Leĝo de neekzisto de tria eblo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La leĝo de neekzisto de tria eblo (latine tertium non daturtria ne ekzistas) estas logika principo, kiu diras, ke por ĉiu aserto P validas, ke la aserto P estas vera aŭ P ne estas vera.

Ekzemple se P estas

Kakto estas besto.

la aŭ-aserto

Kakto estas besto aŭ kakto ne estas besto.

nepre estas vera.

La nomo de leĝo priskribas rezultan aŭ-aserton, kiu proksimume esprimas la fakton, ke apartenanta aserto estas aŭ vera aŭ malvera, ekzistas nenia tria eblo.

La leĝo estas unu el bazaj aksiomoj validaj en multaj klasikaj duvaloraj logikoj. Sed en kelkaj logikaj sistemoj tiu ĉi principo ne validas. Ekzemploj estas plurvaloraj logikoj (ekz. fuzzy logiko) aŭ intuiciisma logiko.