Malaĥi (profeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malaĥi
Biblia persono
homo
Informoj
Sekso vira
Okupo profeto
vdr

Malaĥi (hebree מַלְאָכִי, vivis en la 5-a jarcento antaŭ nia erao) estis profeto de la Malnova Testamento.

Libro de Malaĥi[redakti | redakti fonton]

La libro de Malaĥi estas la lasta de la bibliaj minoraj profetoj, kaj laŭ la juda kaj kristana tradicioj li nomatas la sigililo de la profetoj.

Preskaŭ tute ne ekzistas biografiaj datumoj pri la profeto Malaĥi. Ŝajnas ke li estis membro de tribo Abulon naskiĝinta en urbo Sofa. Li estus vivinta post la rekonstruo de la Templo de Jerusalemo (520 a.K.), do post la reveno el la babilona ekzilo. Tiam estis de malmulte forpasintaj la profetoj Ĥagaj kaj Zeĥarja.

Malaĥi estas konsiderata kiel sanktulo en la Katolika Eklezio, kiu lin liturgie honoras la 18-an de decembro, kaj ĉe ĉiuj kristanaj eklezioj konsiderantaj la komunecon kun la sanktuloj.

Duboj pri la ekzisto de profeto Malaĥi[redakti | redakti fonton]

Iuj fakuloj pri Biblio opinias ke neniu profeto kun tiu nomo aperis en la juda religio. Tiukaze la libro atribuata al Malaĥi estus anonima. Tiuj duboj fontus el la fakto ke Malaĥi signifas mia heroldo kaj ne persona nomo, do ne tiama individua persono. Krome la libro entenas nenian biografian informon aŭ aludon pri la profeto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]