László Sáska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Sáska
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1890 (1890-09-26)
en Aiud
Morto 8-an de novembro 1978 (1978-11-08) (88-jaraĝa)
en Aruŝo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

SÁSKA László (ŝa:ska) estis rumanuja hungara kuracisto, vojaĝisto, universitata profesoro, ano de Rumana Medicinscienca Akademio (1972) naskita en Nagyenyed la 26-an de septembro 1890 kaj mortinta en Arusha, (Tanzanio) la 8-an de novembro 1978.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sáska finis siajn medecinsciencajn studojn en Budapeŝto kaj Vieno kaj poste li estis distriktkuracisto en Isaszeg. En 1933 li elmigris Afrikon, kaj li loksidiĝis en Somalio. Pro la klimato li translokiĝis Etiopion, kie li iĝis la kuracisto de imperiestra familio kaj li organizis la sanservon de la armeo. De tie li translokiĝis al Arusha. Pro lia kuracista agado la Kanceresplora Instituto de Britujo elektis lin sia ano. Li havis amikajn rilatojn kun Albert Schweitzer, li plurfoje vizitis en Tanzanio la verkiston Ernest Hemingway. Li estis pasia ĉasisto, liajn trofeojn konservas la Természettudományi Múzeum (Naturscienca Muzeo) de Budapeŝto kaj la kolegio de Aiud.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Életem Afrika (sajtó alá rendezte Xantus János, Bukarest, 1969);
  • Maláriától a rákig (Arusha, 1939).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • R. P.: S. L. halálára (Magy. Nemzet, 1978. dec. 22.);
  • Kovács András: S. doktor Afrikában (A Hét, 1979. jan. 12.).

Fonto[redakti | redakti fonton]