Logika empiriismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Logika empirismo)

Logika pozitivismo, poste nomita logika empiriismo kaj ankaŭ novpozitivismo, estis movado en la Okcidenta filozofio, kies centra tezo estis la veriga principo (konata ankaŭ kiel veriga kriterio de signifo). Nomita ankaŭ verigismo, tiu preskaŭ sciteorio asertis, ke nur asertoj verigeblaj pere de rekta observado aŭ logika pruvo estas signifaj. Kinencante fine de la 1920-aj jaroj, kolektivoj de filozofoj, sciencistoj kaj matematikistoj formis la grupojn de la Berlina Cirklo kaj la Viena Cirklo, kiuj, en tiuj du urboj, proponis la ideojn de logika pozitivismo.

Florinta en kelkaj landoj de Eŭropo en la daŭro de la 1930-aj jaroj, tiu movado penis eviti la konfuzon devenan el neklara lingvaĵo kaj neverigeblaj postuloj por konverti filozofion al "scienca filozofio", kiu, laŭ la logikaj pozitivistoj, strebis enhavi la bazojn kaj strukturojn de la plej bonaj ekzemploj de empiriaj sciencoj, kiel la ĝenerala teorio de relativeco de Albert Einstein[1]. Spite sian intencon plibonigi filozofion studante kaj imitante la faktan enkondukon de empiria scienco, logika pozitivismo iĝis erare stereotipigita kiel movado por reguli la sciencan procezon kaj meti en ĝin striktajn normigojn.[1]

Post la Dua Mondmilito, la movado ŝanĝiĝis al pli milda varianto, nome "logika empiriismo", estrita ĉefe de Carl Hempel, kiu, dum la epoko de Naziisma Germanio, estis elmigrinta al Usono. En la postaj jaroj, la centrajn premisojn de la movado, ankoraŭ nesolvitajn, akre kritikis gravaj filozofoj, speciale Willard van Orman Quine kaj Karl Popper kaj - eĉ ene de la movado mem! - Hempel. Ĉirkaŭ 1960, la movado jam ĉesis. Baldaŭ, la verko de Thomas Kuhn The Structure of Scientific Revolutions, tute ŝanĝis la fokuson de la akademia filozofio. En tiu epoko, novpozitivismo estis "morta, aŭ tiom morta kiom filozofia movado povas iĝi".[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Michael Friedman, Reconsidering Logical Positivism Arkivita la 1an de februaro 2014 en Wayback Machine (New York: Cambridge University Press, 1999), p. xiv Arkivita la 28an de junio 2016 en Wayback Machine. Alirita la 14an de novembro 2019.
  2. Passmore, John. 'Logical Positivism', The Encyclopedia of Philosophy, Paul Edwards (eld.). New York: Macmillan, 1967, 1a eldono