Luna Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luna Societo
volontula asocio
Komenco 1765
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Birmingham, Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

La Luna Societo (anglalingve Lunar Society) estis diskutgrupo kaj vespermanĝ-klubo de riĉaj industriistoj, naturfilozofoj kaj intelektuloj, kiuj regule kunvenis ekde 1765 ĝis 1863 en Birmingham, Anglio. La nomo de la societo devenas de tio, ke la kunvenoj estis planitaj dum plena luno (ĉar ne jam ekzistis publika lumigo, la reveno hejmen estis tiel pli facila kaj sekura).

La membroj de la Luna Societo estis tre influaj en Britio. Inter la plej oftaj partoprenantoj estis Matthew Boulton, Erasmus Darwin, Samuel Galton Junior, James Keir, Joseph Priestley, Josiah Wedgwood, James Watt, John Whitehurst kaj William Withering.

Inter malpli oftaj partoprenantoj menciindas Sir Richard Arkwright, John Baskerville, Thomas Beddoes, Thomas Day, Richard Lovell Edgeworth, Benjamin Franklin, Thomas Jefferson, Anna Seward, William Small, John Smeaton, Thomas Wedgwood, John Wilkinson, Joseph Wright, James Wyatt kaj Samuel Wyatt.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Uglow, Jenny The Lunar Men: Five Friends Whose Curiosity Changed the World Faber & Faber (2002) ISBN 0-374-19440-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]