Malgranda hipolao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda hipolao
Malgranda hipolao
Malgranda hipolao

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Akrocefaledoj Acrocephalidae
Genro: Iduna
Specio: I. caligata
Iduna caligata
(Lichtenstein, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Iduna caligata

La Malgranda hipolao (Iduna caligataHippolais caligata) estas birdo de la grupo de la hipolaoj. Ĝi estis iam konsiderata samspecifa kun la Rama hipolao, sed al ambaŭ oni agnoskas nuntempe plej ofte la specistatuson.[1]

La Malgranda hipolao reproduktiĝas el centra Rusio al okcidenta Ĉinio, kaj migras vintre al Barato tiom suden kiom ĝis Srilanko.

Ĝi estas malgranda paserina birdo, troviĝanta en malferma kamparo kun arbustoj kaj aliaj alta vegetaĵaro. La ino demetas 3-4 ovojn en nesto en arbusto aŭ vegetaĵaro. Kiel plej parto de hipolaoj, ankaŭ tiu ĉi estas insektovora.

Tiuj estas malgrandaj hipolaoj, ĉefe kompare al aliaj samgenranoj. Ili estas palbrunaj supre (pli malhela en flugilplumoj kaj vosto) kaj blankecaj sube kun sablokoloraj brusto kaj flankoj, dum la gorĝo estas tute blanka. La eksteraj vostoplumoj havas palajn bordojn. Ili havas mallongan palan superokulan strion kaj ioma malhela traokula strio. La beko estas forta kaj pinteca. La Rama hipolao estas pli granda kaj griza ol la Malgranda hipolao, kaj ĉefe similas al la Pala hipolao.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Silke Fregin, Martin Haase,Urban Olsson,Per Alström (2009). “Multi-locus phylogeny of the family Acrocephalidae (Aves: Passeriformes) – The traditional taxonomy overthrown”, Molecular Phylogenetics and Evolution 52 (3), p. 866–878. doi:10.1016/j.ympev.2009.04.006.