Ludoviko la 14-a (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoviko la 14-a
Reĝo de Francio kaj de Navaro
Regado 1643-1715
Antaŭulo Ludoviko la 13-a
Sekvanto Ludoviko la 15-a
Persona informo
Louis XIV
Naskiĝo 5-an de septembro 1638 (1638-09-05)
en Kastelo de Saint-Germain-en-Laye
Morto 1-an de septembro 1715 (1715-09-01) (76-jaraĝa)
en Kastelo de Versailles
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per gangreno vd
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj francahispana vd
Loĝloko Kastelo de Versailles vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Subskribo Ludoviko la 14-a (Francio)
Familio
Dinastio Burbona dinastio de Francio • Burbonoj vd
Patro Ludoviko la 13-a vd
Patrino Anna de Aŭstrio vd
Gefratoj Filipo de Francio vd
Edz(in)o Maria Tereza de AŭstrioFrançoise d'Aubigné vd
Amkunulo Louise de La VallièreFrançoise-Athénaïs de Rochechouart de Mortemart • Claude de Vin des Œillets • Catherine Bellier • Maria Mancini • Olympia Mancini • Anne-Madeleine de Conty d'Argencourt • Catherine Charlotte de Gramont • Bonne de Pons d'Heudicourt • Anne de Rohan-Chabot • Isabelle de Ludres • Angélique de Fontanges vd
Infanoj Ludoviko de Francio • Maria-Terezo de Francio • Philippe Charles, Duke of Anjou • Anno-Elizabeto de Francio • Princess Marie Anne of France • Louis François, Duke of Anjou • Françoise Marie de Bourbon • Louise Françoise de Bourbon • Louis Auguste de Bourbon • Louis, Count of Vermandois • Louis César, Count of Vexin • Louise Marie Anne de Bourbon • Marie Anne de Bourbon • Louise de Maisonblanche • Charles de La Baume Le Blanc • Philippe de Bourbon • unknown son Bourbon • unknown son (?) • louise Françoise de Bourbon • Louis Alexandre de Bourbon vd
Profesio
Okupo politikisto • artkolektanto • aktoromonarkoŝtatreprezentanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludoviko la 14-a, france Louis XIV [lui katorz], (naskiĝis la 5-an de septembro 1638 en Saint-Germain-en-Laye, mortis la 1-an de septembro 1715 en Versailles) reĝis kiel burbona monarko de Francio kaj de Navaro ekde la 14-a de majo 1643 ĝis sia morto, kiam li estis 77 jarojn aĝa. Li heredis la tronon nur kelkajn monatojn antaŭ sia kvina datreveno, sed ne posedis efektivan potencon antaŭ la morto de sia ĉefministro, kardinalo Jules Mazarin, en 1661. Ludoviko la 14-a, ankaŭ konata kiel la Suno-reĝo (Le Roi-Soleil) aŭ kiel Ludoviko la Granda (Louis le Grand), regis Francion dum sepdek du jaroj, tio estas la plej longa reĝado en tiu lando kaj eĉ en iu ajn alia grava reĝlando.[1] Ludoviko la 14-a grandege plifortigis la potencon kaj la influon de Francio en Eŭropo, ĉefe per tri gravaj militoj - la Franca-Nederlanda milito, la Milito de la ligo de Augsburg kaj la Sukceda Milito de Hispanio[2] - sed ankaŭ per aktiva subteno de arto, scienco kaj ekonomio. La reĝo ĉirkaŭis sin pere de vario de gravaj politikaj, militistaj, kaj kulturaj figuroj, kiel la Mazarin, Colbert, Louvois, Grand Condé, Turenne, Vauban, Molière, Racine, Boileau, La Fontaine, Lully, Charpentier, Marais, Le Brun, Rigaud, Bossuet, Le Vau, Mansart, Charles Perrault, kaj Le Nôtre.

Post multaj jarcentoj, la reĝo plie finpretigis la submeton de la plej tumultemaj feŭdaj senjoroj per la kunvenigo de ili ĉe la kastelo de Versailles, kaj tiel asertis la ĉiopovan aŭtoritaton de la franca monarĥio.

Ludoviko la 14-a, nediskuteble unu el la plej gloraj estroj de Francio, sukcese klopodis por starigi absolutan kaj centralizitan ŝtaton. Tiu reĝo tiel fariĝis ia arketipo de absoluta monarko. Al li estas plejofte asignita la fama frazo «La Ŝtato estas mi!» (L'État, c'est moi !), kvankam multaj historiistoj suspektas ke tio estas eraro, kaj ke tiu humuraĵo estis fakte fantaziita de liaj politikaj kontraŭuloj por karikaturi la absolutismon, kiun la orgojla reĝo enkarnigis. Tre malsama ol tiu diskutebla citaĵo ŝajnas tio, kion Ludoviko diris sur sia mortlito : «Mi foriras, sed la Ŝtato restados ĉiam.» (Je m'en vais, mais l'État demeurera toujours.).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝo[redakti | redakti fonton]

Anna de Aŭstrio, reĝino de Francio, kune kun sia filo Ludoviko.
(nekonata pentristo)

La naskiĝo de la estonta Ludoviko la 14-a je la 5-a de septembro 1638, en Saint-Germain-en-Laye, ŝajnis al la reĝa familio kiel tre favora evento, ĉar unue, dum 23 longaj jaroj, ne sukcesis Ludoviko la 13-a kaj Anna de Aŭstrio generi idon por la franca trono. Danke al la alveno de tiu neatendita infaneto, subite ĉesiĝis la heredaj esperoj de la tumultema Gaston de Orleano, kiu estis la tria filo de Henriko la 4-a kaj de la juna frato de Ludoviko la 13-a. Pro dankemo al tia miraklo, oni donis al la knabo la kromnomon Dieudonné (« donita de Dio »).[3] Cetere, pluraj korteganoj diskrete scivolis pri tiu tre malfrua naskiĝo, kaj murmuris, ke Ludoviko la 13-a eble ne estis la vera patro. Tion ĉiam forte kontraŭdiris la reĝino, sed dum la Frondo la patreco de la estonta reĝo estis eĉ atribuita al la kardinalo Mazarin. Tiuj akuzoj estas nekonfirmeblaj, kaj ne ŝajnas kredeblaj laŭ la historiistoj.

Ludoviko rezultas el diversaj kulturaj devenoj. Liaj patraj geavoj, Henriko la 4-a kaj Maria de Mediĉo, estis respektive franca kaj itala. Lia patrina avo, Filipo la 3-a, estis hispana, lia patrina avino estis Margareto de Aŭstrio, kaj ambaŭ estis Habsburgoj. La eta Ludoviko tuj ricevis la honoran titolon «unua filo de Francio» (premier fils de France), sed ankaŭ kaj pli tradicie fariĝis la nova franca Dauphin, tio estas la oficiala heredanto de la trono.[4]

Pli poste, Ludoviko la 13-a kaj Anna de Aŭstrio eĉ havis duan filon, Filipo de Orléans, kiu naskiĝis en 1640.

Reĝado[redakti | redakti fonton]

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Okjara Ludoviko, kun romia kostumo. (1646).

Ludoviko la 13-a ne fidis sian edzinon Anna de Aŭstrio, precipe por reĝi Francion se li forpasos antaŭ la plenaĝo de ilia unua filo. Tial la reĝo dekretis ke tiuokaze, reĝa konsilio devus helpi Anna administri la reĝlandon en la nomo de la juna reĝo, ĝis la plenaĝo de tiu ĉi. Tiu sistemo videble malgrandigus la potencon de la reĝino: tial, post la morto de Ludoviko la 13-a kaj la entroniigo de la kvinjara Ludoviko je la 14-a de majo 1643, Anna nuligis tiun volon de sia forpasinta edzo ĉe la Parlamento de Parizo, forigis la konsilion kaj fariĝis la sola regentino.[5][6]

Kiam Ludoviko la 14-a, dum sia kvina jaro, oficiale heredis la francan tronon, sia patrino Anna de Aŭstrio ekplenumis la regentadon de la reĝlando, kaj tuj nomumis la kardinalon Jules Mazarin kiel sia ĉefministro. Tiam, ekzistis grava konflikto inter Francio kaj la vastaj teritorioj poseditaj de la Habsburgoj. La francaj militistoj batalis okaze de multaj militoj, precipe la Tridekjara milito (kiu nur ĉesiĝis en 1648) kontraŭ la habsburga imperiestro, sed ankaŭ kontraŭ Hispanio. La francaj armeoj venkis siajn kontraŭulojn ja plejofte, sed tiuj seninterrompaj konfliktoj grandege pezigis la ŝtatan buĝeton. Interne, Anna devis alfronti akregan opozicion, ĉar la nobelaro kaj la juĝoficiroj tute ne fidis ŝin kaj ŝian reĝadon. Nur danke al la obstinema agado de Mazarin povis la regentino supervivi politike tiun periodon. Sed Anna mem estis ankaŭ tre sagaca estrino, kaj subite malkovris timindan personecon, larĝe pli firman ol antaŭe konjektita: la iama timida hispanino de la franca kortego rapide fariĝis efika franca reĝino. Ŝi toleris nek favoratojn, nek kortegajn intrigojn, ĉar ambaŭ riskis malfortigi la ŝtatan aŭtoritaton. Al ŝiaj generaloj, ŝi kutime ordonis batali kiel eble plej obstinege. Mazarin administris la ĉiutagajn ŝtataferojn, kaj daŭrigis la absolutistan politikstilon de sia antaŭulo Richelieu, ekzemple per la plifortigo de la reĝo kiel simbola kaj potencega persono. La reĝino ankaŭ donis partian katolikan orientigon al la eksterkanda politiko de Francio. Tio iris kontraŭ Nederlando, aliancano de la francaj protestantoj, kiu negocadis apartan pacon kun Hispanio en 1648.[7]

Edukado[redakti | redakti fonton]

Ludoviko la 14-a kun sia konsekrada kostumo. (1648).

Krom sia ĉefministra oficio, Mazarin estis la baptopatro de Ludoviko. En 1646, al li konfidis Anna de Aŭstrio la edukadon de la juna monarko kaj de la frato de tiu ĉi. La kardinalo tiel fariĝis respondeca pri la bonedukado de la estonta reĝo de Francio. Malgraŭ la tedaj penoj de multaj guvernistoj por lernigi al li historion, matematikon, desegnon aŭ la latinan lingvon, Ludoviko neniam estis tre laborema lernanto. Tamen la reĝo, iom influita de la vastaj artaj kolektoj de Mazarin, interesiĝis plivole pri pentrado, muziko kaj precipe pri danco, kiu estis tiam fundamenta parto de la edukado de ĝentilhomo: laŭ kelkaj dokumentoj, Ludoviko ekzercadis sian dancstilon po du horoj ĉiutage dum dudek jaroj. Li ankaŭ ŝatis la ĉasadon aŭ diversajn ludojn.

