Malbelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La malbela dukino (1513) pentrita de Quentin Massys.

Malbelo estas eco de persono aŭ aĵo kiu ne estas agrable rigardebla. En multaj socioj la juĝo esti konsiderata "malbela" egalas esti malmulte estetika, abomeninda aŭ ofenda. Same kiel sia malo, nome la belo, la malbelo implicas subjetivan juĝon kaj tiu almenaŭ parte, en la "okulo de la observanto"; oni ne forgesu ankaŭ la influon faritan de la kulturo de la "observanto". Tiele, la percepto de la malbelo povas esti erara aŭ misa, kiel en la fabelo de La malbela anasido de Hans Christian Andersen.

Spite la fakton ke la malbelo estas normale konsiderata kiel videbla karaktero, ĝi povas esti ankaŭ interna atributo. Por ekzemplo, persono povas estis konsiderata alloga ekstere sej interne mispensa kaj kruela. Oni povas ankaŭ esti "malbonhumore", kiu estas interna stato de portempa malaprezo.

La malbelo havas sian originon en la konsideron de la "okulo observanta" kaj de la memestimo kiu disvolviĝas en la personoj kiam oni vidas la stereotipojn de viroj kaj virinoj agrablaj al oniaj sentoj de percepto.

Ankaŭ oni asertas ke la malbelo estas nur afero de subjetiva estetiko, argumente ke persono povas percepti kiel belo ion kion alia persono perceptu kiel malbelo. Tamen, la vidpunkto hegemonia en la scienca mondo estas ke la homa malbelo estas parto de la seksa selekto kaj indikilo de bona fizika sano kaj genetika heredo malriĉa aŭ malforta.

Malbelo laŭ Umberto Eco[redakti | redakti fonton]

Malbelo laŭ mezaj homoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]