Malluma ondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malluma ondo (Dark Wave en la angla) signas tiun lavangon de malvarma kaj malluma muziko kiu ekesprimiĝis en Germanio ĉirkaŭ la tempo kiam defalis la ferkurteno. Ĝi ne estas vera muzikĝenro - ĝi fakte konsistas el pluraj ĝenroj - sed muzike respegulas spiritostaton ĉe iu kulturo (kiel punko antaŭe furoris en Anglio) kiu ĝis tiam ne multnaskis gotikajn artistojn.

La malluma ondo pli-malpli komenciĝis en 1986, per la renomiĝo de la muzikgrupo Calling Dead Red Roses al Girls Under Glass. Okaze de tiu nommodifo, ankaŭ iel ŝanĝiĝis la "muzikrecepto" de iliaj kanzonoj.

La ondo kulminis dum la 1990-oj kun interalie Das Ich, Project Pitchfork, Deine LakaienSopor Æternus kaj pluvivas en la 2000-oj kun pli kaj pli da elektronika enmeto (t.n. Elektronika mallumo). Notindas ke ĝi ne restos ekskluzive germana kaj baldaŭ disvastiĝas al la tuta Eŭropo.

La influoj de tiuj artistoj estas diversaj; ili precipe inspiriĝis de pasintaj prestiĝuloj kiel Einstürzende NeubautenKraftwerk, kaj ne hezitas miksi la ĝenrojn : malvarma ondo, elektroniko, popmuziko, gotiko, tekno, mezepoka muziko, klasika muziko... La plej maldecaj miksaĵoj fariĝas la regulo.

Ĝi estis ankaŭ reago al najbaraj muzikĝenroj kiuj ne necese plaĉis al la gotika publiko: Electronic Body Music (Elektronika Korpa Muziko) el Belgio kiu estis iele kruda kaj perfortema por kelkaj romantikuloj, la pasinta malvarma ondo emis al popmuziko kaj industria muziko pli kaj pli rokiĝis. Malluma ondo kutimigis publikon al agresemaj elektronikaj sonoj, pli-malpli melodiaj kaj sufiĉe elektronikaj.

Nekompleta listo de artistoj[redakti | redakti fonton]