Estas rimarkinde, ke Ludoviko la 14-a plurfoje evitis mortajn akcidentojn dum sia infaneco. Kiam li estis kvinjara, li preskaŭ dronis en unu el la akvujoj de la Reĝa Palaco en Parizo, kaj estis savita ĉe la lasta momento. Dum sia deka jaro, je la 10-a de novembro 1647, li ricevis variolon: dek tagoj poste, la reĝaj kuracistoj atendis baldaŭan morton, sed Ludoviko mirakle resaniĝis. Finfine, je la 30-a de junio 1648, la reĝo spertis akutan nutran toksiĝon dum la ekokupo de Bergues, en Nord. Ekde la 8-a de julio, oni donis al li la lastajn sakramentojn kaj oni taŭgigis okazeblan heredadon. Sed Guénaut, la kuracisto de Anna de Aŭstrio, donis al Ludoviko medicinaĵon enhavinta antimonon kaj vinon, kaj tio denove mirakle resanigis la reĝon.

Frondo kaj edziĝo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Frondo.

En 1648, per la subskribo de la Vestfalia Paco en Münster kaj Osnabrück, Francio fariĝis unu el la ĉefaj venkintoj de la Tridekjara milito. Plie, tio ebligis la translokigon de multaj militistoj al la hispana fronto. Ekaperis tamen je la sama jaro grava enlanda milito en Francio, la «Frondo». La partizanoj de la Frondo devenis de la plej alta franca nobelaro, kaj volis kontraŭstari la kreskintan absolutismon de la franca monarkio, je la nomo de malnova feŭda idealo. Sed ilia oficiala preteksto estis la neplenaĝeco de la reĝo: la frondanoj asertis batali kontraŭ la malbona influo de Mazarin, kiun ili abomenis, sur la juna Ludoviko. La kardinalo estis precipe malŝatita, ne nur pro sia itala deveno, sed ankaŭ ĉar li zorge malproksimigis la plej gravajn nobelojn de la reĝlando el iu ajn potenco. Cetere, la Parlamento de Parizo (la plej alta kortumo) estis tiam iom influita de la angla enlanda milito, kaj esperis plivastigi siajn privilegiojn okaze de tiu krizo. Dum la Frondo, la milito kontraŭ Hispanio provizore interrompiĝis, kaj la frondanoj estis subtenitaj de la Hispanoj. La ribelo estis ĉefe gvidita de du fratoj, la princo de Conti kaj Ludoviko de Bourbon-Condé, alinomita la Granda Condé (le Grand Condé). Mazarin devis dufoje ekzili sin por fuĝi antaŭ la ribeluloj: Ludoviko kaj la reĝino provis kunigi la kardinalon, sed tumulta amaso invadis la Luvron kaj devigis ilin resti en Parizo. Poste Bourbon-Condé venis savi ilin.[8]

Edziĝo de Ludoviko la 14-a kaj Maria Tereza de Aŭstrio en Saint-Jean-de-Luz (9-a de junio 1660).

La Frondo fine fiaskis en 1652, kvankam kelkaj tumultoj daŭradis ĝis 1654. Tiu sperto grandege imponis la junan reĝon, kaj konvinkis lin, ke li neniam povos fidi la francan nobelaron,[9] kaj sekve kondukis lin al iama translokiĝo el Parizo.[10] Ludoviko la 14-a oficiale fariĝis plenaĝa en 1651, kiam li fariĝis dektrijara. Tio konsekvence ĉesigis la oficialan regentadon de lia patrino. Sed la reĝo, ankoraŭ tro juna por plenumi sian rolon, konfidis provizore sian potencon al Mazarin,[11] kaj preferis perfektigi sian militan trejnadon flanke de la glora militestro Henri de Turenne. En 1654 okazis la kronigo kaj la konsekrado de la nova reĝo en Reims, konforme al la kutimo. Tiu ceremonio ankaŭ celis montri al ĉiuj, ke la reĝlando estis denove en ordo, ĉar la kronigo de la reĝo simbolis la senhaltecon de la ŝtato kaj asekuris la protekton de Dio.

Danke al la reveno de interna paco, Francio kapablis reorganizi siajn militistojn kontraŭ Hispanio. La Francoj, denove unuiĝintaj, sukcese batalis ĉe pluraj frontoj, unue per la invado de Hispana Nederlando, sed ankaŭ per la invado de Hispanio mem, ekzemple kun la okupado de Katalunio. Plie, en 1657, Mazarin sukcese obtenis sekretan aliancon inter Francio kaj la respublika Anglio de Oliver Cromwell, cele al la soligo de Hispanio. Tio, kune kun la militaj malvenkoj, trudis al la Hispanoj ektrakti militinterrompon. La hispana reĝo Filipo la 4-a proponis al Ludoviko la 14-a edziĝon kun sia filino, la princino Maria Teresa. En 1659 renkontiĝis la du monarkoj sur la « Insulo de la Fazanoj » (île des Faisans), meze de la limo inter Francio kaj Hispanio. Tie ili subskribis la traktaton de la Pireneoj, laŭ kiu Francio akiris Rusiljonon ĉe la Pireneoj, Artezon ĉe Hispana Nederlando, kaj kelkajn aliajn teritorietojn. La hispana princino devis rezigni sian heredan rajton pri la trono de Hispanio, kompense pro doto de 500 000 ekuoj.[12][13] Tio estis tamen eksternorma sumo por la Hispanoj, kiuj ne kapablis pagi ĝin: Maria Teresa tial restis la heredanta (ĉar plej aĝa) filino de la hispana reĝo. La edziĝo inter Ludoviko la 14-a kaj Maria Teresa okazis je la 9-a de junio 1660 en la ĉemara urbeto Saint-Jean-de-Luz, en hodiaŭa Pyrénées-Atlantiques. Ekde la 1-a de novembro 1661 naskiĝis eta Ludoviko, la nova Dauphin. La ligo inter la francaj Burbonoj kaj la hispana monarkio rezultos poste (Milito de Hispana Sukcedo) en la surtronigo en Hispanio de la dinastio, kiu fakte ankoraŭ retenas tie la postenon.

Ludoviko kiel sola reĝo[redakti | redakti fonton]

Ludoviko la 14-a (inter 1660 kaj 1670).

Ekde la infanaĝo de Ludoviko, la ĉefministro Mazarin administradis la ŝtatajn aferojn je la nomo de la reĝo. La kardinalo estis talentega ŝtatestro, kaj sukcese lernigis al la juna monarko la subtilajn regulojn de politiko. Ludoviko la 14-a tiel ricevis firman kaj kompletan instruadon pri juro, historio kaj milita strategio.

Kiam Mazarin mortis je la 9-a de marto 1661, la dudekdujara reĝo estis tre bone trejnita kaj li tuj anoncis al la reĝa konsilio, iom aŭdace, ke li ne plu volis havi ĉefministron. Ekde tiam, li preferis reĝi sole kaj fariĝi sia propra ĉefministro.[14] Tiujn fundamentajn principojn li pliposte rezumis por siaj posteuloj en sia Memuaro, en 1670. La kortego kaj la ministroj, nature, forte koleris kontraŭ tio. Sed multe da altoficuloj opiniis, ke tiu decido estis nur provizora fantazio de Ludoviko, samkiel la malpersistemaj kapricoj de la antaŭa reĝo Ludoviko la 13-a. La juna monarko, tamen, komencis starigi tutan novan reĝstilon: li eksigis plejmulton el la membroj de la reĝa konsilio, inkluzive de sia propra patrino Anna de Aŭstrio. Nur la tri plej gravajn ministrojn li konsentis konservi. Nicolas Fouquet, la ministro pri financoj, estis unu el tiuj tri oficistoj. Ludoviko ĵaluzis pri la eksternorma prospero de tiu kortegano kaj pri lia belega kastelo de Vaux-le-Vicomte, kaj do arestis lin pro ĉefe falsaj akuzoj, interalie korupto, perfido kaj preparado de ribelo. Fouquet estis anstataŭigita de Jean-Baptiste Colbert.

Ludoviko kaj lia fidela ministro Colbert kune ellaboris vastajn administraciajn kaj jurajn reformojn per imposta pliigo. Aperis ekde 1667 la Kodekso LudovikoCode Louis (speco de frutempa civila kodekso), kaj sekve la Krima Kodekso en 1670, la Forsta Kodekso, la edikto pri ŝipanoj de 1669 kaj la ordono pri komerco en 1673. Pli ĝenerale, la celoj de la reĝo inkluzivis subtenon de ekonomio kaj scienco, masivan plifortigon de la ŝiparo kaj de la armeo kaj kompletan reorganizon de la reĝa burokrataro. Ludoviko iam skribis al sia patrino jenon: «Mi ne estas la simplulo, kion la korteganoj taksis».

Iom post iom, du konkurintaj klanoj da korteganoj naskiĝis ĉirkaŭ Ludoviko, kaj senĉese rivalis por obteni la plej gravan influon. La klano de Colbert mastris ĉiujn aferojn rilate al ekonomio, eksterpolitiko, ŝiparo kaj kulturo, male de la klano de Michel Le Tellier kaj lia filo Louvois, kiu havis superinfluon sur defendpolitiko. Tia malakordo fakte faciligis la absolutan potencon de la reĝo: la du malamikaj klanoj efike kontrolis unu la alian, kaj tio preventis eblan puĉon fare de unu el la ministroj.

Je la 24-a de marto 1662, Ludoviko la 14-a ricevis oficialan ekskuzon el hispanaj delegitoj, post diplomata incidento en Londono.

La juna Ludoviko arde volis impresi Eŭropon. Bona preteksto por tio okazis en 1661 per grava diplomata incidento en Londono: tie la barono de Watteville, ambasadoro de Hispanio, trude arogis al la ambasadoro de Francio simbolan superrangecon, ekzemple per la murdo de la ĉevaloj de la franca fiakro. Ludoviko la 14-a vigle protestis, kaj sukcese obtenis oficialan ekskuzon el la reĝo de Hispanio, kiu eĉ devis agnoski la superforton de Francio en Eŭropo. La eŭropaj kortegoj do fine komprenis, ke Ludoviko ne intencis esti febla monarko. En 1662 subskribis Francio defendan aliancon kun Nederlando, kaj Ludoviko la 14-a aĉetis la nordan havenon Dunkirkon de la angla reĝo Karlo la 2-a. Ne nur politike volis la reĝo mirigi la tutan mondon, sed ankaŭ per aŭtenta surscenigo de sia potenco kaj de sia riĉeco. Tion li faris per superbaj, tre barokaj kortegaj festoj. Okazis ekzemple en 1664 granda festo titolita «Plezuroj de la magia Insulo» (franclingve Plaisirs de l'Île enchantée). Multaj eŭropaj estroj estis stuporigitaj de tia lukso, kaj komencis imiti la vivostilon de la franca kortego. Tiel aperis la legendo de la «Reĝo-Suno».

