Linio Asakusa (metroo Toej)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linio Asakusa

Superrigardo
Koloro de linio rosa
Numero de linio 1
Tipo metroo
Sistemo Toej
Loko Tokio (Japanio)
Komenco Niŝi-Magome
Fino Oŝiage
Stacioj 20
Paso de fervojo
Map
Historio
Malfermo 4a de decembro 1960
Teknikaj trajtoj
Longo 18,4 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 1500 voltoj, KK, supertraka kontakta lineo
Maksimuma rapideco 70 km/h
vdr

Linio AsakusaLinio Toej-Asakusa (japane 浅草線 [Asakusa-sen] aŭ 都営浅草線 [Toei Asakusa-sen], angle Toei Asakusa line) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 4 linioj de metroa sistemo Toej en la Metroo de Tokio. La simbola koloro de linio estas rosa koloro. La emblemo de linio estas latina litero "A" en rosa ringo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Linio Asakusa estas la unua linio konstruita de Tokia Registaro. Estis planate nomi ĝin Linio 1, sed poste ĝi ricevis nomon de kvartalo Asakusa. Laŭ origina plano la linio Asakusa devis iri preter la jam ekzistanta stacio Asakusa, sed poste oni decidis, ke estos pli oportune por pasaĝeroj transiri ĉe tiu stacio al linioj Ginza kaj Tobu-Isesaki (nun — Tobu-Skajtri).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Estas jenaj tipoj de trajnoj:

  • Loka trajno (各停 [kakutei]);
  • Rapida trajno (快速 [kaisoku]) iras norden de stacio Niŝi-Magome (A-01);
  • Rapida super-ekspreso (快特 [kaitoku]) iras plejmulte ĝis Flughaveno Narita — norden (orienten) kaj ofte ĝis Flughaveno Haneda — suden;
  • (Flughavena) ekspreso (エアポート急行 aŭ 急行 [(eapōto) kjūkō]) iras suden, matene kaj vespere, ĝis Flughaveno Haneda;
  • Flughavena rapida ekspreso (エアポート快特 [eapōto kaitoku]) iras inter flughavenoj Haneda kaj Narita, ĝi preterpasas iujn staciojn en linio Asakusa;
  • Naveda super-ekspreso (通勤特急 [cūkin tokkjū]) iras dum malfruaj vesperoj de labortagoj norden — de stacio Niŝi-Magome (A-01) ĝis stacio Kejsej-Narita (linio Kejsej);
  • Super-ekspreso Akses (アクセス特急 [tokkjū], Access) malofta nord-orient-direkta trajno — de stacio Niŝi-Magome (A-01) ĝis Flughaveno Narita;
  • Super-ekspreso (特急 [tokkjū]) iras suden, matene kaj vespere, en linio Asakusa ĝi iras nur inter stacioj Oŝiage (A-20) kaj Sengakuĝi (A-07).

Tage la trajnoj veturas kun la intervalo:

  • 6—7 min. (sen rapidaj super-ekspresoj)
  • 10—20 min. (rapida super-ekspreso ekde/ĝis Flughaveno Haneda)
  • 20 min. (rapida super-ekspreso ekde/ĝis stacio Misakiguĉi)
  • 40 min. (flughavena rapida super-ekspreso)

La unua trajno:

La lasta trajno (labortago):

La lasta trajno (semajnofino):

La horaro (diferencas inter labortagoj kaj semajnofino): Horaro de linio Asakusa Arkivigite je 2012-11-29 per la retarkivo Wayback Machine (japane, defaŭlte ĝi montras hodiaŭa horaro)

Stacioj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj stacioj lokiĝas en Tokio.

Ĉe stacio Sengakuĝi (A-07) la linio Asakusa kuniĝas kun linio Kejkju (ĉefa) de Korporacio Kejkju. La linioj havas komunajn trajnojn direkte de/al stacio Oŝiage. Ili iras ekde/ĝis stacio Flughaveno Haneda (tra linio Kejkju-kuko), ekde/ĝis Misakiguĉi (tra linio Kejkju-Kurihama), ekde stacioj Ŝin-Zuŝi (tra linio Kejkju-Zuŝi) kaj ekde Uraga.

Ĉe fina stacio Oŝiage (A-20) la linio Asakusa kuniĝas kun linio Kejsej-Oŝiage de Elektra Fervojo Kejsej. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacioj Flughaveno Narita (tra linio Kejsej (ĉefa)), Imba-Nihon-Idaj (tra linioj Kejsej (ĉefa) kaj Hokuso), Ŝibajama-Ĉijoda (tra linioj Kejsej (ĉefa) kaj Ŝibajama).

