Louis Aliot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Aliot
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1969 (1969-09-04) (54-jaraĝa)
en Tuluzo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Université Toulouse-I-Capitole vd
Partio Rassemblement National (RN)
Familio
Amkunulo Marine Le Pen vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato • professions libérales et assimilés vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
Doktoreca konsilisto Jean-Marie Crouzatier vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louis ALIOT (naskiĝis la 4-an de septembro 1969[1] en Toulouse, Francio) estas franca politikisto.

Membro ekde 1990 de la Nacia Fronto (FN), kiu fariĝis Rassemblement National (RN), li ekzercas tie diversajn elstarajn funkciojn (ĝenerala sekretario de 2005 ĝis 2010, vicprezidanto de 2011 ĝis 2018, membro de la landa oficejo ekde 2018). Li ankaŭ estis, inter 2009 kaj 2019, la kunulo de Marine Le Pen, kies altiĝon li subtenis ene de la FN dum la 2000-aj jaroj.

Li estis regiona konsilisto por Midi-Pyrénées de 1998 ĝis 2010 kaj por Languedoc-Roussillon de 2010 ĝis 2015. Li estis elektita eŭropa deputito en 2014, poste deputito en la dua distrikto de Pireneoj Orientaj en 2017.

En la urbaj balotoj en Perpignan en 2020, la listo kiun li gvidis gajnis per 53% de la voĉdono. Li tiel fariĝis la sola urbestro de urbo kun pli ol 100 000 loĝantoj, kiu estas membro de la RN.

Referencoj[redakti | redakti fonton]