Lordo-Urbestro de Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lordo-Urbestro de Londono
emblemo
Michael Raymond Mainelli
Michael Raymond Mainelli
pozicio
lorda urbestro
Komenco 1189 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La nuna Lordo-Urbestro de Londono, Sir Alan Yarrow.

La Lordo-Urbestro de Londono (anglalingve Lord Mayor of London) estas la urbestro de la urbocentra kvartalo City en Londono, kaj plie estras la Korporacion de Londono. La Lordo-Urbestron oni ne konfuzu kun la urbestro de Londono: la unua estas oficisto nur en la kvartalo City, dum la urbestro administras la multe pli vastan areon de la Granda Londono. Ene de la kvartalo City, la Lordo-Urbestro ĝuas privilegiojn kaj variajn, specialajn rajtojn.

La Lordo-Urbestro estas balotata ĉiujare je la fino de septembro aŭ je la komenco de oktobro, kaj li enoficiĝas en novembro. Dum la tago, kiu sekvas lian enoficiĝon, la Lordo-Urbestro, akompanate de procesio, trairas la urbon ĝis Westminster por ĵuri fidelecon al la brita monarko, en ĉeesto de la juĝistoj de la Alta Korto de Anglio kaj Kimrio.

La rolo de la Lordo-Urbestro estas pli ceremonia kaj socia ol politika, kvankam li ja vojaĝas eksterlanden por disvolvi la ekonomion de Londono. La nuna Lordo-Urbestro estas s-ro Alan Yarrow.