Malpasia ĵazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malpasia ĵazo ( an.: cool jazz) estas stilo de pli koncerta ĵazo, evoluigita el la bibopo fine de la 1940-aj jaroj en Novjorko, Usono.

Evoluo kaj ĉefroluloj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj muzikistoj vidis – deire de bibopo – eblecon de pluevoluigo de ĵazo, en pli forta disvolvado de la aspekto de formo. Ili provis plistrukturi la pecojn per komponitaj kaj improvizitaj partoj, konsekvencigis komplikajn aranĝojn. Poste oni ankaŭ enigis elementojn de eŭropa koncertmuziko. Multaj muzikistoj de malpasia ĵazo tenis akademian edukadon kiel muzikistoj kaj komprenis sian muzikon klare kiel „arta“ muziko.

Unuajn sonregistraĵojn, laŭ tempo ankoraŭ ege orientiĝintaj je bibopo, faris i. a. el la rondo ĉirkaŭ Gil Evans trumpetisto Miles Davis en 1949/50 per sia historia naŭopo (kvazaŭ malgranda Thornhill-orkestro); ĉi tiuj tamen nur pli malfrue kuniĝis sur la disko Birth of the Cool (en 1953 resp. 1957) kaj trafis ankaŭ ekster muzikistaj rondoj decan atenton. Gravaj kontribuantoj estis krom Evans kaj Davis Gerry Mulligan (baritonsaksofono) kaj John Lewis (piano).

Lennie Tristano fine de la 1940-aj jaroj

Al la gepatroj de malpasia ĵazo apartenas en dua rondo ankaŭ la blankula pianisto Lennie Tristano (1919–78), en 1946 transloĝiĝinta ekde Ĉikago al Novjorko kaj biboplerta, kun siaj lernantoj kaj kunmuzikistoj Billy Bauer (gitaro) kaj Warne Marsh (tenorsaksofono), samkiel el la grupo de Thornhill la diligenta Lee Konitz (aldosaksofono), kiu tiam ankaŭ kunlaboris je la sonregistradoj de Birth of the Cool fare de Davis. Aparte la skolo de Tristano intimis kun la muzikteoriaj ideojn de George Russell (kompozicio, aranĝo), kiun li notis en sia libro The Lydian Chromatic Concept of Tonal Organization (publikigita en 1953 kaj 2001) [1] kaj kiu ankaŭ kondukis al modala ĵazo. La sonregistraĵoj faritaj de Tristano kun kvinopo resp. sesopo ankaŭ en 1949 laŭ Andre Asriel havas por malpasia ĵazo (kaj pli malfruaj ĵazstiloj) „eble eĉ pli grandan signifon“ ol la sonregistraĵo de la naŭopo ĉirkaŭ Davis. La muziko sonis je Tristano iomete pli ‚konstruitece‘ pli malpasia ol je Evans kaj Davis.

La novjorka malpasia ĵazo – kiel komuna arta okupiĝo de unurange blankulaj kaj kelkaj nigrulaj muzikistoj pri postulema nova ĵargono de la frua ‚moderna ĵazo‘ – efikis postsekve ankaŭ ĉe la okcidenta marbordo de Usono: ekigite per la agado de Gerry Mulligan en 1952 je San-Francisko ĉe la okcidenta marbordo evoluis regiona variaĵo de malpasia ĵazo; ĉi tiu okcidentmarborda ĵazo kun reprezentantoj kiel Chet BakerChico Hamilton plue disradiis, ĉefe ankaŭ sur la eŭropan ĵazon (ekz. sur Hans Koller].

Al la pioniroj de malpasia ĵazo apartenas ankaŭ pianisto Dave Brubeck kaj sia multjara saksofonisto Paul Desmond samkiel George Shearing, Jim Hall kaj Modern Jazz Quartet kun John Lewis, Milt Jackson, Percy Heath, Kenny Clarke kaj poste Connie Kay.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Esperantigi la anglan nomon cool jazz en „malvarmeta ĵazo“ estas klare misgvida: cool jazz ne estas malvarma muziko. La termino „cool“ rilatas sur la baza sinteno je la muzikado. Male al bibopo la ludidealo de malpasia ĵazo estas pli enfermiĝema. Ofte oni rigardas ĝin kiel kontraŭmovo al febra bibopo, ĉar malpasia ĵazo estas koncerte orientiĝinta kaj preferas pli malrapidaj tempojn kaj vaste etendiĝajn melodiarkojn.

Chet-Baker-memortabulo en Amsterdamo

Komponado kiel improvizado baziĝas sur intelektula artkompreno. Diference al bibopo kiel soloiste orientiĝinta stilo en malpasia ĵazo la ensembla ludo ludas gravan rolon. Solooj estas enigataj en komplikajn aranĝaĵojn, kiuj eksperimentas per sonoj kaj sonaj nuancoj. La improvizteknikoj de malpasia ĵazo plue laŭas tiujn de bibopo. Muzikistoj kiel Tristano aŭ John Lewis evoluigis krome teknikon de „motiva improvizado“, kiu pensigas pri motiva laboro de eŭropa koncertmuziko, tamen estas „spontane“ inventita laŭ la tradicio de la ĵazimproviado, do ne finplanita laŭ kompozicia senco. Ankaŭ komuna improvizado troviĝas en malpasia ĵazo.

Stile malpasia ĵazo el la rondoj de Evans/Davis unuaflanke kaj Tristano aliaflanke disponas pri

  • senvibra, ofte dampita tongenerado (soloisto Miles Davis)
  • La plejparte glita melodimoviĝo kun longe eltenataj tonoj kaj ofte „prokrastitaj“ frazkomencoj
  • Prefero de kvinopo (Davis) kaj naŭopo ĝis bandego (Davis, Evans)
  • Prefero de triopo ĝis sesopo (Tristano) el piano, gitaro, baso plus eble frapinstrumentaro, trumpeto, saksofono
  • Enprenado de klasikaj resp. polifoniaj elementoj, ekz. de la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj kiel Delibes, Debussy, Ravel, de Falla, Rodrigo (Evans/Davis) aŭ Weill (Evans) aŭ Bach kaj Schönberg (Tristano)

Gravaj diskoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komp. je tio la adekvatan retpaĝon!

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Reclams Jazzlexikon (Sachregister) –  Stuttgart, 2003.
  • Knaurs Jazzlexikon
  • Joachim Ernst Berendt: Das Jazzbuch erw. Aufl., Frankfurt, 1976.
  • Andre Asriel: Jazz - Aspekte und Analysen 4. erw. Aufl. Berlin, 1985
  • Herbert Hellhund: Cool Jazz - Grundzüge seiner Entstehung und seiner Entwicklung Schott, Mainz, 1985.
  • Peter Ind: Jazz Visions - Lennie Tristano and his legacy London, Equinox Pbl. Ltd., 2005.
  • Wolfgang Sandner: Cool Jazz. In: Jazz. Laaber, 1982, S. 105-110.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]