Louis Blériot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Blériot
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1872 (1872-07-01)
en Cambrai
Morto 1-an de aŭgusto 1936 (1936-08-01) (64-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Cimetière des Gonards
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lernejo Centra de Parizo • Collège Sainte-Barbe
Subskribo Louis Blériot
Okupo
Okupo pilotoinĝenieroinventisto • aeronaŭtika inĝeniero • entreprenisto
vdr

Louis BLÉRIOT (n. 1-an de julio 1872, Cambrai, Francio – m. la 2-an de aŭgusto 1936, Parizo) estis franca piloto, kiu unuafoje flugis per aviadilo super la maro.

Blériot kolektis modestan posedaĵon per malkovro de aŭtomobilaj lampoj kaj aliaj maŝinelementoj. Li frue ekinterisiĝis pri la aviado kaj komence eksperimentis per tiritaj glisiloj super la Sejno.

Kiam aperis la malpezaj motoroj, li evoluigis diversajn aviadilojn de la biplano ĝis specifa monoplano. Li en 1909 restis ĉe la tradiciaj formoj kaj tiujare transflugis la La Manche-kanalon de Calais al Dover (la 25-an de julio) per monoplano Blériot XI, kiu havis la 28 ĉevalpovojn. Tiu heroa ago akiris por li longtempan famon kaj li samtempe gajnis la premion en sumo de 1000 pundoj, kiun ofertis la londona gazeto Daily Mail.

Blériot konstruis dum la unua mondmilito aviadilojn por la franca registaro. Komence li mem laboris, poste kunlaboris kun la produktistoj de la famaj Spad-ĉasaviadiloj.

Post la milito, li fondis propran entreprenon por evoluigo de la burĝaj aviadiloj.