En 1665 mortis la onklo kaj bopatro de Ludoviko, Filipo la 4-a de Hispanio. Tiuokaze depostulis la franca reĝo la heredan rajton de sia edzino, [[Maria Tereza de Aŭstrio (1638-1683)|Maria Teresa][15]]: li deziris akiri almenaŭ parton de la heredaĵo, precipe en Hispana Nederlando. Ludoviko la 14-a bazigis sian peton sur malnova kutimo de Brabanto, la rajto de «devolucio» (redono), laŭ kiu gefiloj el la unua edziĝo (eĉ filinoj) ĉiam havis superrangecon super la gefiloj de postaj edziĝoj (eĉ filoj): la unua filino de Filipo la 4-a devis do superi sian unuan filon (el dua edziĝo), la novan reĝon Karlon la 2-a. Plie, tiu ĉi estis fakte nur juna kaj degenerita infano, kaj lia patrino Mariano de Aŭstrio devis plenumi regentadon. La regentino tuj forpuŝis la francan depostulon, kaj Ludoviko ekpretigis armeon: tiel komenciĝis la Milito de Devolucio (1667-1668).

Ludoviko la 14-a dum la Milito de Devolucio, fare de Charles Le Brun en 1667.

La militistaj reformoj faritaj de la reĝo estis jam preskaŭ finpretigitaj, kaj Ludoviko esperis do ankaŭ testi la bonefikecon de siaj novaj regimentoj. La plej moderna reformo estis la starigo de seninterrompa armeo: profesiaj militistoj, kiuj estis ĉiam disponeblaj, ricevis trejnadon, disciplinon kaj stabilan salajron. Tiu nova armeo de 70 000 militistoj invadis Hispanan Nederlandon kaj sekve aneksis Franĉ-Konteon. Hispanio ne havis sufiĉan tempon por reagi, kaj ne povis defendi sin. La venko de Francio ŝajnis kompleta, sed Nederlando, norde de Hispana Nederlando, tiam rigardis sin kiel minacita pro la proksima ĉeesto de la Francoj.[16] Ekde 1668, Nederlando alianciĝis kun Anglio kaj Svedio kontraŭ Ludoviko la 14-a, por plirapidigi la finon de la milito. Dum la paca traktado en Aachen, la franca reĝo devis do malgravigi siajn kondiĉojn: laŭ la traktato de Aachen, Francio konservis grandan parton de okcidenta Hispana Nederlando, interalie dekdu fortigitaj urboj, sed redonis Franĉ-Konteon al Hispanio.[17] Ludoviko la 14-a furioziĝis pri la malfideleco de Nederlando des pli, ke li antaŭe ĉiam helpis la Nederlandojn, ekzemple per militista interveno dum la Dua Angla-Nederlanda Milito en 1666. Tiu elrevigo tamen ne fuŝis la gravan feston Grand Divertissement Royal («Granda Reĝa Amuzo») en 1670, kiun la reĝo organizis por celebri sian triumfon.

La luktado kontraŭ Nederlando[redakti | redakti fonton]

La reĝo antaŭ Maastricht (1672).

Ekde tiam havis Ludoviko du ĉefajn politikajn celojn: unue puni Nederlandon, kaj sekve plifortigi la limojn de la reĝlando, tio estas plukonkeri hispanajn teritoriojn. La antaŭan trioblan aliancon kontraŭ Francio li rapide disigis en 1670 per la subskribo de la sekreta traktato de Dovero, formala alianco kun la angla reĝo Karlo la 2-a (kiu estis cetere la kuzo de Ludoviko). Pliposte, li ankaŭ aĉetis la amikecon de Svedio per malavara helpmono. Tiam Francio povis aneksi la duklandon de Loreno kaj ĉesigi aliancajn aŭ neŭtralajn akordojn kun variaj proksimaj princoj en tiu tre fragmentita regiono. Kaj ekstere kaj militiste, la soleco de Nederlando ŝajnis kompleta. Francio kaj Anglio ambaŭ deklaris militon al Nederlando en 1672, kaj tiel komenciĝis la Franca-Nederlanda milito. Ludoviko la 14-a sendis 120 000 militistojn preter la limoj de Nederlando. Li tamen ne intencis aneksi la tutan landon: la franca reĝo rigardis tiun ekspedicion kiel instrua puno, kaj volis obteni nur komercajn favorojn. Sed alia, flanka celo estis ankaŭ la plifortigo de la premo sur Hispanio. Plejmulto el la bataloj estis malvenkegoj por la Nederlandoj: nur danke al la malfermo de la digoj kaj al la inundo de vastaj partoj de la lando povis Nederlando finfine savi sin el totala milita neniigo. Sekve, la politikisto Johan de Witt anstataŭigis Vilhelmon la 3-a (princon de Oranje kaj estontan Vilhelmon la 3-a de Anglio) kiel estro de la nederlanda armeo. Tiu talenta politikisto tuj traktadis aliancon kun Hispanio kaj la imperiestro Leopoldo la 1-a: la ekpartopreno de Hispanio kaj de la Sankta Romia Imperio en la milito, paradokse, tute plenumis la deziron de Ludoviko. Post la reveno de la francaj rotoj el Nederlando, li koncentris sin sur tiuj novaj kontraŭuloj: ekde 1674, la Francoj aneksis denove Franĉ-Konteon, kaj la reĝo organizis grandan «Feston de Versailles» por glorigi tiun venkon. Anglio tiam retiriĝis el la milito, kiu tamen daŭriĝis ĝis 1678 kaj restis favora al Francio.

Kaŭze de la milito, la klano de Colbert iompostiome perdis sian superinfluon ekde 1671: la ministro, kvankam tre fidela, nur malvolonte akceptis la enormajn elspezojn por prepari la novan konflikton. Tio kaŭzis la malfavoron de la kvindekdujara Colbert, kaj proksimigis la reĝon al Louvois, kiu estis pli juna kaj samopiniis pri la neceseco de la milito. Ĝis 1685, la klano de Louvois tiel konservis superinfluon sur Ludoviko.

Dum la milito, Ludoviko kapablis mastrumi sammomente pli ol 280 000 militistoj: tian potencon povis la aliaj ŝtatoj simple ne kontraŭstari, kaj Francio do gajnis la Francan-Nederlandan militon. La traktato de Nijmegen estis redaktita en 1678/79. Tiuokaze, Francio povis konservi plejmulton el la teritorioj, kiuj estis konkeritaj el Hispanio kaj el la Sankta Romia Imperio: la influo kaj la superforto de Ludoviko en Eŭropo denove plifortiĝis. Sed la franca reĝo estis ne tute kontenta, ĉar li volis fakte pliampleksigi la limojn de Francio ĝis la Rejno. Li tial eksigis sian ministron pri eksteraj aferoj, la markizo de Pomponne, kaj anstataŭigis lin per Charles Colbert de Croissy, la frato de Jean-Baptiste Colbert. Por asekuri la novajn limojn de la reĝlando, Ludoviko komencis la konstruon de multaj fortikaĵoj: Sébastien Le Prestre de Vauban, la fama estro de tiu ambicia projekto, planis la starigon de pli ol 160 novaj aŭ renovigitaj fortikaĵoj, kiuj devis ĉirkaŭi Francion kaj norde kaj oriente. Inter tiuj ĉi, bona ekzemplo estas la sarlanda fortigita urbo Sarre-Louis (Saarlouis) en 1680, hodiaŭe germana urbo.

Teritorioj definitive konkeritaj de Francio ekde la reĝo Henriko la 2-a ĝis la Franca Revolucio. La konkeraĵoj de Ludoviko la 14-a estas oranĝkoloraj.

Post tiu sukcesa milito decidis Ludoviko ne disigi sian armeon: li preferis ĉiam konservi agemajn kaj disponeblajn militistojn. Cetere, la reĝo imagis novan politikon por plifortigi kaj eĉ plietendi la orientan limon: ekde 1679, li kreis specialajn komisiojn, la «Ĉambrojn de kunigo» (Chambres de réunion), por serĉadi malnovajn jurajn aktojn, kiuj agnoskis la suverenecon de Francio super kontestitaj teritorioj. Ludoviko la 14-a povis tiel misuzi tiujn kadukajn tekstojn por pravigi la anekson de la lastaj nefrancaj partoj de Alzaco. Tie, Strasburgo estis nature la ĉefa celo de la reĝo, ĉar tiu grava urbo servis kiel enirejo por la imperiaj rotoj: la Francoj fine prenis ĝin en 1681. Ludoviko la 14-a sammaniere okupaciis la plejorientan parton de Hispana Nederlando en 1683 (la hodiaŭa Grandduklando de Luksemburgio) kaj la princlandan Palatinaton en 1684, kiuj ambaŭ fariĝis la nova franca provinco Sarlando. Pliposte ankaŭ sukcesis la okupado de malalta Skeldo: tio kvazaŭ donis al Francio kompletan kontrolon super Flandrio. Hispanio forte protestis kontraŭ tiuj agresoj faritaj dum paca periodo, kaj fine deklaris militon en 1683. Tamen, neniu alia ŝtato povis tiam alfronti Francion, kaj la Hispanoj devis do rapide peti pacon. En 1684, Ludoviko la 14-a traktadis la pacon de Regensburg kun Hispanio kaj la Sankta Romia Imperio: Francio promesis dudekjaran militinterrompon, kaj obtenis kompense oficialan kontrolon super la antaŭe aneksitaj teritorioj. Tio estis venkego por Ludoviko, kiu sukcese submetis la plej gravajn malamikojn de Francio.

Surscenigo de la reĝa potenco[redakti | redakti fonton]

La potenco de Ludoviko la 14-a, post la traktato de Nijmegen, estis jam kolosa kaj timinda: la francaj diplomatoj dominis ĉiujn eŭropajn kortegojn, kaj la francaj ŝipoj konstituis la plej fortan ŝiparon de la mondo, kvankam Francio disponis nur je du militŝipoj en 1660. Koncerne la francan armeon, la soldatkvanta kaj teknologia supero de Francio estis nekontestebla en Eŭropo. Ekonomio rapide disvolviĝis kaj la franca kulturo radiis tra la tuta kontinento. En 1680, Parizo atribuis al la reĝo la titolon «la Granda» (latinlingve Ludovicus Magnus).

Gastigo de la doĝo de Ĝenovo en la kastelo de Versailles (1685).

