Madagaskara cirkuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Madagaskara cirkuo
Madagaskaraj cirkuoj
Madagaskaraj cirkuoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Cirkuenoj Circinae
Genro: Circus
Specio: C. macrosceles
Circus macrosceles
(Newton, 1863)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Madagaskara cirkuoMadagaskara marĉocirkuo (Circus macrosceles) estas rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familio de Akcipitredoj. Ĝi loĝas en Madagaskaro kaj la Komoroj en la Hinda Oceano. Ĝi estis iam konsiderata subspecio de la Reunia cirkuo (C. maillardi) sed ĝi estas pli kaj pli traktata kiel separata specio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ĉirkaŭ 59 cm longa; la ino estas ĝis 13 % pli granda ol la masklo. Tiu havas nigrecan dorson kaj pli grizan kapon kun malhela strieco. La subaj partoj kaj pugo estas blankecaj kaj la vosto estas griza kun malhelaj strioj. La antaŭflugiloj kaj flugilpintoj estas nigrecaj dum la duarangaj estas grizaj kun malhelaj strioj. La inoj estas pli brunaj ol la maskloj.

La Reunia cirkuo estas pli malgranda kaj pli malhela kun pli mallongaj kruroj kaj pli mallongaj kaj pli rondoformaj flugiloj. Maskloj havas pli nigran kapon kaj pli senmarkajn duarangajn kaj voston.

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

En Madagaskaro ĝi troviĝas en marĉoj kaj herbejoj tra la insulo escepte sude. Tiu afrotropisa specio estas ĝenerale malabunda kun plej grandaj nombroj nordokcidente. Ili loĝas el marnivelo ĝis 1800 m. Ĉe Komoroj ĝi troviĝas plej ofte en plej sekaj biotopoj kaj en arbaraj areoj. Ili loĝis en ĉiuj el la kvar ĉefaj insuloj sed ne estas ĵusaj vidaĵoj el Majoto.

Ties populacigrando estas necerta sed estas ĉirkaŭkalkulata je inter 250 kaj 999 individuoj. Oni supozas, ke ĝi malpliiĝas kiel rezulto de ĉasado kaj habitatodetruo kaj estas klasata kiel vundebla fare de BirdLife International.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas ĉefe birdojn kiaj la Madagaskara perdriko kaj ankaŭ predas reptiliojn, amfibiojn, rodulojn kaj insektojn. Ĝi tipe manĝas per malalta flugado supergrunde kaj subenfalado rapide kiam ĝi vidas sian predon. Ili ĉasas ankaŭ super la kanopeo de arbaroj.

Ili reproduktiĝas en marĉoj, konstruante neston el herboj kaj tigetoj supergrunde aŭ malalte en arbusto. La ino demetas blankajn ovojn kiuj estas kovataj dum ĉirkaŭ 32-34 tagoj kaj la elnestiĝo okazas post 42-45 tagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]