Lunamatrona - jen itale, sardeLunamatròna - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regionoSardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde aprilo 2021 estas parto de la refondita administra unuo provinco Mez-Kampidano (italeMedio Campidano, sardeCampidanu de Mesu). Antaŭe ĝi kvin jarojn estis parto de la provinco Sud-Sardio kaj antaŭ 2016 apartenis al la tiam malfondita sama provinco Mez-Kampidano. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 1 618 loĝantoj sur areo de 20,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 79 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas [Collinas]], Pauli Arbarei, Sanluri, Siddi, Villamar kaj Villanovaforru.
Kristana patrono de la komunumo estas la sankta Johano la Baptisto, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.