Flughavena rapida super-ekspreso (FRSE) haltas ĉe stacioj, markitaj per "●", kaj preterpasas tiujn, markitajn per "|" (la stacioj neniel markitaj ne estas sur ĝia vojo, ĉar en linio Asakusa ĝi iras nur inter stacioj Oŝiage (A-20) kaj Sengakuĝi (A-07)). Aliaj tipoj de trajnoj haltas ĉe ĉiu stacio de linio Asakusa (kiu estas sur ilia vojo).

N-ro Nomo de stacio Distanco (km) FRSE Linioj transireblaj
("*" markas liniojn de la sama fervoja reto)
Lokiĝo (kvartalo)
Esperante japane japana prononco inter tute
A-01 Niŝi-Magome 西馬込 [Niŝi-Magome] - 0.0     Ota
A-02 Magome 馬込 [Magome] 1.2 1.2  
A-03 Nakanobu 中延 [Nakanobu] 0.9 2.1  東急  Tokju-Oimaĉi (Korporacio Tokju) Ŝinagaŭa
A-04 Togoŝi 戸越 [Togoŝi] 1.1 3.2  
A-05 Gotanda 五反田 [Gotanda] 1.6 4.8  JR  Jamanote (Japana Fervojo)

 東急  Tokju-Ikegami (Korporacio Tokju)

A-06 Takanaŭadaj 高輪台 [Takanaŭadai] 0.7 5.5   Minato-ku
A-07 Sengakuĝi 泉岳寺 [Sengakuĝi] 1.4 6.9  京急  Kejkju (ĉefa) (Korporacio Kejkju) (komuna trajno ekde/ĝis stacioj Flughaveno Haneda, Misakiguĉi kaj ekde stacioj Ŝin-Zuŝi, Uraga — direkte de/al stacio Oŝiage)
A-08 Mita 三田 [Mita] 1.1 8.0 * Mita (Toej): I-04

En Stacio Tamaĉi:

 JR  Jamanote (Japana Fervojo)
 JR  Kejhin-Tohoku (Japana Fervojo)
A-09 Dajmon 大門 [Daimon] 1.5 9.5 * Oedo (Metroo Toej): E-20

En Stacio Hamamacuĉo:

 JR  Jamanote (Japana Fervojo)
 JR  Kejhin-Tohoku (Japana Fervojo)
Tokia Unurelvojo (aparta unurelvoja linio)
A-10 Ŝimbaŝi 新橋 [Ŝinbaŝi] 1.0 10.5 Ginza (Tokjo Metro): G-08

 JR  Jamanote (Japana Fervojo)
 JR  Kejhin-Tohoku (Japana Fervojo)
 JR  Jokosuka (Japana Fervojo)
 JR  Tokajdo (Japana Fervojo)
Jurikamome (aparta linio)

A-11 Higaŝi-Ginza 東銀座 [Higaŝi-Ginza] 0.9 11.4 Hibija (Tokjo Metro): H-09 Ĉuo
A-12 Takaraĉo 宝町 [Takaraĉō] 0.8 12.2  
A-13 Nihombaŝi 日本橋 [Nihonbaŝi] 0.8 13.0 Ginza (Tokjo Metro): G-11

Tozaj (Tokjo Metro): T-10

A-14 Ningjoĉo 人形町 [Ningjōĉō] 0.8 13.8 Hibija (Tokjo Metro): H-13
A-15 Higaŝi-Nihombaŝi 東日本橋 [Higaŝi-Nihonbaŝi] 0.7 14.5 En Stacio Bakuro-Jokojama:
* Ŝinĝuku (Toej): S-09

En Stacio Bakuroĉo:

 JR  Sobu (rapida) (Japana Fervojo)
A-16 Asakusabaŝi 浅草橋 [Asakusabaŝi] 0.7 15.2  JR  Ĉuo-Sobu (Japana Fervojo) Tajto
A-17 Kuramae 蔵前 [Kuramae] 0.7 15.9 * Oedo (Metroo Toej): E-11
A-18 Asakusa 浅草 [Asakusa] 0.9 16.8 Ginza (Tokjo Metro): G-19

 東武  Tobu-Skajtri (Fervojo Tobu)

A-19 Honĝo-Azumabaŝi 本所吾妻橋 [Honĝo-Azumabaŝi] 0.7 17.5   Sumida
A-20 Oŝiage 押上 [Oŝiage] 0.8 18.3 Hanzomon (Tokjo Metro): Z-14

 東武  Tobu-Skajtri (Fervojo Tobu)
 京成  Kejsej-Oŝiage (Elektra Fervojo Kejsej) (komuna trajno ekde/ĝis stacioj Flughaveno Narita, Imba-Nihon-Idaj, Ŝibajama-Ĉijoda)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]