Luterana preĝejo (Sopron)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Sopron
Luterana preĝejo en Sopron
Luterana preĝejo en Sopron
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sopron
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
Dato de konsekro 1784
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17821783
Specifo
Enhaveco 2500 sidlokoj
Longo 36 m
Larĝo 24 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Sopron, en la urbocentro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la frua 17-a jarcento en Sopron loĝis 8000 homoj, el ili 7000 estis luteranoj. La unua ligna luterana preĝejo konstruiĝis en 1676, kiu pro incendio cindriĝis. La sekva ligna preĝejo funkciis en la sama loko inter 1677-1722. La tria preĝejo konstruiĝis jam el ŝtono, kiu funkciis ĝis 1782. Kun permeso de Jozefo la 2-a la 4-a preĝejo konstruiĝis en la 1780-aj jaroj, sed laŭ la permeso antaŭ la enirejo devas etendiĝi la paroĥo kaj la preĝejo ne havis turon. Tial la turo pretiĝis nur en 1863. La sakristio konstruiĝis en 1854. Post la 2-a mondmilito la germanlingvaj luteranoj estis deportitaj al Germanio.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La altaro, predikejo, lustroj kaj la orgeno venis el la 2-a preĝejo. La 8 kolonoj dispartigas la navon je 3 partoj. La meza navo estas 8 metrojn larĝa. Super ambaŭ flankonavoj galerio troviĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Interna parto de la preĝejo