Liri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liri
Akvofalo de Liri en la urbeto Isola del Liri
Akvofalo de Liri en la urbeto Isola del Liri
Akvofalo de Liri en la urbeto Isola del Liri
rivero
Bazaj informoj
Situo Centra Apenino
Longeco 158 km
Rimarkoj 120km ĝis la kunfluo kun Gari
Fluo
Fonto Monti Simbruini (en)
- Alteco super marnivelo ĉ. 1 000 m
Enfluejo Garigliano (en)
- Koordinatoj 41° 24′ 35″ N, 13° 51′ 46″ O (mapo)41.409813.8627
Geografio
Landoj Italio
Alfluantoj
- Dekstraj Sacco
- Maldekstraj Gari
vdr

La rivero Liri ('li:ri) fluas tra Abruco kaj Latio. Preskaŭ je la fino, ĝi akceptas la akvon de Gari, kiu estas ege malpli longa, sed ankaŭ videble same aŭ eĉ pli akvoriĉa; post tiu loko, la Liri ŝanĝas sian nomon al Garigliano (gari'ʎano). La lasta parto de la rivero estas la limo inter Latio kaj Kampanio kaj enfluas en la Tirenan Maron.

La tuta rivero (Liri-Garigliano, t.e. Liri inkluzivante Garigliano) longas 158km. Nur la Liri, ĝis la kunfluo kun Gari, longas 120 km.