Luis García Berlanga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis García Berlanga
Persona informo
Naskonomo Luis García-Berlanga Martí
Naskiĝo 12-an de junio 1921 (1921-06-12)
en Valencio
Morto 13-an de novembro 2010 (2010-11-13) (89-jaraĝa)
en Pozuelo de Alarcón,  Hispanio
Tombo Pozuelo de Alarcón
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro José García-Berlanga Pardo
Frat(in)o Fernando García-Berlanga Martí
Infanoj Jorge Berlanga • Carlos Berlanga
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • reĝisoro • milita volontulo
vdr
Omaĝo en la vilaĝo kie Berlanga filmis sian plej konatan filmon

Luis García-Berlanga Martí (Valencio, 12-a de junio de 1921Madrido, 13-a de novembro de 2010)[1] estis scenaristo kaj kinreĝisoro de kino hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis el familio de terposedantoj centruloj kaj dekstruloj, sed respublikaj. La patro fuĝis el konflikto kun anarkosindikatistoj al Tanĝero, kie li estis arestita de frankistoj.

Luis García Berlanga studis juron kaj poste Filozofion kaj Beletrojn, sed poste, en 1947, ekstudis kinon en Madrido. Dum sia junaĝo li aliĝis al la frankisma Blua Divizio kiu helpis al Hitlero laŭdire por eviti politikajn subpremojn ĉar lia patro estis guberniestro en Valencio dum la Respubliko Hispana. En 1990 García-Berlanga mem rekonis sian aliĝon ĉar multaj amikoj estis membroj de la Hispana Falango.

Debutis kiel reĝisoro en 1951, dum la frankismo per la filmo Esa pareja feliz, kie li kunlaboris kun Juan Antonio Bardem. Kun tiu li estas konsiderata unu de la renovigantoj de la hispana kino postmilita. Inter liaj filmoj elstaras El verdugo (La ekzekutisto) aŭ Bienvenido, Mister Marshall. Li kunlaboris sepfoje kun la scenaristo Rafael Azcona.

Aliaj filmoj estis Los jueves, milagro kaj Plácido. En la filmoj de tiu epoko Berlanga elstaris pro sia lerteco eviti la cenzuron per diroj kaj situacioj nerekte kritikaj, kiujn la spektantoj povus poste deĉifri.

Dum sia kariero kaj ĉefe post la alveno de la Hispana transiro li ricevis multajn premiojn kaj omaĝojn.

Li mortis hejme en Madrido la 13-a de novembro de 2010 je 89 jaroj, pro natura tialo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luis García Berlanga fallece a los 89 años, konsultita la 13an de novembro de 2010, 13a de novembro de 2010, El País

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]