Ludoviko la 14-a, kiu forte subtenis galikanismon, komencis plifortigi sian kontrolon super la franca Eklezio. Li organizis en 1681 klerikan kunvenon, kiu balotis akton malfavoregan al la potenco de la papo en Francio. La religia superforto de la reĝo estis antaŭe jam grava, sed tiu teksto denove plifortigis ĝin: la papo, ekzemple, ekde tiam ne plu povis sendi legatojn al Francio sen la permeso de Ludoviko. Koncerne la episkopojn, ankaŭ ili bezonis permeson por eliri el la lando. Plie, la papo ne plu povis ekskomuniki francajn ŝtatoficistojn pro ilia obeado al la reĝo. Plejmulto el la ekleziaj privilegioj estis atribuitaj al la reĝo, kaj ĉiu potenciala ilo de la papa influo estis nun regulita kaj superkontrolita de Ludoviko. La papo nature malakceptis tiun akton.[18]

Por efektivigi la unuiĝon de la franca nacio, Ludoviko opiniis, ke li unue bezonis unuigi ĝin religie. Li estis plie forte konvinkita, ke la animoj de la protestantoj estis kondamnitaj al eterna restado en infero: la reĝo tial rigardis la savon de siaj nekatolikaj regnanoj kiel gravega morala tasko. Li faris do kreskintan premon sur la francaj protestantoj (alinomitaj la «Hugenotoj»), ĉefe per la redakto de la edikto de Fontainebleau en 1685. Tiu akto nuligis la tolereman edikton de Nantes, kiu estis ellaborita de Henriko la 4-a (la avo de Ludoviko) en 1598. Konsekvence, la protestantaj eklezioj aŭ lernejoj estis fermitaj aŭ eĉ detruitaj. Pro la nova teksto fuĝis eksterlande pli ol 150 000 Hugenotoj (el 730 000), precipe al Nederlando, Prusio, Anglio kaj Nordameriko. Hodiaŭaj taksoj pruvas, ke la nombro da ekzilitoj estis tro malgranda por grave influi la disvolviĝon de la franca ekonomio. Sed la edikto de Fontainebleau iom difektis la renomon de Francio ĉe la eŭropaj protestantaj ŝtatoj. Cetere, nefleksebla grupo da 20 000 protestantoj rifuzis konverti aŭ fuĝi, kaj ekorganizis reziston en centra Francio. Tamen, plejmulto el la Hugenotoj finfine akceptis submeti sin, parte pro impostaj favoroj, specialaj rajtoj por la konvertitoj kaj tutviva liberigo el milita rekruto. Laŭ Ludoviko, siaj ministroj kaj siaj kardinaloj, unuigita Francio necesigis katolikan Francion. Tio plifortigis la prestiĝon de la reĝo kaj de Francio en la katolikaj landoj.[19]

Omaĝo al la Bona Reĝo Ludoviko la 14-a (malnova gravuraĵo).

En 1686 naskiĝis nova koalicio kontraŭ Francio, la ligo de Augsburg, kiu kunigis protestantajn kaj katolikajn ŝtatojn cele al la punhaltigo de la franca agresema eksterpolitiko. La membroj estis interalie la Sankta Romia Imperio de Leopoldo la 1-a, Bavario, Brandenburgo, Nederlando, Hispanio (estrita de Karlo la 2-a) kaj Svedio (estrita de Karlo la 11-a). En 1688, Ludoviko sendis armeon al Palatinato por aserti la kontestitajn rajtojn de Francio pri tiu teritorio, sed ankaŭ por antaŭzorgi eblan agon de la ligo tie. Tio plirapidigis la konflikton inter Francio kaj la ligo, kiu aliformiĝis en atakaliancon kaj deklaris militon al Ludoviko la 14-a. La militon de la ligo de Augsburg ankaŭ partoprenis Anglio post la Glora Revolucio je la sama jaro.

Francio estis komence ne bone preparita por tiu milito, sed malgraŭe sukcesis forpuŝi siajn kontraŭulojn. La francaj armeoj denove invadis Hispanan Nederlandon, ekpenetris en la Sanktan Romian Imperion kaj ekkaptis multajn fortigitajn urbojn en Palatinato. La militistoj de la ligo estis ne tiel bone trejnitaj kiel la Francoj, kaj estis krome ne tiom multaj. Cetere, plejmulto el la rotoj de la imperiestro devis jam prizorgi militon kontraŭ la osmanida imperio plioriente. Nur malsukcesojn spertis la koalicio dum la multaj sieĝoj, kiujn ĝi organizis. Sed ankaŭ Ludoviko spertis malvenkon, kiam lia ŝiparo estis dronigita antaŭ La Hougue en 1692. Verŝajne neniu kontraŭulo povis sukcese konkludi la konflikton: la ligo, precipe, ne kapablis forpuŝi la Francojn el la Imperio. Ĉar Ludoviko komprenis, ke li ne povis obteni militan venkon, li komencis uzi siajn diplomatojn kiel politika armilo. La senfortigitaj batalintoj fine akordiĝis pri la traktato de Rijswijk, kiu estis subskribita en 1697. La franca reĝo deziris tiuokaze traktadi realan, longtempan pacon kaj kontentigi la aliajn ŝtatojn. Li tial recedis Luksemburgion kaj Palatinaton al la imperiestro, kaj obtenis kompense oficialan agnoskon de la franca suvereneco sur la aliaj teritorioj antaŭe aneksitaj de la ĉambroj de kunigo. Ludoviko plie agnoskis la nederlandan princon Vilhelmon de Oranje kiel la nova angla reĝo Vilhelmo la 3-a. Francio esperis tiel iom ripozi de longedaŭraj militoj.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Ludoviko la 14-a en 1701. Tiu pentraĵo fare de Hyacinthe Rigaud estas la plej fama portreto de la Reĝo-Suno.

Ekde 1697, la estonteco de la hispana monarkio fariĝis grava zorgo ĉe la eŭropaj kortegoj: la febla reĝo Karlo la 2-a ne povis generi idon por la trono, kaj la fato de la reĝlando ŝajnis do malklara. Pluraj eŭropaj dinastioj postulis rajton pri la heredado, precipe la francaj Burbonoj kaj la germanaj Habsburgoj, ĉar kaj Ludoviko la 14-a kaj Leopoldo la 1-a iam edziĝis kun du filinoj de Filipo la 4-a. Ludoviko estis la edzo de la plej aĝa, kaj do rigardis sin kiel la plej legitima aspiranto. Leopoldo male opiniis, ke Hispanio devis resti habsburga lando. La aliaj ŝtatoj timis totalan absorbon de Hispanio, fare aŭ de Francio aŭ de la Imperio, ĉar tio povus falsi la kutiman ŝtatan ekvilibron en Eŭropo. Pro tiuj zorgoj, Ludoviko la 14-a kaj Vilhelmo la 3-a de Anglio traktadis akordon pri partigo de la heredaĵo. Laŭ la teksto, la bavaria princo Jozefo-Ferdinando devos obteni Hispanion, kaj la aliaj hispanaj teritorioj estos partigendaj inter Ludoviko kaj Leopoldo. Kompense pro la postvivo de Hispanio, Karlo la 2-a devis do rezigni sian mondan imperion kaj agnoski la bavarian princon kiel sia universala heredanto.

La neatendita morto de Jozefo-Ferdinando nuligis tiun akordon. Karlo la 2-a, kiu volis konservi la unuecon de sia reĝlando, unue agnoskis la imperian heredanton Karolon – filo de la imperiestro kaj estonta Karolo la 6-a – kiel sia nova heredanto. Sed la traktado de dua franca-angla akordo pri la partigo kontestis tiun elekton: laŭ la nova teksto devis Karlo ja Hispanion heredi, sed la hispanaj teritorioj en Italio devis fariĝi francaj. Iomete antaŭ sia morto, la hispana reĝo denove ŝanĝis sian decidon: li fine elektis la filon de la franca Dauphin – tio estas la nepo de Ludoviko la 14-a –, la grafon de Anĵuo, kiel nova heredanto.

Kiam Ludoviko la 14-a sciiĝis pri la morto de la hispana reĝo kaj pri la nova testamento de tiu ĉi, lia pozicio fariĝis tre malfacila. Ĉu li devos postuli respekton de la testamento favora al sia nepo, aŭ ĉu li devos resti lojala al la antaŭa akordo kun Anglio? Post intensaj diskutoj kun siaj ministroj, li fine decidis akcepti la hispanan heredaĵon, ĉar baldaŭa milito kontraŭ la imperiestro ŝajnis jam neevitebla kaj la akiro de Hispanio povis do nur plifortigi Francion. Tial Ludoviko la 14-a proklamis sian nepon, Filipon de Anĵuo, kiel Filipo la 5-a de Hispanio.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Milito de hispana sukcedo.
Ludoviko la 14-a kune kun sia familio en 1711.

Pro timo, ke tia franca superrego povis nur fariĝi minaca, aliancis sin Anglio, Nederlando kaj la Sankta Romia Imperio kontraŭ Ludoviko: tiu koalicio estis nomita «Granda Alianco». La franc-hispana alianco estis male subtenita de Portugalio, Savojo kaj Bavario.[20] Tiel komencis la Sukceda Milito de Hispanio (17021713). Francio havis tiam du ĉefcelojn: unue kaj plejgrave, Filipo la 5-a devis definitive aserti sin kiel la nova hispana reĝo. Sekve, Ludoviko la 14-a deziris akiri novajn teritoriojn el la Imperio. La rezultoj de la bataladoj estis tamen tre ŝanĝeblaj. La francaj armeoj unue regis la fronton. Sed la imperia koalicio mobilizis ĉiujn disponeblajn militistojn, kaj ankaŭ zorgis pri la modernigo de siaj armeoj. Tio trudis al Francio la rekrutadon kaj la vivtenadon de pli ol 680 000 pliaj militistoj, por kontraŭstari tiun armeon: la ŝtatfinancoj de la reĝlando fariĝis ekscese petegitaj, kaj la kasoj iompostiome malpleniĝis. En 1709, la milita pozicio de Francio ŝajnis tiel aĉa, ke Ludoviko la 14-a petis traktadon pri paco. La koalicio tamen difinis ekscesajn kaj neakcepteblajn kondiĉojn por Francio, kaj tio rapide rompis la diskuton. Sekve, la francaj armeoj fariĝis denove venkintaj. Je tiu stadio, la tutaj batalintoj estis ja elĉerpitaj, kaj eĉ la imperia alianco spertis gravan financan kaj ekonomian depresion. Francio kompreneble ne povis venki la malamikan koalicion, kaj tiu ĉi devis same malkontestis, ke ĝi ne kapablis superi Francion aŭ renversi Filipon la 5-a.

En 1713, Anglio aparte subskribis la traktaton de Utrecht kun Ludoviko kaj Filipo, kaj tiel plisenfortigis la imperian koalicion. Danke al la okupo de Freiburg im Breisgau en novembro 1713 fare de la Francoj, la imperiestro Karlo la 6-a devis peti pacon, kaj li fine akceptis la traktaton de Rastatt en 1714. Laŭ tiuj akordoj, Filipo la 5-a restis la reĝo de Hispanio, kaj li eĉ konservis la hispanajn koloniojn tra la tuta mondo. La ceteraj hispanaj posedaĵoj, precipe Hispana Nederlando kaj kelkaj teritorioj en Italio, revenis al la imperiestro. Francio tiel plenumis sian ĉefcelon, ĉar la Burbonoj ekde nun firme tenis la hispanan tronon, malgraŭ rezigno al pluraj militaj konkeraĵoj: la habsburga ĉirkaŭado de Francio finfine ĉesiĝis.

