Läufelfingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Läufelfingen (stacidomo).
Läufelfingen
Blazono de Läufelfingen
Laeufelfingen vidita de okcidento de la vojo al Eptingen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 23′ 42″ N 7° 51′ 24″ O / 47.39500 °N, 7.85667 °O / 47.39500; 7.85667 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 42″ N 7° 51′ 24″ O / 47.39500 °N, 7.85667 °O / 47.39500; 7.85667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1255
Areo 8,15 km²
Alteco 560 m super marnivelo
Poŝtkodo 4448
Komunumkodo 2852
Mapo de Läufelfingen
vdr

Läufelfingen estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1255 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Läufelfingen situas ĉe la bordo de la rivero Homburgerbach, alfluanto de Ergolz, en la supera parto de la Homburgervalo sur alteco de 556 m s.m..

De la komunuma areo de Läufelfingen de 8,15 km², 0,79 km² servas kiel setlejoj, 4,00 km² estas uzataj por agrikulturo, kaj 3,36 km² estas kovritaj de arbaro.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Läufelfingen limas en nordokcidento al Känerkinden, en nordo al Buckten kaj en nordoriento al Häfelfingen, en oriento al Wisen (Kantono Soloturno), en sudo al Hauenstein-Ifenthal (Kantono Soloturno), en sudokcidento al Eptingen, kaj en okciento al Diegten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Läufelfingen situas ĉe la malnova Hauensteinfervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sissach al Olten, kiu estas servata per la regiona trajnlinio S9, kiu popole estas karese nomita Läufelfingerli. Ekzistas diskuto anstataŭi tiun trajnlinion per buso, kio tamen post fortaj protestoj ĝis nun ne realiĝis.

Tra Läufelfingen kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Bazelo al Olten tra la Suba Hauenstein-Pasejo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 3 kilometrojn okcidente en Eptingen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Läufelfingen datiĝas el la jaro 1226 kiel Leinvolvingen.

Sur la preĝejmonteto ek de la 1-a jarcento troviĝis romiaj setlejoj. Ek de mezepoko la vilaĝkerno situas en la valfundo kaj estis posedo de la senjoroj de Frohburg kaj ek de la mezo de la 13-a jarcento de la senjoroj de Neu-Homburg. En la jaro 1305 la episkopo de Bazelo akiris la vilaĝon kaj vendis ĝis kune kun la senjorujoj Homburg kaj Liestal en la jaro 1400 al la urbo Bazelo. Post la Bazela Kantondisiĝo de la jaro 1832 la komunumo en 1833 fariĝis parto de la nova Kantono Bazelo Kampara.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]