Libereco, Egaleco, Frateco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La moto de la Franca Respubliko.
La majstroverko de Eugène Delacroix nome La Liberté guidant le peuple, laŭ la stilo de la romantikismo, bildigas la historian epizodon de la Franca revolucio de 1830, kaj iĝis simbolo de la Franca Respubliko asociante sian kulturon al unu de la ideoj de ĝia moto: «Liberté, Égalité, Fraternité».

Libereco, Egaleco, Frateco estas la moto de la Franca Respubliko, de la Haitia Respubliko kaj de asocioj kiaj la framasonaj Granda Loĝio de France kaj Grand Orient de France. Ĝi figuras en la artikolo 2a de la Franca konstitucio de 1958. Ĝi trovas sian fundamenton en tio kio koncernas la liberecon kaj la egalecon, en la artikolo 1a de la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789, kiu estas parto de la konstitucia bloko de Francio[1], dum frateco estas valoro tradicia de kristanismo kaj de framasonismo.

Tiu triobla moto aperis dum la Franca Revolucio kaj en la ribelo de la sklavoj de Haitio. Ĝi estis originale proponita de Robespiero[2] kiel nur unu formulo inter aliaj, kaj uzita dum la periodo revolucia laŭ la formo: Liberté, Égalité, Fraternité ou la Mort (L, E, F aŭ la morto). Ĝi estis adoptita oficiale en Francio la unuan fojon en 1848 de la Dua Respubliko, kaj ekde 1879 de la Tria Respubliko kaze de la konstitucia revizio.

La devizo servis pliajn revoluciojn de la "Printempo de la Popoloj", inkluzive de la Hungara Revolucio de 1848.

Ekde la komenco de la 20a jarcento francaj moneroj portas la devizon kaj eĉ post kiam Francio aliĝis al la eŭrozono la devizo daŭre reprezentas Francion en ĉi tiu valuto, la eŭro. Dum kelka tempo la devizo estis uzata por marki preĝejojn posedatajn de la franca ŝtato, male al preĝejoj posedataj de la katolika eklezio.

Pluraj aliaj nacioj adoptis tiun devizon kiel valoran esprimon: Haitio, Ĉado, Niĝero kaj Gabono, kiuj estas eksaj francaj kolonioj. La tri valoroj ankaŭ aperas en la antaŭparolo de la Barata Konstitucio adoptita en 1950.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Borgetto, Michel. La Devise : « Liberté, Égalité, Fraternité ». Paris : PUF, 1997, 128 p. (Que sais-je ?; n° 3196). (ISBN 2-13-048355-0)
  • David, Marcel. Le Peuple, les droits de l'homme et la république démocratique. Paris : l'Harmattan, 2002, 275 p. (ISBN 2-74754274-2)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]