Malnova gravuraĵo de la reĝo.

Je la fino de sia reĝado, Ludoviko la 14-a ĉefe zorgis pri la necesega resanigo de la ŝtatfinancoj, per ŝparaĵoj kaj ekonomiaj reformoj. La lastaj jaroj de la reĝo, tamen, estis iom malserenigitaj de malsano, sed ankaŭ de heredadaj problemoj: en 1711, lia filo Ludoviko de Francio (nome la «Granda Dauphin») mortis pro variolo dum sia kvardeknaŭa jaro. Je la sekvinta jaro, la nepo de la reĝo kaj la dua filo de tiu ĉi (tio estas la pranepo de Ludoviko) same mortis pro epidemio de morbilo. Restis konsekvence nur unu tre juna pranepo kiel nova heredinto de la franca krono, la estonta Ludoviko la 15-a, fragila knabo naskiĝita en 1710. Pro timo, ke ankaŭ lia pranepo povus morti, Ludoviko plie donis la rajton pri heredado al du el siaj eksteredzaj filoj, nome la duko de Maine kaj la grafo de Tuluzo, kiujn li havis kun Sinjorino Montespan.

Ludoviko la 14-a mortis je la mateno de la 1-a de septembro 1715, nur iomete antaŭ sia sepdeksepa datreveno, pro senila gangreno en kruro.[21] Liaj korteganoj restadis ĉirkaŭ li dum la du aŭ tri tagoj de lia agonio. Lia reĝado tute daŭris 72 jarojn kaj 100 tagojn. Post la lastaj katolikaj sakramentoj, li estis entombigita en la baziliko de Saint-Denis apud siaj antaŭuloj. Ĝis la plenaĝo de Ludoviko la 15-a, la regenteco de la reĝlando estis konfidita al Filipo de Orléans, nevo kaj bofilo de la mortinta monarko.

Ludoviko pliampleksigis la francan teritorion pli ol iu ajn antaŭa estro de tiu reĝlando: danke al li, Francio fariĝis la plej potenca ŝtato en Eŭropo, kaj ankaŭ la kultura centro de la kontinento. La franca lingvo, dum la 17-a kaj la 18-a jarcentoj, asertis sin kiel la lingvo de eleganteco, samkiel la angla pliposte fariĝos la monda lingvo. La Francoj, post la Nederlandanoj, estis tiam la plej prospera popolo en Eŭropo: ekonomio rapide resaniĝis post la depresio de la Sukceda Milito de Hispanio, kvankam la impostoj estis tre pezaj.

Citaĵo
 Pro lia morto, Francio perdis unu el siaj plej grandaj, kompetentaj kaj eminentaj estroj, kies reĝado longe stampis kaj interne kaj eksterne la francan monarkion, kaj kies verko inspiris multajn imitadojn ja fore preter la francaj limoj.[22] 

La franca loĝantaro, tamen, estis laca kaj elĉerpita pro 72 jaroj kun la sama, ordonema kaj maljuna reĝo. La financa premo, kaŭze de la lastaj militoj, cetere pezis sur la Francoj. Kiam la korpo de la reĝo descendis en sian tombomonumenton, la policoficisto Pierre Narbonne raportas ke «multaj uloj ĝojis pri la morto de la princo, kaj ĉie oni aŭdis violonojn». Voltaire, apud la funebra konvojo, same rimarkis «malgrandajn tendojn, kie la popolo trinkis, kantis kaj ridis». Oni ĝojis pri la reĝado de la nova Ludoviko la 15-a, kaj oni volis forgesi la lastajn, malfacilajn jarojn de la Sukceda Milito de Hispanio. La restaĵoj de la reĝo estis entombigitaj en la Baziliko de Saint-Denis kaj tie restis ĝis la revoluciuloj eltombigis kaj detruis ĉiujn restaĵojn tie trovitajn.[23]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ludoviko la 14-a dum la ekokupo de Besançon.

Kiam Ludoviko la 14-a fariĝis reĝo en 1661, la interna situacio de Francio estis ne tre bona, ĉefe pro la lastaj militoj kontraŭ Hispanio. La antaŭa reĝo Ludoviko la 13-a kaj sia ĉefministro Richelieu ĉerpis enormajn fondojn el la ŝtatbuĝeto por financi la militojn, sed ankaŭ la kortegan vivon, arton kaj kulturon. Cetere, multa mono simple kaj tute malaperis pro la korupto de la franca burokrataro. Konsekvence, ekzistis dum la administrado de Mazarin kolosa fiska premo sur la franca loĝantaro, kiu ribelis plurfoje, ekzemple kun la ribelo de lignoŝuistoj en Centro ekde aprilo ĝis aŭgusto 1658, aŭ tiu de Bulonjo-ĉe-Maro je majo 1662. Ludoviko la 14-a mem skribis jenon: «Kiam Mazarin mortis, estis granda malordo en la administrado de mia reĝlando». Ludoviko la 14-a tiam decidigis ambician celon por si mem: elradiki tiun ĥaoson kaj starigi novan, klaran strukturon en la franca ŝtato. Unue, li arestigis en 1661 sian antaŭan ministron pri financoj, Nicolas Fouquet, ĉar tiu ĉi – laŭ la opinio de la reĝo – ekscese pliriĉiĝis per sia ofico kaj konstruis la luksegan kastelon de Vaux-le-Vicomte. Tio estis klara averto al la posteulo de Fouquet.

Ludoviko sekve nomumis la spritegan Jean-Baptiste Colbert kiel sia nova «ĝenerala kontrolisto de la financoj» (Contrôleur général des Finances). Colbert ellaboris sian propran interpretadon de merkantilismo, tio estas «kolbertismo»: ĝi ĉefe temis pri la kreskigo de eksportaĵoj kaj la malkreskigo de importaĵoj. La oficio de ministro pri financoj estis forigita kaj anstataŭigita de financa konsilio, kiun la reĝo kaj Colbert prezidis. Tio estis relative eksterordinara, ĉar reĝo normale ne devis zorgi pri io tiel malkonvena kiel mono. Danke al Colbert, kiu firme batalis kontraŭ korupto kaj renovis la burokrataron, la imposta enspezo duobliĝis sen tio, ke la kreado de novaj impostoj estus bezonata. Ekde la komenco de sia reĝado, Ludoviko do kapablis malgrandigi la impostojn kaj, konsekvence, pliradigi la disvolviĝon de la franca ekonomio.[24] Plie, la franca ekonomio profitis el la starigo de novaj manufakturoj, plejofte ŝtatiniciatitaj kiel la manufakturo Gobelin en Parizo aŭ aliaj fabrikejoj en Beauvais. La franca industrio pri lukso precipe ekfloris tra la tuta Eŭropo, kaj eĉ pli malproksime. Danke al komercaĵoj kiel la tapetoj Gobelin, speguloj, puntoj, oraj juveloj aŭ rafinitaj mebloj, la franca krono enkasigis esceptan enspezon. Sekve, norda Francio fariĝis dogana unio, por malplipezigi obstaklojn al komerco interne de la reĝlando, kaj multaj novaj vojoj aperis tra la reĝlando. Sed la provo krei grandan doganan union por la tuta lando, fare de Colbert, malsukcesis pro lokaj komercaj privilegioj. Danke al la helpo de sia filo - Jean-Baptiste Colbert de Seignelay (1651-1690), markizo de Seignelay - Colbert malgraŭe sukcesis krei komercan ŝiparon por vendi francajn produktaĵojn eksterlande.

Kvaroneskudoj datiĝintaj de la komenco de la reĝado de Ludoviko la 14-a (1643).

La franca impostsistemo entenis variajn impostojn, pri komerco (aides, douanes), salo (gabelle) aŭ lando (taille). Kaŭze de malnovaj reguloj kiuj datiĝis de la feŭda epoko, la nobelaro kaj la klerikaro estis liberigitaj el tiuj rektaj impostoj. Tiuj ĉi estis do ĉefe pagitaj de la kamparanoj kaj de la urba meza klaso, la burĝoj (bourgeoisie). Kolero pri tiu impostosistemo estis verŝajne unu el la kaŭzoj de la estonta franca revolucio de 1789, kvankam la riĉuloj devis kvitanci kelkajn nerektajn impostojn. Aperis tamen dum la reĝado de Ludoviko la 14-a emo al la rekta imposta submeto de la nobelaro kaj de la klerikaro. La reĝo inicis la capitation, imposton por kapo kiu apenaŭ koncernis la plej malriĉulojn kaj, tute male, frapis plejefike la plej altajn klasojn de la franca socio. Eĉ la princoj kun reĝa sango kaj la Dauphin mem devis pagi tion. Tiel estis la unua fojo, ke la alta franca nobelaro rekte partoprenis en la financigo de la ŝtato.

Je la morto de Ludoviko la 14-a, Francio estis la plej riĉa reĝlando de Eŭropo, kun superaveraĝaj ŝtatrentoj kiu larĝe preterpasis tiujn de la aliaj ŝtatoj. Fakte la ŝtatŝuldo, pro la malfacilaj jaroj de la Sukceda Milito de Hispanio spite ĉion atingis 3,5 miliardojn da pundoj, kiuj estis definitive depagitaj nur je la jaro 1725. Tio tamen ne fuŝis la konsiderindan plibonigon de la ekonomio: Francio disponis de la dua plej dika komerckvanto en Eŭropo, sed ankaŭ de nete pozitiva komercbilanco. Nur Nederlando kapablis eltiri pliajn profitojn el siaj komerckompanioj. Strukture, Francio estis tiam stabila, krudaĵplena lando kaj estis nepre, kun pli ol 20 milionoj da loĝantoj, la plej multhoma eŭropa ŝtato.

Kolonioj[redakti | redakti fonton]

Franclingva karto de Nordameriko datiĝanta de 1681, fare de iu abato Claude Bernou.

