Malcolm Fraser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malcolm Fraser
Persona informo
John Malcolm Fraser
Naskiĝo 21-an de majo 1930 (1930-05-21)
en Toorak
Morto 20-an de marto 2015 (2015-03-20) (84-jaraĝa)
en Melburno
Tombo Melbourne General Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Alma mater Kolegio Magdaleno • The King's School, Tudor House vd
Partio Liberala Partio de Aŭstralio vd
Subskribo Malcolm Fraser
Familio
Patro Neville Fraser vd
Edz(in)o Tamie Fraser vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Kanbero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Malcolm Fraser (naskiĝis la 21-an de majo 1930 en Toorak, Viktorio, Aŭstralio, mortis la 20-an de marto 2015 en Melburno) estis aŭstralia politikisto organiziĝinta en la Liberala Partio de Aŭstralio. De la 12-a de novembro 1975 ĝis 11-a de marto 1983 li estis ĉefministro de Aŭstralio.

Malcolm Fraser 1977

Malcolm Fraser estis la pli juna el du infanoj de la patrino Una Woolf, el juda familio, kaj la patro John Neville Fraser, skota juristo. En la universitato de Oksfordo en Britio li studis filozofion, politikon kaj ekonomikon.

De 1966 ĝis 1968 Fraser estis ministro pri defendo en la registaro de la ĉefministro Harold Holt kaj de 1968 ĝis 1969 ministro pri eduko kaj scienco en la registaro de John Gorton. De 1969 ĝis 1971 li refunkciis kiel ministro pri defendo en la registaro de John Gorton. Post kiam la sekva ĉefministro Gough Whitlam sub forte pridisputataj cirkonstancoj estis malpostenigita en 1975, la ĝenerala goberniestro de Aŭstralio taskigis la ministron Fraser transpreni la postenon de ĉefministro. En la sekva parlamenta baloto de la 12-a de decembro 1975 Malcolm Fraser en tiu posteno estis konfirmita per grandega plimulto de la civitanoj kaj sekve parlamentanoj de Aŭstralio.

Dum lia sep-jara ĉefministreco Malcolm Frazer realigis multajn reformojn pri homaj rajtoj kaj engaĝiĝis en internaciaj organizaĵoj subtene de la movadoj de nigrahaŭtaj afrikanoj ekzemple en Sudafriko. Li daŭrigis la konservativan ekonomikan politikon de Aŭstralio, kontraŭe al la tiutempe tutmonda tendenco de ekonomia malreguligo kaj liberaligo inkluzive de privatigo de antaŭe ŝtataj entreprenoj, kiun tiutempe antaŭenpuŝis la brita ĉefministrino Margaret Thatcher. Lia posteulo kiel ĉefministro iĝis Bob Hawke.

En 1956 Malcolm Frazer geedziĝis kun Tamara Beggs kaj kun ŝi havas kvar gefilojn. En 1997 li estis inter la originaj subskribantoj de la Universala Deklaracio de Homaj Respondecoj, kiun proponis la Inter-Aga Konsilio de eksaj ŝtatestroj kaj ĉefministroj.