Maldika intesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maldika intesto, oranĝkolora.

La maldika intesto estas la parto de la nutrokanalo inter la stomako kaj la dika intesto, kaj estas la loko, kie okazas la fina ensorbiĝo de manĝaĵo. La maldika intesto (7 m longa ĉe homo, 40 m ĉe bovo) konsistas el duodeno, jejuno, kaj ileo).

Ĝia rolo konsistas el miksado de nutraĵo, digestado de la tri nutreroj, lipidoj, glucidoj, protidoj danke al la hepata galo, pankreata suko kaj intesta suko, absorbado per viloj de la tri nutreroj, de vitaminoj, jonoj (kalcio, natrio, kalio, ktp), fero, akvo kaj galaj saloj, kaj forigo de la neabsobitaĵoj al la kojlo.

La duodeno estas la plej mallonga parto de la maldika intesto, kaj estas la loko, kie la preparoj por ensorbiĝo de manĝaĵoj komenciĝas. Ĝi ricevas galon kaj pankreatan sekrecion tra la pankreata dukto, regata de la hepatopankreata sfinktero.

La interna surfaco de la jejuno estas kovrata de viloj, malgrandaj fingroformaj elstaraĵoj, kiuj helpas la ensorbiĝon de nutraĵoj el la manĝitaĵoj.

Funkciado de la maldika intesto[redakti | redakti fonton]

Skemo de la epitelio de la maldika intesto. Oni observas la cilindrajn enterocitojn, tre forte unuigitaj inter si, formantaj barieron inter la intesta kaj la interna medio.

La maldika intesto absorbas la nutraĵojn necesajn por la korpo. Ĝi estas inter du sfinktero: nome la pilora, kaj la ileo-cekuma valvo, kio komunikas kun la dika intesto. Ĝi konstituas la plej grandan mukozan surfacon de la organismo.[1] Ĝia longo oscilas inter 3 kaj 7 metroj, depende de nombraj variabloj kiel la alteco de la individuo.[2] En kadavroj, kiel konsekvenco de la hipotoneco de la glata muskolo, ĝia longo pliiĝas.[3]

Ĝi havas en sia interno tavolon de ĉeloj kiuj formas barieron. Ties misio estas, krom digesti substancojn, agadi defendante la organismon el la ekstera malamiko de la medio (substancoj kiujn oni englutas kaj mikroorganismoj kiuj jam estas en la intesto). Tio estas atingata tenante bona fermitaj la interĉelajn fermunuigilojn, por eviti la senkontrolan eniron de substancoj, toksinoj, kemiaĵoj, mikroorganismoj kaj makromolekuloj, kiuj male povus pasi al la sangofluo.

Skemo de la muro de la intesto kun pliigita intesta permeableco. La du faktoroj plej fortaj kiuj okazigas ĝin estas kelkaj intestaj bakterioj kaj la gliadino[1] (ĉefa toksa frakcio de la gluteno), sendepende de la genetika preteco, tio estas, kaj por celiakuloj kaj por neceliakuloj.[4][5] Tio permesas la pason senkontrolan de substancoj al la sangofluo, kun sekva ebla disvolvigo de memimunaj, inflamaj, infektaj malsanoj, alergioj kaj kanceroj, kaj intestaj kaj al aliaj organoj.[1]

Aktuale, oni scias, ke la mallarĝaj interĉelaj fermunuigiloj, antaŭe konsiderataj kiel stataj strukturoj, estas reale dinamikaj kaj adaptiĝas facile al diversaj cirkonstancoj, kaj fiziologiaj kaj patologiaj. Estas kompleksa sistemo regulanta kiu kontrolas la staton de enfoldigo de la reto de proteinoj de la mallarĝaj interĉelaj fermunuigiloj. Kiam ne bone funkcias la enirejoj inter la ĉeloj (la mallarĝaj interĉelaj fermunuigiloj) kaj anstataŭ esti bone fermitaj aŭ praktike fermitaj, kiel ili devus esti, ili estas malfermitaj sen kontroli, okazas pliigo de la intesta permeableco. Tiu aperturo okazigas la liberan eniradon de substancoj en la korpon kaj ke, depende de la genetika preteco de la persono, povas disvolviĝi memimunaj, inflamaj, infektaj malsanoj, alergioj kaj kanceroj, kaj intestaj kaj al aliaj organoj.[1]

La ĉimo kreata en la stomako, formita per la nutrobulo miksita kun la klorida acido, la pepsinogeno kaj aliaj substancoj el la funkciado de peristaltaj movoj, estas miksita siavice kun la sekrecioj galaj kaj pankreataj (krom la propra duodena) por ne rompi la tavolojn de la maldika intesto (ĉar tiu havas pH tre alte acida) kaj estas portata al la duodeno. La transiro de la manĝaĵo pluas laŭ tiu tubo kaj laŭlonge oni finkompletigas la procezon de la digesto, la ĉimo estas transformata en ĉilon kaj okazas la absorbado de la utilaj substancoj.