Ludoviko la 14-a zorgis ne nur pri ekspansio de Francio en Eŭropo, sed ankaŭ pri la disvolviĝo de la francaj kolonioj eksterkontinente. Nova Francio (kun la du provincoj Kanado kaj Akadio) estis koloniita ekde la komenco de la 17-a jarcento pro siaj krudaĵoj, precipe pro siaj peltoj, kaj estis administrita de la Kompanio de Nova Francio. En 1659, la unua franca staplurbo en Afriko estis fondita sur la insulo Ndar, en hodiaŭa Senegalo : ĝi estis nomita Saint-Louis kiel omaĝo al Ludoviko, kaj ĉefe servis por transporti sklavojn al la Antiloj sub la kontrolo de la Kompanio de Senegalo aŭ de la Kompanio de Okcidentaj Hindioj. Je marto 1685, Ludoviko la 14-a proklamis novan «[[Nigra Kodekso|Nigran Kodekson] », cele al la legalizo de la uzado de sklavoj sed ankaŭ por asigni al ili kelkajn minimumajn rajtojn kaj ĉesigi teorie la plej kruelajn kondutojn.[25][26]

En 1665, Ludoviko la 14-a kreis la francan Kompanion de Orientaj Hindioj, kies sidejo troviĝis en Madagaskaro: ĝi organizis la starigon de novaj staplurboj en Barato, precipe Chandannagar en 1673 kaj Pondiĉero en 1674. Je la sama jaro, Colbert reaĉetis Gvadelupon el Charles Houël kaj Martinikon el Jacques Dyel du Parquet. Tiuj teritorioj estis konfiditaj al la Kompanio de Hindioj ĝis 1674, kiam ĝi bankrotis, kaj sekve fariĝis reĝaj terenoj. En 1677, pro ordo de la reĝo, la admiralo d'Estrées rekaptis Francan Gujanon el la Nederlandoj.[27] En 1682, la esploristo René Robert Cavelier de La Salle fondis novan kolonion ĉe la enfluejo de la riverego Misisipo, kaj nomis ĝin «Luiziano» je la nomo de la reĝo. En 1697, la traktato de Ryswick cedis al Francio la okcidentan duonon de Sankta Domingo, hodiaŭan Haition.[28]

Tamen, Ludoviko la 14-a ne estis plene atentema pri la disvolviĝo de la kolonioj. La reĝo bezonis antaŭ ĉio militistojn por siaj militoj en Eŭropo, kaj sendis do malmultajn ulojn al la kolonioj. Ekzemple, plejmulto el la koloniistoj de Nova Francio estis junaj orfinoj, kromnomitaj la «filinoj de la reĝo». Colbert, male de la reĝo, suspektis la potencialajn riĉfontojn de tiuj novaj terenoj, sed restis tre strikta en siaj leteroj al la administristoj de Nova Francio: la kolonioj devis antaŭ ĉio servi la reĝlandon, kaj ne povis konkurenci la francan industrion. Por stimuli naskiĝkvanton, Colbert kreis monpunojn por la needziĝintaj koloniistoj, ekde 20 jarojn aĝa por la fraŭloj kaj ekde 16 jarojn aĝa por la fraŭlinoj. Li plie donacis 300 pundojn al ĉiuj koloniaj familioj kun pli ol dek infanoj.

Personeco[redakti | redakti fonton]

La reĝa familio en 1670, fantaziita mitologie.

Ludoviko la 14-a estis famkonata pro sia gracio kaj pro sia amikeco.[29] Al ĉiuj li elmontris la ĝentilecon, kiun li devis normale ricevi. Eĉ la servistinojn li volonte salutis per sia ĉapelo.[30] Sed liaj plej gravaj kvalitoj kiel reĝo estis firma sciado pri la homa naturo kaj alta cerbo. Danke al tiuj ĉi, li kapablis elmontri ĉiutage tiel laborfervoron, ke lia merito superas plejmulton el la aliaj gravaj estroj de historio. La reĝado estis laŭ li relative facila tasko, ĉar li ĉiam konsideris sian laboron tre profesie.[31] Dum kunvenoj aŭ konsilioj, li neniam laciĝis kaj atente aŭskultis ĉiun parolanton, kiam la diskurso direktis al li. Ludoviko la 14-a aprezis altnivelan edukadon, kaj lia sciado pri politiko aŭ historio estis laŭ ĉiuj timinda. Li ankaŭ evidentigis multfoje sian grandegan volon: li tial alfrontis suferadon aŭ mortdanĝeron kun kompleta kvieteco kaj persona disciplino. La reĝo estis tamen ankaŭ obsedita de kolosa egocentrismo kaj memestimo, kaj li tre ofendiĝeme taksis sian propran valoron. La agado de Ludoviko, plej verŝajne, estis gvidita ambaŭ de aspiro al gloro, bonfamo kaj de lia morala devo koncerne la ŝtaton kaj liajn regnanojn.

Post la morto de Maria Teresa, Françoise d'Aubigné, markizino de Maintenon, fariĝis la sekreta edzino de Ludoviko la 14-a.

Ludoviko estis elstara ĝentilhomo. Cetere, lia ĉarmpotenco sur belaj kaj cerbaj virinoj restas ĝis nun legenda. Virinoj ja havis gravan rolon dum lia vivo, ĉefe kiel amantinoj. Inter tiuj ĉi, oni povas mencii Louise de La Vallière, Angélique de Fontanges, Françoise-Athénaïs de Rochechouart de Mortemart (alinomata Madame de Montespan) kaj Françoise d'Aubigné (alinomata Madame de Maintenon), kiun la reĝo sekrete edziĝis post la morto de la reĝino, verŝajne dum la aŭtuno de 1683.[32] Kiam li estis junulo, li plie renkontis nevinon de Mazarin, Maria Mancini. Tiu unua granda pasio estis kontraŭita de la kardinalo, kiu konsciis pri la interesoj de Francio kaj plivole deziris edziĝon kun la hispana princino.[33] En 1670, la rilato de Ludoviko kaj Marie inspiris al Jean Racine la tragedion Berenica. Pliposte, Ludoviko kreis sekretajn ŝtuparojn ene de Versailles, por kunigi siajn amantinojn pli facile.[34] Tia malĉasteco indignigis la plej diotimajn korteganojn, interalie Jacques Bossuet kaj Madame de Maintenon, kiuj senĉese strebis rekonduki la reĝon al pli deca konduto.

Laŭ tradicia rakonto, iu unuokula fraŭlino nomita Catherine de Beauvais ĉesigis la virgecon de la reĝo, kvankam multaj historiistoj dubas pri tio. Catherine, modesta knabino, ja ricevis mirindan donacon el Anna de Aŭstrio, tio estas multnombraj ŝtonoj origine destinitaj al la Luvro, kiuj ŝi uzis por konstrui privatan domegon en Parizo (la hodiaŭa Hotelo de Beauvais).

Familiaj valoroj estis laŭ la reĝo fundamentaj: li akordigis precipe multan atenton al siaj geinfanoj. Kiel patro sed ankaŭ kiel avo, la reĝo ĉiam restadis zorgema kaj amema. Liajn eksteredzajn infanojn li agnoskis sen escepto, kaj sekve donis al ili princan rangon por ebligi bonajn edziĝojn kun aliaj princoj aŭ princinoj. La reĝo tre ŝatis amuzojn. Kiel amatoro kaj adepto de baletoj, li volonte dancis publike ĝis sia 30-a jaro. Li estis ankaŭ brila rajdanto, ŝatis la ĉasadon, la teatron kaj la muzikon. Li ĉiam konservis amikajn rilatojn kun multnombraj artistoj aŭ verkistoj. Pri la reĝo oni ofte diris, ke li heredis la vivĝojon de la Burbonoj, la amon pri arto de la Mediĉoj kaj la majestan dignon de la hispanaj Habsburgoj.

Arto kiel ilo de politiko[redakti | redakti fonton]

Tiu pentraĵo prezentas Ludovikon kiel protektanton de la belaj artoj.

La reĝadon de Ludoviko la 14-a oni prave kromnomas la «Grandan Jarcenton» (Grand Siècle). La reĝo deziris altiri al si kaj al Francio la plejbonajn artistojn, arkitektojn, pentristojn, poetojn, muzikistojndramaturgojn. Li disvolvigis altnivelan mecenecon tute novan en Francio, cele al la pliampleksigo de la reĝa influo sur la franca arta mondo. Ludoviko volis forte stampi kaj eĉ gvidi la artistojn, por uzi ilin kiel novaj iloj de la reĝa politiko. Tute akorde kun la baroka pensmaniero, li opiniis, ke la artistoj devas servi la reĝon kaj la celojn de tiu ĉi, precipe per la patriota glorigo de la ŝtato. Li do komisiis al Colbert la apogon de literaturo, arto kaj scienco, tiel konfidinte al la fidela ministro la organizon de la reĝa Gloire (glorio). Multnombraj institucioj estis fonditaj, koncerne ĉiujn artajn aŭ sciencajn fakojn: en 1663 estis kreitaj la Akademio pri Enskribaĵoj kaj Medaloj, samkiel la Akademio pri Pentrado kaj Skulptarto. Aperis sekve la Akademio pri Sciencoj (1666), la Akademio pri Arkitekturo (1671) kaj la Akademio pri Muziko (1672).

Koncerne la surscenigon de la monarko mem, la festoj de Versailles estas precipe atentindaj. Tiuj ĉi celis al la starigo de aŭtenta legendo, kaj al la glora bildigo de Ludoviko kaj de la franca ŝtato tra la tuta mondo. Kelkaj artistoj plenumis precipe multajn, altprezajn bonfarojn por la reĝo. Jean-Baptiste Lully, ekzemple, grandege distingiĝis pro siaj talentoj pri muziko kaj danco. Ankaŭ Molière verkis multnombrajn teatraĵojn por Ludoviko la 14-a. Lully kaj Molière estis eĉ la ĉefresponsuloj pri la organizo de la reĝaj spektaĵoj. Cetere, oni povas mencii aliajn nomojn tiel famkonatajn kiel Nicolas Boileau, Jean de La Fontaine, Pierre CorneilleJean Racine.

Versailles[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kastelo de Versajlo.
Versailles je la fino de la reĝado de Ludoviko la 14-a.

La konstruado de la fama, impona kastelo de Versailles estis fakte parto de la strategio de Ludoviko pri la centralizo de la politika potenco en Francio. La reĝo sukcese efektivigis la aspirojn de la antaŭaj ĉefministroj Richelieu kaj Mazarin, per la starigo de centralizita, absoluta monarkio. Li precipe malfortigis la francajn nobelojn, iam potencegajn regionajn landsinjorojn, kaj aliformigis ilin en sendanĝerajn anojn de la reĝa kortego. Cele al tio konstruis Ludoviko la 14-a kastelon en Versailles, potencan palacon proksime de Parizo. Tie la kortego enloĝiĝis je la 6-a de majo 1682. Tre rigora etiketo necesigis, ke la kortegaj nobeloj elspezis senmezure por iliaj vestoj kaj uzis plejmulton el ilia tempo por baloj, vespermanĝoj aŭ aliaj festoj, kiuj konsistigis ĉiutagan rutinon en Versailles. Ludoviko havis verŝajne bonegan memorkapablon, ĉar kiam li eniris en balĉambron, li kapablis rimarki per ununura rigardo tiujn, kiujn estis ĉeestintaj. Tial povis neniu aristokrato riski foreston, se li vere zorgis pri sia bonfamo ĉe la kortego. Anstataŭ administri siajn regionajn aferojn kaj tiel plifortigi sian lokan potencon, la laŭtipa nobelo ekde nun konkuris aliajn nobelojn por obteni honorojn tiel bagatelajn, kiel asisto dum la vestiĝo de la reĝo. Plie, Ludoviko povis tiel oferi al la plej malaltaj nobeloj oficojn, kiuj estis antaŭe ĉiam postulitaj de la tradicia aristokrataro. Tio nur pliseverigis la ekskluzivan potencon de la reĝo.

