Malij Volĥovec (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malij Volĥovec
ruse Малый Волховец
rivero
Malij Volĥovec ĉe vilaĝo Volotovo
Lando Rusio Rusio
Regiono Novgoroda provinco
Distrikto Novgoroda distrikto
Urbo
Fontrivero Volĥov
Enfluejo Volĥov
Longo 17 km (11 mi)
Vikimedia Komunejo: Maly Volkhovets

Malij Volĥovec (ruse Малый Волховец) estas dekstra (orienta) branĉo de la rivero Volĥov en la Novgoroda provinco.

Je 2 km post la riverkomenco Volĥov disiĝas en du fluejojn, la pli grandan oni plu nomas Volĥov, la alian — Malij Volĥovec (traduke: Malgranda Volĥoveto), ili rekuniĝas post la urbo Velikij Novgorod, pli norde ol monaĥejo Ĥutin. Do duono de Velikij Novgorod situas en la insulo inter ambaŭ branĉoj de Volĥov. La longeco de Malij Volĥovec estas nur 17 km.[1]

Dekstre en Malij Volĥovec enfluas la rivero Viŝera.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Malij Volĥovec en la ŝtata akveja registro de Rusia Federacio  (ruse).