Majaa arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kreado antaŭ la reĝo celebrante la k'atun 8 Ahau en la majaa kalendaro.

Majaa arto esas termino kiu referencas al arto de la majaa civilizo kiu disvolviĝis en la oriento kaj sudoriento de Mezameriko dum la Malfrua Antaŭklasika epoko (500 a.K. - 200 p.K.) kaj kiu floris en la Klasika periodo (200 p.K. - 900 p.K.). Inkludas arkitekturajn strukturojn, skulptaĵojn el ŝtono, pecojn ĉizitajn el ligno, mudladon de stuko, pentraĵojn, murpentraĵojn, skribaĵojn kaj librojn, ceramikon, juvelojn kaj aliajn materialojn de korpa skulptarto kaj ornamaĵo.

Ekzistis multaj regionaj artaj stiloj, kiuj ne ĉiam koincidis kun la ŝanĝantaj limoj de la majaaj politikaj entoj. La Olmeka, Tolteka kaj Teotiŭakana kulturoj havis fortan influon sur la majaa arto.

La antaŭkolumba majaa arto konis longan postklasikan fazon kiu finis en la 16-a jarcento, kiam la konfliktoj asociaj kun la konkero fare de hispanoj detruis la majaan kortegan kulturon kaj metis finon al ĝia arta tradicio. La ĉefaj formoj de tradicia arto kiu plue estas uzataj en la aktualo estas la produktado de teksaĵoj kaj le desegno de la kamparanaj domoj.

Laŭ Francisko Azorín Maya arto [tiele] estas Civilizacio disvolviĝinta dum mil jaroj, ĝis la 15ª jc., ĉirkaŭ la golfo de Meksikio, en Jukatano, Tabasko, k. c., ĝis Gŭatemalo k. Honduraso. La arkitekturo estis lintela; en la ruinoj aperas majestaj, piramidformaj, pluretaĝaj monumentoj ornamitaj per geometriaj reliefoj, zoomorfaj figuroj k. hieroglifoj. Estas famaj, pro iliaj pentraĵoj, kelkaj kodeksoj[1] Li indikas etimologion el Mayab, propra pranomo de nordamerika regiono.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 135-136.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]