Ludoviko kun aliaj korteganoj dum sia preferita ludo, nome bilardo. (1694).

Oni ne povas sufiĉe emfazi, ke Versailles tute ne estis loko celinta al la persona amuzo de la reĝo, sed fakte ilo de politika potenco. Per la amasiĝo de la plejaltaj nobeloj ĉe la kortego, tiuj ĉi fariĝis dependaj de la reĝo, sed ankaŭ malproksimiĝis de iu ajn ribelo aŭ potenca instanco. La tuta kastelo estis plena je politikaj avizoj, kiujn ĉiu vizitanto trafis tra la ĉambroj (sur la pentraĵoj kaj la skulptaĵoj), la ĝardenoj kaj la aleoj. La ĉefsignifo de tiuj ĉi estis plejofte jeno: la reĝo estas la protektanto de la kvieteco, de la ordo kaj de la bonstato de la reĝlando, la sola reprezentanto de Dio sur Tero, kaj neniu povas egali lian potencon.

La ĉiutaga vivo de Ludoviko la 14-a realiĝis kiel eble plej publike, meze de granda kortego kiu entenis ĉirkaŭ 20 000 personojn. Sub la nobela, alta kortego ankaŭ enmiksiĝis en la vasta kastelo vizitantoj, rigardemaj gapuloj kaj precipe multnombraj petantoj: laŭ tradicia regulo, ĉiu regnano teorie rajtis prezenti peton al la reĝo. Ekde 1661, Ludoviko la 14-a tre zorgeme reguligis kaj apogis tiun praktikon. Li konsideris tion kiel oportuna okazo por lerni la plej tujajn zorgojn kaj bezonojn de siaj regnanoj. Pliposte, ĉiu lundo, granda tablo estis starigita en la ĉambro de la reĝa gardaro, sur kiu troviĝis la semajnaj petoj. Ĝis 1683, la markizo de Louvois, ŝtatsekretario kaj ministro pri milito ekde 1672, estis responsa pri la ekzameno de la petoj. Tiuj ĉi estis sekve denove redaktitaj de la kompetenta ŝtatsekretario – kun akurata raporto – kaj tuj prezentitaj al la reĝo, kiu tiam persone faris decidon pri ĉiu afero. Krom grandaj festoj, teatraĵoj aŭ muzikaj spektaĵoj, ekzistis inter la korteganoj multnombraj aliaj amuzoj aŭ ludoj, ofte mirinde simplaj kaj senpompaj.

Parizo[redakti | redakti fonton]

Eniro de Ludoviko la 14-a en Parizo (1660).

Ĝis nun, Ludoviko la 14-a restas famkonata kiel granda konstruisto. Krom liaj grandiozaj projektoj en Versailles, lia ĉefzorgo estis nature Parizo. Tute ne pravas, ke Ludoviko ne ŝatis la francan ĉefurbon. Kompreneble oni ne povas kontesti, ke la okazaĵoj de la Frondo profunde stampis lian memoron. Iam ribeluloj eĉ invadis la dormoĉambron de la juna Ludoviko en la Reĝa Palaco por asekuri, ke li ne fuĝis el Parizo (vidu supre). Ludoviko estis do konvinkita, ke lia sekureco estis necerta ene de la ĉefurbo. Plie, li preferis vastajn pejzaĝojn kaj belajn fontanojn, kiuj estis neekzistantaj kaj nekonstrueblaj en la multhoma Parizo. La reĝo tamen neniam neglektis sian grandan ĉefurbon, kaj havis por ĝi tre originalajn ideojn. Li celis al la aliformigo de la urbo en duan Romon, kaj al la plibeligo de Parizo per la kreado de multnombraj konstruaĵoj aŭ placoj. Danke al la superkontrolo de Jean-Baptiste Colbert, Parizo spertis konstruperiodon jam neaŭditan dum sia historio.

La Hotelo de la Invalidoj en Parizo, kun ĝia oraspekta kupolo, ĝis nun gastigas vunditajn militistojn.

Ludoviko pligrandigis la Luvron, eldetruis la malnovtempajn murojn de la ĉefurbo kaj strekis novajn bulvardojn, organizitajn ĉirkaŭ pluraj placoj kiel la placo de la Venkoj aŭ la placo Vendôme. Sed li ankaŭ zorgis pri la konstruo de preĝejoj (kiel Sankta RoĥoVal-de-Grâce), pontoj, parkoj (kiel la ĝardenoj Tuileries aŭ la avenuo de la Elizeaj Kampoj), triumfarkoj kaj eĉ per novaj kvartaloj (inkluzive de Faubourg Saint-Antoine kaj Faubourg Saint-Honoré).

Ludoviko ankaŭ zorgis pli pri praktikaj problemoj, ekzemple kun la seninterrompa pavimigo de la stratoj, la unuaj publikaj lanternaj kaj frutempa sistemo de kanalaro. Inter la konstruprojektoj, oni povas ankaŭ mencii la Hotelon de la Invalidoj kun ĝia fama, oraspekta kupolo. Tie estis la vunditaj militistoj senkoste flegitaj. La observatorion de Parizo kaj la Kolegion-de-la-Kvar-Nacioj (hodiaŭan sidejon de la Franca Akademio) oni simile ŝuldas al la Reĝo-Suno. Parizo kreskis malordeme kaj fariĝis, danke al siaj 700 000 loĝantoj, la plej granda urbo de la tuta mondo, kie loĝis almenaŭ 20 procentoj de la eŭropa intelekta elito. La franca ĉefurbo asertis sin kiel arkitektura kaj kultura modelo por la tuta kontinento.

Aliaj reĝaj loĝejoj[redakti | redakti fonton]

La kastelo de Marly-le-Roi estis la plej intima loĝejo de la reĝo, celinta al portempa izoliteco el Versailles.

La franca kortego kutime delokiĝis kiel eble plej ofte, kvankam ĝi tre malofte forlasis la ĉirkaŭejon de Parizo. Ekzistis proksime de la ĉefurbo pluraj gravaj loĝejoj, kiuj jam delonge apartenis al la franca krono. Tiujn Ludoviko la 14-a strebis pliampleksigi kaj plibeligi. Ĉe la fama kastelo de Fontainebleau (iam tute rekonstruita de Francisko la 1-a), li aldonis barokan florbedon al la ĝardenoj, sed ankaŭ grandan kanalon kaj novan parkon. En Saint-Germain-en-Laye aperis la Granda Akso, kaj la ĝardenoj estis simile rearanĝitaj. La baroka kreinto de tiuj malbanalaj ĝardenaj strukturoj, André Le Nôtre, rapide fariĝis fama tra la tuta Eŭropa.

Ekde 1678, Ludoviko starigis en Marly-le-Roi privatan loĝejon, kies aliro estis propravole limiga. Tie retiriĝis Ludoviko la 14-a kelkfoje el sia klopodema, ĉiame publika vivo de Versailles. Neniu povis aliri al Marly-le-Roi sen klara invito de la reĝo, kaj tio viciĝis inter la plej altaj honoroj, kiujn kortegano povis esperi dum sia vivo. Cetere, ĉirkaŭe la kastelo de Versailles kaj sur terenoj hodiaŭe okupitaj de la urbo, troviĝis multnombraj kasteletoj aŭ ĝardenoj, kiuj apartenis al la familianoj de Ludoviko aŭ al la plej gravaj nobeloj. Tie la nobeloj ripozis de la kortega vivo, ĉasis aŭ organizis intimajn festojn por honoro al la reĝo. Ĉio estis kompreneble multekosta, kaj la aristokratoj devis ofte peti pension al reĝo, por pluigi tiun luksan vivmanieron. Tiel, la dependeco de la nobeloj je Ludoviko senĉese pliseveriĝis.

Influo sur la franca revolucio de 1789[redakti | redakti fonton]

En Francio, Ludoviko la 14-a estas plejofte honorita pro sia reĝa lerteco kaj pro siaj valoraj kontribuoj al la gloro de la lando. Sed liaj lastaj militoj ege pezis sur la ŝtatfinancoj kaj necesigis, je la fino de lia reĝado, pli premi la francan loĝantaron per seninterrompe kreskintaj impostoj. Laŭ la franca historiisto Alexis de Tocqueville, Ludoviko kaŭzis samtempe la malfortigon de la aristokrataro kaj la malkontenton de la burĝoj. Tiuj du emoj ambaŭ kontribuis al la apero de politika, socia kaj ekonomia nestabileco, kiu estas unu el la ĉeffontoj de la franca revolucio de 1789.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Testamento de Ludoviko la 14-a.
  • La Memuaro por la instruado de la Dauphin (Mémoires pour l’instruction du Dauphin) estas la politika memuaro de Ludoviko la 14-a. Ĝi estis specife kreita por enkonduki la kronprincojn en la misterojn de politiko, kaj la reĝo precipe rakontas siajn unuajn reĝajn jarojn. Skribita ekde 1670, la verko entenas la memuarojn de Ludoviko pri la jaroj 1661, 1662, 1666, 1667 kaj 1668, samkiel la Pripensojn pri la estra metio de 1679 kaj la konsilojn al lia nepo Filipo la 5-a de Hispanio, kiuj datiĝas de 1700. La memuaro estas ne nur akurata faktraporto, sed ankaŭ liveras multvalorajn informojn pri la realismo kaj la ĝenerala vidmaniero de la Reĝo-Suno. Je la fino de sia reĝado, Ludoviko volis detrui tiujn malpublikajn manuskriptojn en kameno : nur la duko de Noailles, danke al sia persvadpovo, sukcesis savi ilin. La duko cedis la manuskriptojn al la reĝa biblioteko.
  • La Maniero montri la ĝardenojn de Versailles (Manière de montrer les jardins de Versailles) estas konciza gvidlibro, kiu eksponas tre intiman aspekton de la reĝo. La reĝaj ĝardenoj devis plenumi politikan funkcion : ilia administrado kiel iloj de la ŝtato estas okulfrapa en tiu ĉi teksto. Ludoviko la 14-a tre ŝatis siajn ĝardenojn, kaj li tial persone skribis tiun konsillibron, danke al kiu la leganto povas observi kaj kompreni la ĝardenojn laŭ ilia logika strukturo. Ekzistas kvar agnoskitaj versioj.

Infanoj[redakti | redakti fonton]

Ludoviko la 14-a generis multnombrajn idojn. Krom la ses infanoj de Maria Tereza de Aŭstrio, plejmulto el ili estis fakte eksteredzaj, kaj havis Louise de La VallièreMadame de Montespan (plikonata kiel Madame de Montespan) kiel patrinoj. Multaj knaboj cetere mortis tre frumature.

