Malgranda turfalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda turfalko
Masklo
Masklo
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Specio: F. naumanni
Falco naumanni
Fleischer, 1818
Konserva statuso
Vivejo de la malgranda turfalko flava: vivas tie somere (kovejo), blua: vivas tie vintre, verda: vivas tie tutjare
Vivejo de la malgranda turfalko
flava: vivas tie somere (kovejo), blua: vivas tie vintre, verda: vivas tie tutjare
Vivejo de la malgranda turfalko
flava: vivas tie somere (kovejo), blua: vivas tie vintre, verda: vivas tie tutjare
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malgranda turfalko (Falco naumanni) estas malgranda rabobirdo apartenanta al la genro Falco de la falka familio de Falkedoj. La scienca nomo de tiu birdospecio rememoras la germanan naturaliston Johann Andreas Naumann.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

El la verko de John Gould Birds of Europe

Tiu malgranda rabobirdo estas 27–33 cm longa kun enverguro de 63–72 cm. Ĝi aspektas multe kiel la pli granda Komuna turfalko sed havas proporcie pli mallongajn flugilojn kaj voston. Ĝi kunhavas brunan dorson kaj striecajn grizajn subajn partojn kun la pli granda specio. La masklo havas kiel klarajn karakterojn blugrizajn kappinton. nukon, pugon, kaj voston kiel la masklo de la Komuna turfalko, sed li havas nek la malhelan striecon en dorso, nek la nigran vangan strion, kaj havas grizajn makulojn en flugilplumoj. La vosto kiel ĉe la Komuna turfalko havas nigran finan zonon kaj mallarĝan blankan bordon, sed ĉe la Malgranda turfalko dumfluge videblas centra pinto kaj en la nigra zono kaj en la tuta vostobordo, dum ĉe la Komuna turfalko la vostobordoj estas rondoformaj.

Ino estas bruna kun nigraj makuletoj tutkorpe, do simila al ina Turfalko, tio estas kun bruna kapo, sed pli malgranda, pli hela kaj kun blankecaj gorĝo kaj pugo. La krifoj estas ne tiom fortaj kaj la kruroj estas pli mallongaj kaj la ungoj estas helaj, diference de la Turfalko. Pezo de maskloj 130 g, de inoj 175 g. Subaj partoj estas blankecaj, sed dumfluge la Turfalko montras pli da nigraj punktoj ol la Malgranda turfalko kaj la flavbruna nuanco ne estas nur en korpo, sed ankaŭ en antaŭa flugilo; krome la vosto montras nigran preskaŭfinan strion sed ondoforman en Turfalko, dum iomete pinta ĉe la Malgranda turfalko.

Ne nur inoj sed ankaŭ junuloj estas iom pli palaj ol siaj parencoj, sed estas tiom similaj ke alvokoj kaj strukturoj estas pli certaj indikiloj ol plumaro. La alvoko estas diagnoze akra ĉaj-ĉaj-ĉaj, malkiel tiu de la Komuna turfalko nome kii-kii-kii. Ambaŭ seksoj ne havas malhelajn kalkanumojn kiel estas kutime ĉe falkoj; tiuj de tiu specio estas propre blankecĥornaj. Tio, tamen, estas videbla nur kiam birdoj estas vidataj de proksime, ekz. en kaptiveco.

Ambaŭ specioj[redakti | redakti fonton]

Dumfluga ino montranta blankecajn kalkanumojn
Maskloj kaj femaloj perĉanta kune

Spite ties ekstera simileco, tiu palearktisa specio ŝajnas ne tre proksime rilata al la Komuna turfalko. Fakte analizoj de DNA (Groombridge et al. 2002) lokigas ĝin je baza pozicio rilate al aliaj "veraj" turfalkoj (tio estas, ekskludante la specion de la Amerika turfalko kaj probable ankaŭ la grizaj afrikajn turfalkojn).[1] Ties diverĝo estis provizore lokigita ĉirkaŭ la limo inter Mioceno kaj Plioceno. La morfologia similo kun la Komuna turfalko estas plej kaporompa, sed ankoraŭ ŝajnas informi pri la rilatoj de la nunaj specioj: la manko de la vanga strio ŝajnas praa ĉe turfalkoj, kaj la griza koloro de flugiloj unuigas la Malgrandan turfalkon kun plej parto de aliaj specioj de Falco, sed ne kun la aliaj veraj turfalkoj.

