Lingvonormaligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingvonormaligo en sociolingvistiko estas procezo, per kiu lingvo atingas disvolvadon kaj uzadon en ĉiuj sferoj, kiuj estis okupitaj de alia lingvo.

La termino "lingvonormaligo" (en Kebekio: aménagement linguistique; en Kataluna Landaro: normalització lingüística), ne havas la kontrolismajn kaj teknokratismajn kromsignifojn de la termino "lingvoplanado", kvankam ili praktike estas sinonimoj.

Lingvonormaligo konsistas ĉefe en la ellaborado kaj enkonduko de normoj de lingvouzo celantaj influi ĉiujn sferojn de la vivo de socio.

Ĝi tuŝas du flankojn: la lingvo-kulturan kaj la soci-politikan. En ĉi tiu dua aspekto ĝi bezonas la agadon de la regantaro.

Oni konsideras prioritataj la sferojn kun la plej granda komunika eĥo, kiel la instruado, sano, justico, amaskomunikiloj kaj komerco.

Oni ne devas konfuzi ĉi tiun termino kun "lingvonormigo".