Loceri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Locri · Lotzeri
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco OG Ogliastra
Geografia situo 39° 51′ N, 9° 35′ O (mapo)39.859.5833333333333Koordinatoj: 39° 51′ N, 9° 35′ O (mapo)
Alto super marnivelo 206 m
Areo 19,31 km²
Loĝantaro 1284 (2023)
Loĝdenso 66 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Bari Sardo, Ilbono, Lanusei, Osini kaj Tertenia
Patrono Simono Petro
Festa tago 29-a de junio
Nomo de loĝantoj loceresi (itale) aŭ loceresus (sarde)
Poŝtkodo 08040
Imposta kodo E644
Kodo laŭ ISTAT 091039
Telefona prefikso 0782
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Loceri [loĉeri] - jen itale, sarde Lotzeri [loceri] - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. Loceri estis parto de la en februaro 2016 malfondita provinco Ogliastra kaj de tiam apartenis al la provinco Nuoro, sed per nova administra reformo en 2021 la provinco Ogliastra reviviĝis kaj Loceri ekde tiam denove apartenas al ĝi. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 284 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Simono Petro, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Najbaraj komunumoj estas Bari Sardo, Ilbono, Lanusei, Osini kaj Tertenia.

Pri la etimoogio de la nomo estas diversaj hipotezoj:

  • Ĝi povus deveni de la latina Villa Luceri = vilaĝo de Locerio;
  • aŭ de la latina locus aeris = loko de kupro aŭ erco
  • aŭ de iama vilaĝo Luccieri (kies etimologio estas nekonata).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]