Maleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidu ankaŭ artikolon Maleo (Italio) pri komunumo en Italio kaj Maleo (Maldivoj) pri la ĉefurbo de la Maldivoj.

Maleo

Maleo

Maleo
Klasifiko lignaĵista instrumentaro
Uzata por martelado de delikata materialo
Rilataj martelo
vdr

Maleo estas tipo de martelo, ofte farita el ligno, kaŭĉuko aŭ mola metalo. Ĝi estadas uzata kiam necesas ne damaĝi batatan aĵon per malmola faco de metala martelo.

Aliaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Maleoj havas variajn aliajn uzojn. Oni povas uzi maleon sur variaj muzikaj instrumentoj, kiel ksilofono.

En sportoj, oni povas uzi maleon en poloo kaj kroketo.

Aliaj signifoj[redakti | redakti fonton]

En anatomio, maleo estas la plej granda el la orelaj ostetoj, ligita al la miringo kaj artikita per sia kapo al la inkudo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]