Louisental (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louisental

LandoGermanio
Federacia landoTuringio

vdr
Kie nun videblas la longa tegmento estis la parko Louisental; fone la spajro de la Andreo-kirko

La parko Louisental troviĝis norde de la nuna Memorigloko Andreasstraße en Erfurto, Germanio. Ĝin transdonis la urbo Erfurto antaŭ pli ol 140 jaroj al la justicanoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Landa tribunalo de sur la Katedralplaco hodiaŭ harmonie enkorpiĝantas en la ensemblo urba. Estante novgotikstila reprezenta ejo el la 1879-a jaro ĝi nombriĝas inter la multaj novkonstruaĵoj el la periodo de spekulanto-kompanioj en la turingia ĉefurbo. Samtempe ĝi perfekte finrondigas la Katedralplacon ĉe iel malferma flanko. Multaj erfurtanoj ankaŭ scias ke tiu ĉi etendiĝo kaŭzon havas en al eventoj de la 1813-a jaro kiam loĝeja kvartalo bombarditis - kaj poste forigitis por servi kiel milita ekzercadozono. Al tiu kono kontribuas certe ankaŭ la ekspozicieroj tiurilataj en la Urba muzeo erfurta.

Tamen nur malmultaj urbanoj scias kio okazis inter 1813 kaj 1879. La nomo Louisental ne estas tre konata: tiel nomitis eta parko kiu surloke troviĝis, estante malofta enurbokerna parkaĵo. Danke al la esploroj de la monumentflegisto Horst Stecher eblis postflari ties spurojn. Jam baldaŭ post la turmentoj de la napoleonaj tempaĉoj naskiĝis la volo plibeligi la "razitan" Katedralplacon, kiu tiam ankoraŭ nomiĝis Vor den Graden. Al tio helpu randa arba aleo kaj, en la nordo, parketo. Post la solvo de kvereletoj koncerne monon kaj diversecon de interesoj de la urbo unuflanke kaj de la armeo je la alia flanko, la parkaĵoj inaŭguritis en la jaro 1823. Estiĝis parkaĵo de triangula projekciaĵo, en kiu ĉefallogis artefarita akvofaleto. Sur la pinto de la por tio farita roko metitis figuro de Herkulo originanta el la ĝardeno de Kastelo Molsdorf. En la direkto de la Frederiko-Vilhelmo-placo (tio estis la nova nomo de la Katedralplaco post 1823) servis kiel limilo la plirektigita Falloch-kanalo, kiu estis eĉ eta naĝejo post 1864. Prizorgon pri la ĝardeno havis la Plibonigsocieto; helpis krome por tiu ĉi celo la postlasaĵo de la oficiro kaj loka historiisto Leopold Wilhelm von Meinecke (1789-1860). La en 1861 farita monumento jam en 1872 translokitis antaŭ la Kirkon de la komercantoj; tien ĉi venis en 1889 la Luther-monumento de Erfurto. La Louisental-monumentoŝtono estas hodiaŭ en la Meinecke-strato.

Monumento por Meinecke

Ekde la komenco la flegado de la parko estis problema. Aŭ pro la financado aŭ pro la netaŭgaj vartistoj respektive pro vandalismaj agoj dumnoktaj. Malgraŭ tio la erfurtanoj komence ne entuziasmiĝis post kiam estis dirite al ili en 1872 ke stariĝu tribunalo surloke. Post tre mallonga tempo tio realiĝis je la granda lukro de la urbo. En 1874 la prusia justica fisko estis la nova posedanto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Stefan Raßloff pri Louisental en urba kuriozaĵprezentartikolserio gazeta, septembro 2014

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Horst Stecher/Christel Perlik: "Das Louisental - Eine parkähnliche Gartenanlage inmitten der Stadt", en: Erfurter Beiträge 3/1999, p.129-176.