Majoliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Telero kun bestoforma dekoraĵo. Majoliko antikva, 14a jarcento, Umbrio (?). Muzeo de Santa María della Scala, Sieno, Italio.

Majoliko estas italeca stane glazurita ceramikaĵo disvastigata ĉefe en la Renesanco. Ĝi estas ornamita per brilaj koloroj sur blanka fono, kaj ofte montras historiajn kaj legendajn scenojn. Kvankam la deveno estas prahistoria, ĝi havis hejmon en insuloj Balearoj de Hispanio (termino majoliko devenas el nomo Majorko), kie araboj disvolvigis la teknikon kaj perfektiĝis en Italio.

Laŭ Francisko Azorín majoliko estas Ceramiko kovrita per diverskolora emajlo, el hispanmaŭra deveno aŭ ĝin imitanta.[1] Li indikas etimologion el la Majorica (Mallorca) propra latina nomo de hispana insulo, en latina Majorica.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 131.
  2. Azorín, samloke.