Malajala skribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La literoj de la malajala skribsistemo
La literoj de la malajala skribsistemo

La Malajala (aŭ Keralaa) skribsistemo (malajale മലയാളലിപി) estas abugido uzata ĉefe por skribi la malajalan lingvon de suda Barato. Ĝi disvolviĝis antaŭ jarcentoj el antikvaj skribsistemoj uzitaj en suda Barato por skribi praformojn de la tamila kaj malajala lingvoj, nome la skribsistemo Vatteluttu kun aldonitaj literoj el la skribsistemo Grantha (por skribi sonojn en sanskritaj vortoj mankantajn en la sudbarataj, dravidaj lingvoj).