hebreoj, laŭ kiu la frato aŭ plej proksima parenco de senfile mortinta devas edziĝi al ties vidvino. Tiu kutimo helpis la vidvinon, kiu ne povis vivteni sin.

La esprimo venas el la latina levir (bofrato). Ĝi servis inter la antikvaj popoloj, ke la devena linio de la senfile mortinta viro ne finiĝu kaj samtempe oni apogu la vidvinon. La okcidentaj judaj komunumoj ne praktikas la kutimon ekde la mezepoko, tio validas ekde la 1950-aj jaroj por ĉiu komunumo.

La leviraton praktikis ankaŭ la mongoloj kaj la tibetanoj kaj multaj aliaj popoloj.