Malú (kantistino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
María Lucía Sánchez Benítez
Naskiĝo la  15-an de marto 1982(nun 1982-03-15)
en Madrido  Hispanio
Nacieco Hispana
Sukcesis kiel Kantistino
Artista nomo Malú
Imdb 1401158
Retejo www.maluweb.com
Persona informo
Naskonomo María Lucía Sanchez Benítez
Aliaj nomoj La jefa
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Malú (kantistino)
Familio
Patro Pepe de Lucía
Patrino Pepi Benítez
Amkunulo Gonzalo Miró • Albert Rivera
Infano 1
Parencoj Paco de Lucía
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://www.maluweb.com/
vdr

María Lucía Sánchez Benítez (Madrido, 15-an de marto 1982), pli bone konata sub sia artistnomo Malú, estas sukcesplena hispana popkantistino. Kun pli ol 2,5 milionoj da venditaj albumoj (novembro 2012)[1] ŝi estas unu el la plej establitaj nomoj en la hispana muzikmondo kaj estis plurfoje premiita per grandaj premioj. Krom tio ŝi laboris kun la plej gravaj hispanlingvaj artistoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Malú naskiĝis kaj elkreskis en tre muzika kaj artista ĉirkaŭaĵo. Ŝia patro estas la en Hispanio konata flamenko-kantisto Pepe de Lucía kaj ŝia patrino estas nevino de la flamenko-komponisto kaj -gitaristo Paco de Lucía.

Malú eniris la muzikmondon je 15 jara aĝo, kun kiel plej grava celo lernej-evitado, sen tro da esperoj pri sia muzika kariero. Ŝia unua albumo Aprendiz eldoniĝis en la printempo de 1998 kaj tuj fariĝas granda sukceso per pli ol 650.000 venditaj ekzempleroj nur en Hispanio, 4 foje platino, kaj la komenco de longa kaj sukcesplena kariero. Ekde tiam ŝi ne plu foriris de la scenejo kaj fariĝis unu el la plej grandaj nomoj en la hispana muzika mondo.

Krom ŝia muzika kariero ŝi ankaŭ sin dediĉas al bonfara laboro, inter aliaj por la Ruĝa Kruco, Unicef, Save the Children, la hispana batalo kontraŭ kancero kaj diversaj hispanaj organizoj por bestoprotektado.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Malú en koncerto en Granada (2013).

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Aprendiz (1998)
  • Cambiarás (1999)
  • Esta vez (2001)
  • Otra piel (2003)
  • Por una vez (2004, rekte)
  • Malú (2005)
  • Desafío (2006)
  • Gracias (2007, rekompilado kun rektaj kantoj)
  • Vive (2009)
  • Guerra Fría (2010)
  • Dual (2012, rekompilado kun duetoj)
  • (2013)
  • Todo Malú (2014, rekompilado)

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

Premiitaj per ora- aŭ platina disko

  • Blanco y Negro de la albumo Guerra Fría (2010)
  • Vuelvo a verte de la albumo Dual (2012)

Referencoj[redakti | redakti fonton]