La fenomeno de la digesto kaj de la absorbado dependas grandmezure de la kontakto de la manĝaĵo kun la intestaj muroj, pro kio ju pli granda estas tiu kaj en pli ampleksa surfaco, des pli bona estos la digesto kaj la absorbado de la manĝaĵoj. Tio montras unu de la morfologiaj karakteroj plej gravaj de la maldika intesto kiu estas la esto de nombraj faldoj kiuj ampleksigas la surfacon kaj absorbon kiel:

  1. Cirklaj faldoj.
  2. Intestaj vilol (de 0,5 mm de alteco kaj propra lamenkerno).
  3. Mikroviloj de la maldika intesto: kiuj estas plilongigoj de la plasma membrano en la enterocitoj kun cilindra formo, kiuj utilas por pliigi la kontakton de la plasma membrano kun la interna surfaco. Se la epitelio estas absorba, la mikroviloj havas en la centra akso fadenetojn de aktino; se ĝi ne estas absorba, tiu akso ne aperas. Ŝirmante la surfacon estas kovrilo el glikokalikso. Ties funkcio estas pliigi la absorban surfacon de la ĉeloj, kaj oni ĉirkaŭkalkulas, ke ĝi ebligas proksimuman pliigon de 20 fojoj.

La maldika intesto absorbas ĉiutage kelkajn centojn de gramoj de karbonidaj hidratoj, 100 g de graso, 50-100 g de aminoacidoj, 50-100 g de jonoj kaj 7 l de akvo. La kapacito de absorbado de la normala maldika intesto, estas tre supera al tiuj ciferoj kaj povas atingi 500-700 g de proteinoj kaj 20 l de avoj tage.[6]

Formo kaj rilatoj de la maldika intesto[redakti | redakti fonton]

Maldika intesto etendita sur la kirurgia tablo, deveninta de pacientino viktimo de pafvundo en la ventro.

La duodeno estas karakterizata per sia rilato kun la stomako, estas la ĉefa parto kien venas la sukoj pankreata kaj hepata, sed la jejuno kaj la ileo estas pli malfacile distingeblaj kaj ne estas klara separo inter ambaŭ.

Ĝenerale, ili estas distingeblaj ĉar:

  1. La jejuno havas pli grandan diametron ol la ileo (3 cm la jejuno, 2 cm la ileo).
  2. La jejuno havas pli da cirklaj faldoj, pli da intestaj vilaĵoj kaj pli fajnaj, dum la ileo havas malpli.
  3. En la ileo la limfoidaj folikuloj (plakoj de Peyer) kaj la vaskula irigacio en formo de arkaro estas pli granda ol en la jejuno. Krome ties muroj estas pli maldikaj kaj malpli vaskulaj.

Topografie kaj la jejuno kaj la ileo okupas la subkojlan spacon, kvankam:

  1. La jejuno estas iomete pli supre kaj maldekstre (umbilika areo) ol la ileo (pli malsupre kaj dekstre).
  2. Ĝenerale, la jejunaj fladoj estas de direkto pli horizontala, dum la ileaj faldoj estas de direkto vertikala.

La fino de la maldika intesto estas la fina ileo kiu finas en la cekumo pere de la ileocekuma valvo.

En la konstituo de la intesta muro, krom la kutimaj tavoloj de mukozo, submukozo, muskolaj kaj serozaj, elstaras la estado de akumulaĵoj de limfoida histo kiuj atingas ĝis la submukozo. Ili estas sur la antaŭmesentera bordo kaj ties nombro estas de 30 aŭ 40, kaj ili havas ĝis 2,5 cm de diametro. Kiel oni menciis antaŭe, ili estas pli nombraj en la ileo.

La tuta longo de la maldeika intesto restas unuigita al la malantaŭa muro tra la radiko de la mesentero. Tiu unuigo de la mezentero al la malantaŭa muro ekas je nivelo de la vertebro L2, trairas la hokon de la pankreato (tra kie ĝi penetras la supran mesenteran arterion), trairas antaŭ la malsupra kavo, sekvas ekstere al la ileaj tuboj kaj komunaj kaj eksteraj kaj finiĝas en la ilea dekstra kavo, je la nivelo de la promontoro, flanke al la desktra sakroilea artiklo, je ĉirkaŭ 6 cm, el la meza lino de la intesto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Fasano, A (2011 Jan). «Zonulin and its regulation of intestinal barrier function: the biological door to inflammation, autoimmunity, and cancer». Physiol Rev 91 (1): 151-75. PMID 21248165. doi:10.1152/physrev.00003.2008. Arkivita el la originalo la 26an de Aŭgusto 2015.
  2. J.F. Patiño Retrepo: Metabolismo, nutrición y schok, 4a eldono. Konsultita la 7an de Majo 2017.
  3. Gondolesi, G.; Ramisch, D.; Padin, J.; Almau, H.; Sandi, M.; Schelotto, P. B.; Fernandez, A.; Rumbo, C. et al. (15a de junio 2012). «What Is the Normal Small Bowel Length in Humans? First Donor-Based Cohort Analysis». American Journal of Transplantation (en angla) (Arlington, VA: American Society of Transplantation and the American Society of Transplant Surgeons) 12: S49-S54.
  4. Hollon, J; Puppa, EL; Greenwald, B; Goldberg, E; Guerrerio, A; Fasano, A (2015 Feb 27). «Effect of gliadin on permeability of intestinal biopsy explants from celiac disease patients and patients with non-celiac gluten sensitivity». Nutrients 7 (3): 1565-76. PMID 25734566. doi:10.3390/nu7031565.
  5. Fasano, A (2012 Okt). «Intestinal permeability and its regulation by zonulin: diagnostic and therapeutic implications». Clin Gastroenterol Hepatol 10 (10): 1096-100. PMC 3458511. PMID 22902773. doi:10.1016/j.cgh.2012.08.012.
  6. Guyton kaj Hall. Tratado de fisiología Médica. Elsevier Health Sciences. 2011. Konsultita la 30an de Majo 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]