Libra turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Libra turo
Boekentoren
biblioteka konstruaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo moderna arkitekturo vd
Arkitekto Henry Van de Velde vd
Estiĝo 1936
Malfermo 1942
Lando Belgio vd
Situo Gento
Adreso Rozier 9, 9000 Gent
Poŝtkodo 9000
Situo
Geografia situo 51° 2′ 41″ N, 3° 43′ 33″ O (mapo)51.044723.72583Koordinatoj: 51° 2′ 41″ N, 3° 43′ 33″ O (mapo)
Libra turo (Belgio)
Libra turo (Belgio)
DEC
Libra turo
Libra turo
Situo de Libra turo
Map
Libra turo
Retejo https://boekentoren.gent/
vdr
La Libra Turo

La Libra Turonederlandlingve Boekentoren [BU:knto:rn], dezajno de la belga arkitekto Henry Van de Velde, estas unu el la plej konataj konstruaĵoj de la urbo Gento en Flandrio. Ĝi gastigas pli ol du milionoj da libroj de la Genta universitata biblioteko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Van de Velde, tiama profesoro ĉe la Genta Universitato, estis petita je la aĝo de 70 dezajni novan universitaton bibliotekon. La loko por tio estas la genta Blandijnberg, la plej alta punkto de la urbo. Li elektis turon kiel gvidmarkilo de la scienco; kvara turo kiu povis esti komparata kun la preĝejo de Sankta Nikolao, la katedralo de Sankta Bavo kaj la Belfrido. Ideo estis ke ĝi povis esti kontraŭo al la religiaj kaj mondaj povoj. La dezajno estis kontestata kaj oni eĉ mendis alternativan planon ĉe la arkitekto Armand Cerulus.

La turo tamen rajtis esti konstruita. Ĝi estas 64 metrojn alta, nombras 20 surterajn etaĝojn kun belvedero kiel observejo kaj kvar kelajn etaĝojn. Temas pri konstruaĵo el betono, kies soklo estas kovrita de ardena gnejso, en formo de greka kruco. En 1939 la kruda konstruaĵo kaj parto de la finpretigo estis pretaj. La dezajno ankaŭ ampleksis la enan arkitekturon: nigraj feraj fenestraj profiloj, plankaj patronoj, pordaj teniloj, mebloj,... La Dua mondmilito malebligis ke planitaj laboroj efektiviĝu. Dum la milito la germanoj uzis la turon kiel centro por aera defendo.

Stato kaj ebla renovigo[redakti | redakti fonton]

Longe la Libra Turo estis en malbona stato. Dum jaroj la monumento estis plurfoje riparaĉita, dum la seriozaj strukturaj problemoj estis neglektitaj pro manko de monaj rimedoj. La ekstera betona surfaco ekzemple estis tre korodita pro betonputro. Je la 1a de julio 1992 tial la Libra Turo ricevis la statuson de protektita monumento. En septembro 2021 la restaŭrado finiĝis.<ref>https://www.vrt.be/vrtnws/nl/2021/09/08/boekentoren-gent/<\ref>

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]