La Malgranda turfalko estas, kiel ties nomo sugestas, pli malgranda kaj pli delikata birdo ol la Komuna turfalko, kaj ĝi estas tute simpatria en sia reproduktaj teritorioj kun tiu; ili konkurencas je limigita etendo. Tiele la eblo, ke estas ioma formo de adapta avantaĝo je la simila koloro postulas plian studon. Konsiderante ke la Malgranda turfalko fakte havus avantaĝon se kelkaj eblaj predantoj konfuzus ĝin kun la pli granda specio kaj sekve evitus ilin, tio estus kazo de Mulera imitado.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Paro de malgrandaj turfalkoj dorse: masklo maldekstre; ino dekstre.

Tiu rara falko tre similas al Turfalko, sed ĝiaj moroj estas diferencaj. Ili manĝas preskaŭ nur insektojn, diference de la Turfalko, kiu manĝas ankaŭ ronĝulojn kaj aliajn etajn vertebrulojn; tiu ĉi specio tiujn vertebrulojn, nome malgrandajn birdojn, reptiliojn kaj rodulojn (ĉefe musoj) nur eventuale.[2] La predoj estas ofte prenataj surgrunde.

Malgranda turfalko estas socia birdo kiu ŝatas vivi, nokti, nesti, ĉasi kun samspecianoj. Ili nestumas kolonie sur konstruaĵoj, klifoj aŭ en arbotruoj, sen konstruita strukturo, kio tipas inter falkoj. En hispana sudokcidenta regiono Ekstremaduro kaj en aliaj similaj regionoj la nestadon ili faras nur en konstruaĵoj, ĉefe inter tegmento. La ino demetas 3 al 6 ovojn.

Ĝi ĉasas ĉefe insektojn en sekaj kaj varmaj regionoj de Sudeŭropo (Iberio) kaj Turkio. Post varti kvar aŭ kvin idojn ĝi migras en Afrikon, sude de Saharo. Studoj de januaro de 2007 fare de LPO montris, ke ĉe vintrejoj, la Malgranda turfalko ripozas komunume – foje en altaj nombroj. Ripozejo malkovrita en Senegalio dum unu el tiuj studoj gastis 28,600 birdojn, kun 16,000 ekzempleroj de Afrika forkovosta milvo Chelictinia riocourii.[3]

Tiu specio reproduktiĝas el Mediteraneo tra sudcentra Azio al Ĉinio kaj Mongolio. Ĝi estas somera migranto, kiu vintras en Afriko kaj Pakistano kaj foje eĉ en Barato kaj Irako. Ĝi estas rara norde de siaj reproduktaj teritorioj, kaj malpliiĝas en siaj eŭropaj teritorioj.

Ĝi estas disvastigata kaj abunda je tutmonda nivelo, sed en multaj areoj de siaj teritorioj, ŝajne ĝi suferas markatan kaj eble akcelan malpliiĝon. La IUCN klasis ĝin kiel vundebla specio (VU A2bce+3bce). Tio signifas, ke la tutmondaj populacio kaj teritorioj malpliiĝis je 30 % en la lastaj 10 jaroj, kaj eble tiel pluos dum almenaŭ alia jardeko. Krom ebla habitatodetruo, ŝajne senmezura uzado de pesticido havis fortan influon kontraŭ tiu specio pro ties insektovora kutimaro.[4]

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Groombridge, Jim J.; Carl Jones; Bayes, Michelle K.; van Zyl, Anthony J.; Carrillo, José; Nichols, Richard A. & Bruford, Michael W. (2002): A molecular phylogeny of African kestrels with reference to divergence across the Indian Ocean. Molecular Phylogenetics and Evolution 25(2): 267–277. DOI 10.1016/S1055-7903(02)00254-3 (HTML resumo)
  2. Falco_naumanni. Animal Diversity Web. University of Michigan. Alirita 2008-12-01.
  3. Surveys reveal raptor ‘super-roost’. Arkivita el la originalo je 2011-05-25. Alirita 2011-05-23.
  4. BirdLife International (2006) Lesser Kestrel - BirdLife International Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 2007-MAR-1.