Lignino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strukturo de la lignino.

La lignino estas polimero kiu estas en la ĉelaj muroj de organismoj de la regno Plantoj kaj ankaŭ en la Dinofitoj de la regno Chromalveolata. La vorto lignino devenas de la latina termino lignum, kiu signifas ‘ligno’; tiele, la plantoj kiuj enhavas grandan kvanton de lignino estas nomataj lignaj. La lignino okupiĝas pri la plidikigo de la tigo (respektive trunko).

La lignino estas formata de la neinversebla elpreno de la akvo de la sukeroj, kreante aromajn komponaĵojn. La polimeroj de lignino estas strukturoj transkonektitaj kun molekula pezo de 10.000 amu.

Ĝi karakteriziĝas ĉar estas aroma komplekso (ne karbohidrata) el kiu ekzistas multaj strukturaj polimeroj (ligninoj). Konvenas uzi la terminon lignino laŭ kolektiva senco por aludi al la lignina frakcio de la fibro. Post la polisaĥaridoj, la lignino estas la organika polimero plej abunda en la vegetala regno. Menciindas, ke ĝi estas la nura konata nepolisaĥarida fibro.

Tiu komponanto de ligno realigas multajn funkciojn esence gravajn por la vivo de la plantoj. Ekzemple, ĝi havigas elteneblon al la ĉelmuroj. Certe, la lignaj histoj rezistas la atakon de la mikroorganismoj, malhelpante la eniron de la enzimoj kiuj detruas la ĉelmurojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]