Madreaj pinaroj-kverkaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinto de la Diablo (Sierra de San Pedro Mártir).
Sierra de San Pedro Mártir : bildo rigardanta Pacifikan Oceanon okcidenten.
Nacia Arbaro de Marquesa, je altitudo de 3500m.

La madreaj pinaroj-kverkaroj apartenas al biomo de tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj kiuj troviĝas en la montaroj de Meksiko kaj Sudokcidenta Usono. La organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International) indikis ĝin kiel biodiverseco-riĉaĵejon. Parto de la madreaj pinaroj-kverkaroj kongruas kun la tutmondaj 200-regiono centramerikaj pinaroj-kverkaroj. Fitogeografie, la madreaj pinaroj-kverkaroj estas aparta flaŭra provinco el la Madrea Regiono de la Holarktisa Regno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La madreaj pinaroj-kverkaroj troviĝas ĉe pli altaj altitudoj en la ĉefaj meksikaj montaroj, Okcidenta Patrinmontaro, Orienta Patrinmontaro, Sierra Nevada, Suda Patrinmontaro, Oaĥaka Patrinmontaro, la montaroj de Kalifornia Duoninsulo, kaj estas ankaŭ proksimume 27 enklavoj en suda Arizono, Nov-Meksiko kaj en okcidenta Teksaso, kie oni konas ilin kiel madreajn arbarinsulojn. La ĉefaj madreaj-arbarinsulaj montaroj en Usono estas Babokvivari-Montaro, Ĉirikahua-Montaro, Pinalenjo-Montaro, Santa-Katalina-Montaro, kaj Santa-Rita-Montaro.

Naturprotekto Internacie taksas la origina areo de la arbaroj je 461 265 km². Pli malalt-altitude la arbaroj estas ĉirkaŭataj de aliaj ekoregionoj, plejofte subtropikaj dezertoj kaj kserofitaroj, arbaroj, kaj herbejoj. Arbaraj areoj estis izolitaj unu de alia kaj de la pinaroj-kverkaroj de Okcidenta Patrinmontaro al sudo kaŭze de la varmiĝo kaj sekiĝo de la klimato ekde la glaciepoko.

La pinaroj-kverkaroj konsistas el arbareroj de kverko (Quercus), pino (Pinus), pseŭdocugo (Pseudotsuga) kaj abio (Abies). La arboj ĝenerale troviĝas en miksaj arbareroj, kvankam homogenaj arbareroj ekzistas. La pinaroj-kverkaroj gastigas kvaronon de la meksikaj plantospecioj. En Meksiko troviĝas 44 el la 110 pinospecioj, kaj pli ol 135 kverkospecioj, pli ol 30 pocentoj el la kverkospecioj en la mondo. Plantospecioj, derivitaj de madreaj prauloj, konataj kiel la Madrea-Terciara flaŭro, estas grava elemento el la ekoregiono kaliforniaj arbustaroj kaj duonarbaroj.

Ekoregionoj[redakti | redakti fonton]

La Monda Natur-Fonduso (WWF) agnoskas plurajn diferencajn ekoregionojn pri la pinaroj-kverkaroj, baziĝante sur geografia disvastiĝo kaj specia mikso.

La biodiverseco-riĉaĵejo limtuŝas du ekozonojn : parto de la ekoregionoj troviĝas en la nearktiso, parto en la neotropiso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]