Malpura bluso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malpura bluso enhavas formojn de bluso kiu temas pri socie tabuaj aferoj, kiel seksa agado kaj/aŭ referencoj al ia droguzado. Pro la foje tro evidenta enhavo, tia muziko estis ofte malpermesita el la radio kaj disponebla nur el diskogurdo. La stilo estis populara ĉefe en la jaroj antaŭ la Dua Mondmilito, kvankam ĝi havis revivadon en la 1960-aj jaroj.[1]

Multaj kantoj uzis sugestojn, slangaĵojn, aŭ duoblajn signifojn, kiel ĉe la kanto de Lil Johnson[2] "Press My Button (Ring My Bell)" ("Come on baby, let's have some fun / Just put your hot dog in my bun"), aŭ Premu mian butonon (Venu, kara, amuziĝu, metu vian kolbaseton en mian brioĉon).[3] Tamen, kelkaj eroj estis tre evidentaj. La plej ekstremaj ekzemploj estis tre rare registritaj aŭ eĉ neniam. La obscena kanto de Lucille Bogan nome "Shave 'Em Dry" (1935), estas rara ekzemplo.[4] Laŭ iu muzikhistoriisto ĝi estis "delonge la plej evidenta bluskanto konservita en komerca antaŭmilita registra sesio".[5]

Plej famaj muzikistoj kiuj uzis tiun stilon estis Bo Carter, Bull Moose Jackson,[6] Harlem Hamfats, Wynonie Harris, kaj Hank Ballard kaj The Midnighters.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Dirty Blues | Music Highlights". AllMusic. [1] Alirita la 2an de Junio 2018.
  2. "Dirty Blues | Music Highlights"
  3. "Press my button (ring my bell) - Lil Johnson lyrics". LyricsOfSong.com. [2][rompita ligilo] Alirita la 2an de Junio 2018.
  4. Thom Jurek. "Shave 'Em Dry: The Best of Lucille Bogan - Lucille Bogan | Songs, Reviews, Credits". AllMusic. [3] Alirita la 2an de Junio 2018.
  5. Elijah Wald, The Dozens: A History of Rap's Mama, Oxford University Press, 2012, p. 60. ISBN 0-19-989540-6
  6. "Dirty Blues | Music Highlights"
  7. "Risque Blues, Vol. 1 - Various Artists | Songs, Reviews, Credits". AllMusic. 1998-09-16. [4] Alirita la 2an de Junio 2018.