Louis Charles Antoine Desaix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Charles Antoine Desaix
Louis Charles Antoine Desaix, pentrita de Andrea Appiani
Louis Charles Antoine Desaix, pentrita de Andrea Appiani
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1768 (1768-08-17)
en Ayat-sur-Sioule
Morto 14-an de junio 1800 (1800-06-14) (31-jaraĝa)
en Spinetta Marengo
Mortokialo mortis en batalo
Tombo Montpasejo Granda Sankta Bernardo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo oficiromilitisto • milita komandisto
vdr

Louis Charles Antoine DESAIX (franca prononco: [lwi ʃaʁl ɑ̃twan dəzɛ]) (17a de Aŭgusto 1768 – 14a de Junio 1800) estis franca generalo kaj militistestro. Laŭ la uzado tiama, li uzis la nomon Louis Charles Antoine Desaix de Veygoux.

Kiam eksplodis la Franca Revolucio, li tuj aliĝis al la flanko de la libero. Malakceptinte "elmigri", li aliĝis al la stabanaro de Charles Louis Victor de Broglie, princo de Broglie, nome la Jakobena filo de la princo de Broglie. Tio preskaŭ kostis al Desaix sian vivon, sed li evitia la gilotinon, kaj pro siaj rimarkindaj servoj tuj venis en favoro de la Respublika registaro. Kiel multaj aliaj membroj de la malnova reganta klaso kiuj estis akceptintaj la novan ordon, la instinkto komandi, kun natura kapablo, havigis al Desaix karieran sukceson. Ĉirkaŭ 1794 li estis atinginta la rangon de generalo de divizio.[1]

Li luktis en Bavario, Italio, Egipto kaj denove en Italio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chisholm 1911, p. 78.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tiu artikolo enhavas tekston el publikaĵo nune en la publika havaĵo: Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Desaix de Veygoux, Louis Cepho d chaplin". Encyclopædia Britannica. 8 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 78. Ĝi citas kiel fonto:
    • Martha-Beker, F. (1852). Comte de Mons, Le Général L. C. A. Desaix. Paris.