Lizosomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lizosomoj estas etaj, globformaj ĉelorganetoj en eŭkariotoj, ĉirkaŭfermitaj per membrano dika je 7-10 nm. Ili grandas 0,2-0,8 mikrometrojn kaj aperas en certaj ĉelltipoj laxuregule, en aliaj nur provizore. Ilin produktas la Golĝi-aparato kaj ili enhavas hidrolizajn, malkonstruajn enzimojn funkciantajn kun acida kemia efiko. Ilia ĉefa fukcio estas la digesto de fremdaj materialoj per la propraj enzimoj. La lizosomoj havas internan pH-valoron de sub 5.

La lizosomoj entenas por la enĉela digestado de materialoj multajn diversajn hidrolizajn enzimojn kiel proteazojn, nukleazojn kaj lipazojn. Tiuj atingas grandan aktivecon ĉe acida medio (→ protekto de la ĉelo okaze de kreviĝo de lizosomo).

oni povas grupigi la lizosomojn jene:

  • fagosomoj: ili estas tiaj lizosomoj, en kiuj ne okazas digestado, sed ĝi entenas ĉeloekstere akceptitajn aŭ propraj malkonstruendajn materialojn, pakantajn en membrano
  • primaraj lizosomoj: Ties enhavo sinteziĝas en la raspa endoplasma retikulo. En ili ne okazas digestado nur rezervado de la enzimoj
  • sekundaraj enzimoj (fagolizosomoj): ili estiĝas per kunfando de fagosomoj kaj primaraj lizosomoj, tiel ili entenas kaj la enzimojn por digestado kaj la digestendaĵojn.
  • reziduaj lizosomoj: en ili ne aŭ apenaŭ okazas digestado. Ili entenas nedigesteblajn materialojn, malnoviĝantajn organetojn.

La lizosomoj gravas por purigado de la ĉeloj, ĉar malkonstruas la eksterajn (heterofagio) aŭ proprajn (aŭtofagio) nenecesajn materialojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]