Litova lido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Litas
eksvaluto
Ŝtato: Litovio
Subdivido: 100 centai
Kodo laŭ ISO 4217: LTL
Mallongigo: Lt
Ŝanĝokurzo 1 Eŭro = 3,4528 LTL

(24-a de majo 2007)

vdr

La litova lido (litove litas, pluralo litai, estis la oficiala valuto de la ŝtato Litovio, aktuale ekde la 25-a de junio 1993, ĝis la ekvalido de la eŭro en Litovio komence de 2015. Tamen jam dum la unua sendependa demokratia Litova Respubliko, inter la jaroj 1992 ĝis 1940, ĝi estis la ŝtata valuto, kaj ankaŭ dum la mezepoka Litova Imperio la valuto havis tiun nomon. Por la litovlingvanoj, kies kulturo estis subpremita unuafoje inter la jaroj 1795 kaj 1922, konkerite de la cara Rusia Imperio, kaj duafoje inter 1940/1944 kaj 1990/1991, konkerite de la rusie dominita Sovetunio, la valuto havas altan simbolan valoron. Dum 1993 la Lido anstataŭis la transiran valuton talonas (vagnorkos, vagnoreliai), kiu dum unu jaro anstataŭis la sovetunian rublon. En la litova lingvo la ĝustaj gramatikaj formoj estas unu litas aŭ centas (singularo), du ĝis naŭ litai aŭ centai (pluralo), dek aŭ pli da litų aŭ centų (pluralo genitivo). La valuton inter la jaroj 1993 kaj 2014 produktigis kaj cirkuligis la ŝtata Banko de Litovio, kiu nun ankaŭ cirkuligas la litovajn eŭro-monerojn.

La esperanta vorto "lido" uziĝis ekde la jaro 1922 kaj sekve reoficialiĝis dum 1993 - ĝi enhavas ŝanĝon de la konsonanto ("t" al "d"), ĉar la vorto lito kompreneble jam havas signifon. Tamen ankaŭ la vorto lido en Esperanto laŭ PIV havas duan, kvankam malpli ĉiutage uzatan, signifon. Teoria alternativo estus la vorto litaso, kiu tamen nek en vortaroj nek en ĉiutaga esperanta lingvouzo estas kutima.

Moneroj[redakti | redakti fonton]

Regulaj moneroj[redakti | redakti fonton]

Regulaj moneroj ekzistas en valoro de 1 lido, 2 kaj 5 lidoj plus 1 cento, 2, 5 centoj, 10, 20 kaj 50 centoj.

antaŭaj flankoj
malantaŭaj flankoj


Jubileaj moneroj[redakti | redakti fonton]

En valoro de unu lido ekzistas ankaŭ la sekvaj jubileaj moneroj:

Monbiletoj[redakti | redakti fonton]

Monbiletoj ekzistas en valoro de 10, 20, 50, 100, 200 kaj 500 litų. Tre maloftiĝis la monbiletoj de 1 litas, 2 aŭ 5 litai, tamen ili daŭre validas. La monbiletoj de 100 kaj 500 litų ekzistas ekde la jaro 2000, tiuj de 200 litų ekde 1997.

La monbiletoj bildigas la sekvajn nacie konatajn litovojn:

1 litas: Žemaitė (fakte Julija Beniuševičiūtė-Žymantienė), litova popola poetino (1845 - 1921), dorsflanke la ligna preĝejo en Palūšė (Aukštaitija) el la 18-a jarcento
2 litai: la katolika episkopo Motiejus Valančius, subtenanto de litova identeco (1801 - 1875); dorsflanke la akvokastelo de Trakai
5 litai: Jonas Jablonskis, litova lingvisto, iniciatinto de la unueca litova ortografio (1860 - 1930), dorsflanke libroprinta maŝino
10 litų: Steponas Darius kaj Stasys Girėnas, du litovaj aviadaj pioniroj, (1896 resp. 1894 - 1933 dum aviadila averio), dorsflanke ilia aviadilo "Lituanica"
20 litų: Maironis (fakte Jonas Mačiulis), pastro kaj poeto (1862-1942), dorsflanke la milita muzeo en Kaŭnaso
50 litų: Jonas Basanavičius, sciencisto kaj politikisto, subskribinto de la deklaro pri ŝtata sendependeco de 1918 (1851 - 1927), dorsflanke la katedralo kaj la sonorila turo en Vilno
100 litų (ekde 2000): Simonas Daukantas, historiisto kaj luktanto por la sendependeco de Litovio (1793 - 1864), dorsflanke la universitato Vilnius
200 litų (ekde 1997): Vydūnas (fakte Wilhelm Storost), instruisto, etnologo, poeto kaj filozofo (1868 - 1953), dorsflanke la lumturo de Klaipėda
500 litų (ekde 2000): Vincas Kudirka, poeto, luktanto por la sendependeco kaj aŭtoro de la teksto de la litova nacia himno (1858 - 1899), dorsflanke la sonorilo de litova libereco (Kudirkas estis eldonisto de la ĵurnalo "La sonorilo") antaŭ idealigita litovia pejzaĝo

Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II[redakti | redakti fonton]

Ekde la 4-a de februaro 2002 la litova lido estas ligita al la Eŭro kun fiksa kurzo de 1 EUR = 3,4528 LTL. Antaŭe la lido estis ligita al la usona dolaro kun fiksa kurzo de 1 USD = 4 LTL, do la kurzo inter la lato kaj la Eŭro, respektive ties antaŭaj naciaj eŭropaj valutoj, povis relative forte ŝanĝiĝi. La kurzo de 4 : 3,4528 respegulas la tiaman kurzon inter la usona dolaro kaj la Eŭro.

La 27-an de junio 2005 la litova valuto kune kun la valutoj de la ŝtatoj Estonio kaj Slovenio aliĝis al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II. La 16-an de majo 2005 la Eŭropa Komisiono pro la ŝtata inflacio de Litovio, kiu tiam estis iom super la limo de la Traktato de Maastricht, rekomendis ne jam enkonduki la komunan eŭropan valuton kiel ŝtata valuto de Litovio komence de 2007. La enkonduko de la Eŭro kiel ŝtata valuto okazis la 1-an de januaro 2015.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]