Nomo Esperante Patrino Naskiĝdato Mortdato
Louis de France (oficiala Dauphin) Ludoviko de Francio Maria Tereza de Aŭstrio 1-a de novembro 1661 1711
Anne Élisabeth Anna Elizabeto Maria Tereza de Aŭstrio 18-a de novembro 1662 1662
Charles Karlo Louise de La Vallière 1663 1665
Marie Anne Maria Anna Maria Tereza de Aŭstrio 16-a de novembro 1664 1664
Marie Anne Maria Anna Louise de La Vallière 2-a de oktobro 1666 1739
Marie-Thérèse Maria-Teresa Maria Tereza de Aŭstrio 1667 1672
Louis, grafo de Vermandois Ludoviko Louise de La Vallière 3-a de oktobro 1667 1683
Philippe Charles (duko de Anĵuo) Filipo Karlo Maria Tereza de Aŭstrio 1668 1671
Louis Auguste de Bourbon, duko de Maine Ludoviko Aŭgusto de Burbono Madame de Montespan 31-a de marto 1670 14-a de majo 1736
Louis François (duko de Anĵuo) Ludoviko Francisko Maria Tereza de Aŭstrio 1672 1672
Louis César, grafo de Vexin Ludoviko Cezaro Madame de Montespan 1672 10-a de januaro 1683
Louise-Françoise (Mademoiselle de Nantes) Luiza-Franciska (alinomata Fraŭlino de Nantes) Madame de Montespan 1-a de junio 1673 16-a de junio 1743
Louise-Marie Luiza Maria Madame de Montespan 12-a de novembro 1674 15-a de septembro 1681
Françoise Marie Franciska Maria Madame de Montespan 9-a de februaro 1677 1-a de februaro 1749
Louis Alexandre de Bourbon (grafo de Tuluzo) Ludoviko-Aleksandro de Burbono Madame de Montespan 6-a de junio 1678 1-a de decembro 1737
? ? Angélique de Fontanges ? 1679

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Louis XIV". MSN Encarta. 2008. Arkivita el la originalo la 28an de Oktobro 2009. Alirita la 15an de Majo 2021.
  2. Nathan 1993, p. 633.
  3. Brémond, Henri (1908). La Provence mystique au XVIIe siècle (en franca). Paris, France: Plon-Nourrit. pp. 381–382.
  4. Bluche 1990, p. 11.
  5. Bély 2001, p. 57.
  6. Sonnino 1998, pp. 217–218.
  7. Petitfils 2002, pp. 29–36
  8. Petitfils 2002, pp. 84–87.
  9. Petitfils 2002, pp. 88–90, 91–98.
  10. Hatton 1972, p. 31.
  11. Petitfils 2002, pp. 148–150.
  12. Wolf 1968, p. 117.
  13. Dunlop 2000, p. 54.
  14. "Louis XIV - the Sun King: Absolutism". louis-xiv.de. Alirita la 15an de Majo 2021.
  15. Wolf 1968, p. 117.
  16. Israel 1990, pp. 197–199.
  17. Hutton 1986, pp. 299–300.
  18. "Louis XIV". Catholic Encyclopedia. 2007. Alrita la 15an de Majo 2021.
  19. Petitfils 2002, p. 482.
  20. Merryman 2007, p. 321.
  21. Deschodt 2008, p. 272.
  22. Klaus Malettke, paĝo 156
  23. Schama, Simon (1990). Citizens: A Chronicle of the French Revolution (Represa eld.). Vintage. ISBN 978-0679726104.
  24. F. Lebrun, section «Louis XIV», Journal de la France (Gallimard, 2001).
  25. Louis Sala-Molins, «Le Code noir ou le calvaire de Canaan» [1].
  26. Bély 2015, Lucien Bély, «Code noir, esclavage», p. 310-312.
  27. Bély 2015, Lucien Bély, «Guyane», p. 604-605.
  28. Petitfils 2002, p. 503.
  29. François Bluche, «Louis XIV» [2], Fayard, 2014 (ISBN 9782213648026, konsultita la 15an de Majo 2021).
  30. Alexandre Maral, Louis XIV. Un règne de grandeur, Éditions Garnier, kol. «Ils ont fait la France», 2011, p. 210.
  31. Bluche 1986, p. 182.
  32. Deschodt 2008, p. 88.
  33. Deschodt 2008, p. 55.
  34. Max Gallo, Louis XIV le Roi-Soleil.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Biografioj[redakti | redakti fonton]

Statuo de Ludoviko la 14-a en Versailles.
  • Olivier Bernier: Ludwig XIV: die Biographie. Düsseldorf: Albatross, 2003, ISBN 3-491-96085-1 (sehr empfehlenswert)
  • Francois Bluche: Louis XIV. Paris: Fayard, 1993
  • Éric Deschodt, Louis XIV, Paris, Gallimard, 2008.
  • Dunlop, Ian (2000). Louis XIV. London: Pimlico. ISBN 9780712667098.
  • Philippe Erlanger: Ludwig XIV. Das Leben eines Sonnenkönigs. Frankfurt am Main 1996
  • Pierre Gaxotte: Ludwig XIV. Frankreichs Aufstieg in Europa. München 1951
  • Petitfils, Jean-Christian (2002). Louis XIV . Paris: Perrin. OCLC 423881843.
  • Geoffrey R. Treasure: Louis XIV. Harlow: Longman, 2001
  • W. H. Lewis: Ludwig XIV. Der Sonnenkönig. Tübingen 1989
  • Bernd-Rüdiger Schwesig: Ludwig XIV. mit Selbstzeugnissen und Bilddokumenten. Hamburg 1998
  • Wolf, John B. (1968). Louis XIV. W.W. Norton & Company, Inc.

Politiko[redakti | redakti fonton]

  • Peter Burke: Ludwig XIV. Die Inszenierung des Sonnenkönig. Frankfurt am Main 1996, ISBN 3-8031-2412-3 (sehr empfehlenswert)
  • Joel Cornette: Chronique du Règne de Louis XIV.. Paris 1997
  • Pierre Goubert: Ludwig XIV. und zwanzig Millionen Franzosen. Berlin 1973
  • Ragnhild Hatton: Europe in the Age of Louis XIV.. London 1996
  • Hutton, R (1986). "The Making of the Secret Treaty of Dover, 1668-1670". The Historical Journal. 29 (2): 297–318. doi:10.1017/S0018246X00018756. JSTOR 2639064.
  • Andrew Lossky: Louis XIV. and the French Monarchy. London 1992
  • Wolfgang Mager: Frankreich vom Ancien Régime zur Moderne 1630–1830, Stuttgart 1980
  • Klaus Malettke: Ludwig XIV. von Frankreich, Leben, Politik und Leistung. Göttingen 1998, ISBN 3-7881-0143-1
  • Merryman, John Henry (2007). The Civil Law Tradition: An Introduction to the Legal Systems of Europe and Latin America (3rd ed.). Stanford University Press. ISBN 978-0-8047-5568-9.
  • Nathan, James (Autumn 1993). "Force, Order, and Diplomacy in the Age of Louis XIV". Virginia Quarterly Review. Charlottesville, Virginia: University of Virginia. 69 (4).
  • Leopold von Ranke: Französische Geschichte vornehmlich im XVI. und XVII. Jahrhundert. Stuttgart 1954
  • Voltaire: Le siècle de Louis XIV. Paris: Union, 1962 <Repr. d. Ausg. Berlin, 1751>

Arto kaj arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Ludoviko la 14-a sur malnova tapeto.
  • Pierre-André Lablaude: Die Gärten von Versailles. Worms 1995
  • Vincent Maroteaux: Marly – L’autre Palais du Soleil, Paris 2002
  • Alain Mérot: La peinture française au XVIIe siècle. Paris 1994
  • Érik Orsenna: Andrè Le Nôtre – Der Gärtner von Versailles, München 2001
  • Jean-Marie Pérouse de Montclos: Versailles. Köln 1996
  • Jean-Marie Pérouse de Montclos: Vaŭ-le-Vicomte. London 1997
  • Orest Ranum: Paris in the Age of Absolutism. Pennsylvania 2002
  • Andrew Trout: City on the Seine – Paris in the Time of Richelieu and Louis XIV., New York 1996

Armeo kaj militoj[redakti | redakti fonton]

  • Daniel Dessert: La Royale – Vaisseaux et marins du Roi-Soleil, Paris 1996
  • Israel, Jonathan (1990) [1989]. Dutch Primacy in World Trade, 1585–1740. Oxford University Press. ISBN 978-0198211396.
  • John A. Lynn: Giant of the Grand Siècle – The French Army 1610–1715, New York 1997
  • John A. Lynn: The French Wars 1667–1714, The Sun King at War, Oxford 2002
  • John A. Lynn: The Wars of Louis XIV. 1667–1714, London 1999. ISBN 0-582-05629-2
  • Paul Sonnino: Louis XIV. and the origins of the Dutch War. Cambridge 1988

Historiaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bély, Lucien (2001). The History of France. Paris: Editions Jean-Paul Gisserot. ISBN 978-2-87747-563-1.
  • Liselotte von der Pfalz Die Briefe der Liselotte, München 1979
  • Kardinal von Retz: Aus den Memoiren. Frankfurt 1964
  • Louis Herzog von Saint-Simon: Der Hof Ludwig XIV. Nach den Denkwürdigkeiten des Herzogs von Saint-Simon. München 1999
  • Ézéchiel Spanheim: Relation de la Cour de France. Paris 1973
  • Primi Visconti: Mémoires sur la cour de Louis XIV.. Paris 1981

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fleur de lys Reĝoj de Francio, reĝoj de la Francoj kaj imperiestroj de la Francoj
ekde 987 ĝis 1870
Fleur de lys
987 996 1031 1060 1108 1137 1180 1223 1226
   Hugo Kapeto Roberto la 2-a Henriko la 1-a Filipo la 1-a Ludoviko la 6-a Ludoviko la 7-a Filipo la 2-a Ludoviko la 8-a   
1226 1270 1285 1314 1316 1316 1322 1328 1350
   Ludoviko la 9-a Filipo la 3-a Filipo la 4-a Ludoviko la 10-a Johano la 1-a Filipo la 5-a Karlo la 4-a Filipo la 6-a   
1350 1364 1380 1422 1461 1483 1498 1515 1547 1559
   Johano la 2-a Karlo la 5-a Karlo la 6-a Karlo la 7-a Ludoviko la 11-a Karlo la 8-a Ludoviko la 12-a Francisko la 1-a Henriko la 2-a   
1559 1560 1574 1589 1610 1643 1715 1774 1792
   Francisko la 2-a Karlo la 9-a Henriko la 3-a Henriko la 4-a Ludoviko la 13-a Ludoviko la 14-a Ludoviko la 15-a Ludoviko la 16-a   
1792 1804 1814 1824 1830 1848 1852 1870
     -   Napoleono la 1-a Ludoviko la 18-a Karlo la 10-a Ludoviko-Filipo - Napoleono la 3-a   

Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.