Luven

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luven
Blazono de Luven
Luven
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Ilanz
Koordinatoj  46° 45′ 36″ N 9° 12′ 0″ O / 46.76000 °N, 9.20000 °O / 46.76000; 9.20000 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 36″ N 9° 12′ 0″ O / 46.76000 °N, 9.20000 °O / 46.76000; 9.20000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 205
Areo 6,63 km²
Alteco 998 m super marnivelo
Poŝtkodo 7141
Komunumkodo 3577
Mapo de Luven

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Luven (malnova germanlingva kaj ĝis 1943 oficiala nomo Luvis) estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 205 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Luven situas sude de Ilanz ĉe la nordorienta deklivo de la monto Piz Mundaun. Sur la teritorio de la komunumo sudoriente de la vilaĝo situas la ruino de la Burgo Castelberg. Krom la vilaĝo Luven al la komunumo apartenas ankaŭ la setlejoj Tegia Alva, Puoza Valla, Siaras, Gugniel, Bual kaj Tschuppina.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Luven limas en nordo al Ilanz, en oriento al Sevgein, en sudoriento al Cumbel, en sudokcidento al Morissen, kaj en okcidento al Mundaun.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Luven situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al Ilanz.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo parolata de la plimulto de loĝantaro estas la romanĉa. En la jaro 2000 proksimume du trionoj de la loĝantoj estis romanĉlingvanoj kaj unu triono germanlingvanoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Luven datiĝas el la jaro 765 kiel Lobene en la testamento de episkopo Tello. Laŭ la koiro-retia imperia urbaro Luven havis meze de la 9-a jarcento propran pastron kaj estis aparta paroĥo. Post ĝi tamen estis aligita al la paroĥo Sankta Marteno en Ilanz. En la jaro 1526 Luven aliĝis al la reformacion kaj la paroĥo Sankta Stefano kaj Florin denove apartiĝis de Ilanz. En la jaro 1760 inscendio detruis grandan parton de la vilaĝo. Komence de la 20-a jarcento multaj lonĝintoj de Luven elmigris al Ameriko. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]