Lipharoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tempopasa animacio de lipharoj kreskanta dum 30 tagoj.
Impona liphararo de Emiliano Zapata.
Lipharara kulero, datita en 1904, uzata en edvarda Anglujo por protekti la lipharojn manĝante supon.

Lipharoj estas haroj kreskantaj nur sub la nazo de (kutime vira) homo. Ĉe viroj kiuj ne razas sin, povas esti, ke oni lasas kaj liphararon kaj barbon, nur liphararon kaj ne barbon aǔ pli malofte nur barbon kaj ne liphararon. Ĝenerale liphararo havigas pli imponan, aǔtoritatan, plenkreskan aspekton al oni. Barbo kontribuas al tio, sed povas aldoni aliajn signifojn. Ĉio tio ege dependas de la lokaj kutimoj en diversaj epokoj, landoj ktp.

Ankaŭ la stilo de liphararo dependas ĉu de la lokaj kutimoj ĉu de la personaj preferoj: pli larĝaj, pli mallarĝaj, pli longaj, pli mallongaj ktp. Pri tio vidu ekzemple artikolon pri broŝliphararo.

Al "bone flegita" liphararo la posedanto dediĉas tempon kaj penon. Kultivado ĉefe esprimiĝas per la sistema kaj preciza troigo de la lipharoj. Ekzistas ankaŭ oleoj kaj kremoj, kiujn oni aplikas al la lipharoj, riĉigante ĝian aspekton kaj donante al ĝi brilon.

Liphararo ĉe virinoj ofte okazas je menopaŭzo, rezulte de la malpliigon de estrogena hormono, kaj estas konsiderata en multaj kulturoj kiel estetika malavantaĝo. Virinoj kun lipharoj kutime provas forigi ĝin diversmaniere.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri lipharoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Bruligi al si la lipharojn. 
  • Citaĵo
      Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo.  

Stiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-28.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]